Mardo, Januaro 29, 2019 - 19:34
Rezulte de diplomatiaj elpaŝoj en Novjorko kaj Ĝenevo, UEA elektiĝis por trijara periodo en la estraron de internacia kunordiga grupo de neregistaraj organizoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, konata per la mallongigo CoNGO (pron. “kongo”).
Pli formale “La Konferenco de NRO-j en Konsultaj Rilatoj kun UN”, CoNGO funkcias kiel tegmenta asocio por pli ol 500 organizoj, kiuj tenas konsultajn rilatojn kun ECOSOC, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. La celo de CoNGO estas faciligi la partoprenon de NRO-j en la UN-sistemo kaj kunlabori kun UN por komunaj celoj, ekzemple la Celoj por Daŭripova Evoluigo.
|
Lundo, Januaro 28, 2019 - 17:05
• Stefan MacGill,
Jérémie Sabiyumva

AMO-45 okazis sinergie kun la Mezorienta Kunveno (MK), kiu pasis de la 30-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2018 (inkluzive de postkunvenaj ekskursoj). MK tipe altiras kvardekon da partoprenantoj – ege fidelaj kaj revenemaj, grandparte el Eŭropo. Simile okazis por la ĵusa MK en Marakeŝo, Maroko, fascina lando kien iris MK kaj AMO unuafoje. Jen lando kun lernantoj kaj plurrilate favoraj kondiĉoj, kiu meritas de UEA plian atenton.
|
Dimanĉo, Januaro 27, 2019 - 15:46
• Fernando Pita
Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. Div. Red. Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin.
UEA: Rotterdam, 2012. 143 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 9,00 €
Oni povas sendube aserti, ke ĉiu esperantisto, kiu kutime legas Esperantajn gazetojn kaj revuojn, kaj iel ajn sekvas la novaĵojn de la Esperanta kulturo, scias pri la famaj Belartaj Konkursoj de UEA. Okazantaj ekde 1950, la Belartaj Konkursoj iom post iom fariĝis bunta montrilo de la plej gravaj produktoj de niaj artistoj, des pli, ke la premiitaj verkoj estas publikigataj, fare de UEA mem, en specialaj libroj, kiuj disvastigas nian “belartan rikolton”. La graveco de la Konkursoj etendiĝis eĉ al artoj, en kiuj Esperanto povus havi nenian rolon; ekzemple: dum la jaroj 1976-95 estis eĉ premio pri Fotografio!
|
Sabato, Januaro 26, 2019 - 16:23
• L. P.

La esperantistoj ne forgesis Ada Sikorska, Honoran Membrinon de UEA, unu el la plej grandaj figuroj de nia Movado, kies datreveno de la morto falis la 7-an de la pasinta aŭgusto.
Ada famiĝis i.a. pro tio, ke ŝi transprenis de Teo Jung la tiaman sendependan gazeton Heroldo de Esperanto (fondita en 1920) kaj redaktis ĝin honorofice dum 34 jaroj (1962-1996) en Bruselo, Madrido kaj Torino ĝis sia morto: memorindaj estas la specialaj duoblaj aŭ trioblaj numeroj pri la universalaj kongresoj kaj pri kulturaj temoj sugestitaj de Unesko. Entute ŝi redaktis pli ol 500 numerojn. En tiu periodo Ada kun granda volstreĉo trifoje adaptiĝis al la radikalaj ŝanĝoj de la prestekniko, transiranta de frua mankompostado de la tekstoj al linotipa metodo, ĝis la nuna komputila sistemo.
|
Vendredo, Januaro 25, 2019 - 14:30
• Xavier Alcalde

Lins, Ulrich. La danĝera lingvo .
Rotterdam: UEA, 2016. 375+24 p.
Prezo ĉe UEA: € 18,00
Kiom da fojoj oni demandis nin kial Esperanto ne atingis la finan venkon? Ulrich Lins majstre rakontas grandan parton de tial kaj tiel. Neniam ni forgesu la amasan persekutadon
pro politikaj-ideologiaj motivoj suferitan de la esperantistoj. Ne eblas scii kiel evoluintus la movado sen ĝi. Krome, ĝi montras kiom serioze la kontraŭuloj traktis la potencialon de Esperanto. Tamen, transvivante la teruran epokon la zamenhofa lingvo ja venkis la totalismojn.
|
Ĵaŭdo, Januaro 24, 2019 - 13:18

En la retejo https://revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la decembra numero de la Revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 112-an jaron. La numero estas la 11-a en la jarkolekto 2018.
|
Merkredo, Januaro 23, 2019 - 20:32
• Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

Kiel la redaktoroj de la revuo Esperanto kaj ankaŭ de la Reta Revuo, ni opinias, ke unu el la plej gravaj aferoj en nia laboro estas la konstanta dialogo inter legantoj kaj la Redakcio. Ĉiutage ni ricevas aron da mesaĝoj, kiuj enhavas proponojn, reagojn, gratulojn, demandojn, komentojn. Kaj la kvanto de ili draste kreskas pro kresko de interesiĝo pri la tradicia revuo kaj ankaŭ pro la ĉiutagaj publikaĵoj en la Reta Revuo.
|
Mardo, Januaro 22, 2019 - 17:24
• Ionel Oneț

Dum la 103-a UK en Lisbono la Libroservo de UEA vendis varojn sume por € 25 822. Ĉi-sube estas listigitaj la 20 titoloj el kiuj vendiĝis pli ol 10 ekzempleroj dum la kongreso. En la listo ne aperas insignoj, glumarkoj, skribiloj, T-ĉemizoj k.s., da kiuj vendiĝis centoj. La prezoj indikitaj ĉi-sube estas tiuj aplikitaj dum la kongreso (sen imposto!), multaj rabatitaj sub la normalaj prezoj.
La vendojn de la kongresa libroservo influas ne nur la nombro da partoprenantoj, sed ankaŭ ilia pagipovo kaj eĉ la pagipovo de la eventualaj klientoj en najbara(j) lando(j), kiuj povus veni al la kongreso eĉ nur por aĉeti en la kongresa libroservo.
|
Lundo, Januaro 21, 2019 - 19:00
• Pauline Curtet
Ĉu vi scias, ke finnoj estas unu el la plej grandaj kafo-trinkantoj en la mondo? Ni demandis kelkajn el ili, kial tiel estas.
 Surtablaĵoj de 1970, dizajnita de Arabia, finna vazara fabrikanto fondita en 1873.
Holger Ellgaard/Wikimedia.org (Permesilo: CC BY-SA 3.0)
Kiu povus diveni? La finnoj estas inter la plej grandaj kafo-trinkantoj en la mondo, kaj tiel estas de jardekoj. Ĉiu finno havas siajn proprajn kialojn por ami kafon.
Kiam ŝi komencas paroli pri kafo, Erja Korhonen estas preskaŭ nehaltigebla. Televida scenaristo, ŝi konfesas, ke ŝi ne povas komenci sian tagon sen trinki du grandajn tasojn, preparitajn laŭ tipa finna maniero kun iom da lakto kaj sen sukero.
|