|
Ĵaŭdo, Decembro 13, 2018 - 12:04
• Prof. J. W. Haazen |
|
Merkredo, Decembro 12, 2018 - 12:27
• Mulele Mbassa |
|
Mardo, Decembro 11, 2018 - 13:39
• Mulele Mbassa La genia ideo de d-ro L. L. Zamenhof krei Esperanton kiel pontolingvon por la homaro ne estis fakto simpla kaj facile kredebla ago por altiri atenton de la homoj el la tuta mondo, ke ili kuniĝu por lerni la lingvon kaj ĝin uzi por interkomunikado, sen antaŭvido pri avantaĝo de la lingvo mem. |
|
Lundo, Decembro 10, 2018 - 15:17
Okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, la 10-a de decembro 2018, kaj festado de la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, akceptita je tiu dato en la jaro 1948, Universala Esperanto-Asocio samtempe gratulas al Unuiĝintaj Nacioj pro ties konstanta, persista kaj longdaŭra defendo de la homaj rajtoj tra la mondo, kaj atentigas ke, pli ol iam ajn antaŭe, la popoloj de la mondo bezonas la Deklaracion kaj la principojn kiujn ĝi entenas. |
|
Lundo, Decembro 10, 2018 - 08:02
• Sven Ziegler |
|
Dimanĉo, Decembro 9, 2018 - 08:50
|
|
Sabato, Decembro 8, 2018 - 12:31
• Ulrich Lins |
|
Vendredo, Decembro 7, 2018 - 12:29
• Apélété Agbolo, togolanda esperantisto |
|
Ĵaŭdo, Decembro 6, 2018 - 19:32
Lahtio, Finnlando, 20 – 27 julio 2019 |
Okaze de la 70-jara ekzisto de la "Deklaracio pri Homaj Rajtoj" dirindas ke tiu ĉi ĉarto meritas nian plej grandan atenton. Tamen kelkaj observantoj levas la demandon kial la Deklaracio ĉefe citas "rajtojn" kaj preskaŭ ne parolas pri "devoj" aŭ "respondecoj".
Kion fari por helpi kaj savi la kreskantan grenon? Ni proponas, ke UEA nun okulorigardu la estontajn esperantistojn kaj kreu strategion, kiu veku intereson ĉe la junaj esperantistoj ŝati la lingvon; ankaŭ UEA trovu pli da eblo servi kaj flegi ilin. UEA ne nur konsideru la statistikon pri la parolantoj de la lingvo, sed ankaŭ atentu la novbakitajn esperantistojn en la kluboj/grupoj kaj asocioj, kiuj aniĝas aŭ membriĝas, por ilin progresigi.
La numero 2018-4 de Unesko-Kuriero. La numera temo estas Homaj Rajtoj.
Prof. D-ro Ivo Lapenna: Elektitaj tekstoj pri Internacia Juro. Dokumenta Esperanto-Centro, Đurđevac (Kroatio), kunlabore kun Fondaĵo Ivo Lapenna, Kopenhago (Danio). 2017. 364 p.
Ja kadre de la Belartaj Konkursoj 2018 la nombro da konkursaĵoj ricevitaj – entute 134 – rekordis, kun konsiderinda diferenco, se kompari ĝin kun la nombro da verkoj konkursintaj en la lastaj 30 jaroj. La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA esprimas la grandan ĝojon tiukaŭze spertitan de la gvida BK-skipo kaj instigas beletremulojn superi tiun rekordon konkursante per altkvalitaj verkoj en ĉi nova okazigo de tiu kultura evento, unu el la jam tradiciaj kaj plej ŝatataj en Esperantujo. La rezultojn oni anoncos kadre de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio (Finnlando).
Josef Ŝemer (1950–2012). Koro de la israela Esperanto-movado amata tra la mondo. Red. Amri Wandel. Dua eldono. Tel-Aviv: ELI, 2016. 411p.
De la 12-a ĝis la 16-a de septembro 2016 okazis ateliero pri kapabligo por membroj de la evea Akademio, kiu okupiĝas pri firmigo de la evea lingvo parolata sudparte de Togolando kaj unu el la ĉefaj lingvoj de la lando.