Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA. La bezono senti nin kune

Mark Fettes
Unu el miaj antaŭuloj kiel Pre­zidanto de UEA kutimis priskribi sin kiel “la prezidanto de ĉiuj es­perantistoj.” La vortoj ŝajnas unuavide pretendemaj. Eĉ se oni enkalkulas ĉi­ujn aligitajn membrojn de UEA (la membrojn de la aliĝintaj landaj aso­cioj), sendube ili konsistigas nur iun onon de la monda esperantistaro: du­onon, kvaronon, okonon, kiu scias? Pre­ter difinaj defioj, pro la disvastiĝo de interreto la lingvo estas pli kaj pli facile lernebla kaj uzebla ekster aj­na organiza kadro. Se multiĝas ko­men­cantoj kaj progresantoj, kiuj ape­naŭ scias, kio estas UEA — en kiu senco mi estas ilia prezidanto?
Kaj tamen, tamen… mi kompre­nas mian antaŭulon.
En la regulaj retkunsidoj de la Es­traro, ĉiun duan semajnon, ni traktas amason da temoj, kiuj tuŝas la vivon de Esperantujo, ne nur en la riĉaj lan­doj de Eŭropo kaj Norda Ameriko, sed krome kaj eĉ precipe en la “plimulta mondo” – la landoj, kie loĝas la plej granda parto de la homaro. En tiuj kunsidoj, oni ekhavas pli ĝustan kom­prenon de la vasteco kaj diverseco de nia tutmonda komunumo. Kaj temas ne nur pri la nunaj esperantistoj. Nia Estraro devas krome pensi pri la potencialaj esperantistoj – pri tiuj mili­onoj da homoj, kiuj enkore estas niaj samideanoj, eĉ se ili ankoraŭ ne trovis sian vojon al la lingvo. Ili ekzistas ĉie, en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj de la mondo, kaj ne nur en tiuj lokoj, kiujn ni mem persone konas aŭ konsideras gravaj.
Tiu malfermiteco, tiu zorgo pri ĉiuj homoj, kies korojn tuŝis aŭ povus tuŝi la revo kaj realo de Esperanto – tio estas kerna vivneceso por asocio, kiu aŭdacas nomi sin universala. Mi es­tas fiera, ke UEA ekde sia fondo ludas tiun vojmontran rolon. Tiuj samaj va­loroj respeguliĝas ekzemple en niaj fon­daĵoj, nemalhavebla rimedo por konkrete esprimi solidarecon inter ho­moj pagipovaj kaj nepagipovaj, inter Nordo kaj Sudo, inter Oriento kaj Okcidento. Miloj kaj miloj da tiaj agoj de reciprokaj, transkulturaj aprezo kaj subteno fluas tra niaj kontoj ĉiujare.
Ankaŭ la nova membrosistemo de UEA enkorpigas tiujn valorojn. Ĉiu membriĝo de homo el riĉa lando sub­vencias la malpli kostan aliĝon de ho­mo el malpli riĉa lando. Ĉiu mem­bri­ĝo estas, do, solidara ago. Kiel ajn evo­luos la organizaj kaj kulturaj formoj de la Esperanto-movado, mi estas cer­ta, ke restos bezono de tia komuna uni­versala asocio, en kiu ni povas senti nin kune – asocio, kiu ebligas al ĉiuj homoj, per la simpla pago de kotizo, esprimi sian kredon je la nuno kaj estonteco de Esperanto.
Tial, sojle de nova jaro, mi invi­tas ĉiujn legantojn de ĉi tiu mesaĝo aliĝi al UEA, montrante tiel fidon al nia komuna forto. Kaj samtempe mi sendas bondezirojn ne nur al niaj aktualaj membroj, sed al ĉiuj homoj, kies vivon lumigas la lingvo de Zamenhof. Viaj zorgoj estas niaj zorgoj; viaj aspi­roj estas niaj aspiroj. Kiel via Prezidan­to, mi laboras kun niaj estraranoj kaj komitatanoj, niaj ĉefdelegitoj kaj ko­mi­siitoj, niaj mecenatoj kaj honoraj membroj, por kunkonstrui tian mon­dan asocion, kiun ni ĉiuj meritas kaj bezonas.
Mi deziras entuziasman, ami­ke­can, kaj solidarecan jaron 2019 al ĉiuj esperantistoj!

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.