Novaj sukcesoj de Esperanto ĉe Unesko

Gravaj kaj sukcesaj rezolucioj de Unesko, favore al Esperanto
Rezolucio de 1954 (Montevideo)
Rezolucio de 1985 (Sofio)
Rezolucio de 20.. (?)
Unuiĝintaj Nacioj por edukado, scienco kaj kulturo (Unesko) estas grava organizo, fondita en 1945 kun la ĉefa sidejo en Parizo kaj aldonaj oficejoj en dekoj da landoj, havanta 195 ŝtatojn, kiel membrojn kaj 6 observantajn. Ĝiaj celoj ofte kongruas kun tiuj de la Esperanto-Movado kaj Esperanto-organizoj. La Esperanto-Movado havas longan historion de kunlaboro kun Unesko. Universala Esperanto-Asocio estas en oficialaj rilatoj kun Unesko (ekde 1954) kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj havas la statuson de observanto de la organizo. En 2012, laŭ la decido de la tiama Ĝenerala Direktoro de Unesko s-ino Irina Bokova, UEA fariĝis konsulta partnero de Unesko, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j). Tiu okazaĵo levis la interagon de UEA kaj Unesko al pli alta ŝtupo, kiu permesas ne nur la formalajn rilatojn, sed ankaŭ realan kunlaboron inter la organizoj.
Multaj UK-oj ricevis mesaĝojn de la Ĝenerala Direktoro de Unesko. UEA partoprenis en la diversaj kampanjoj de Unesko. Tiu vojo de kunlaborado inter UEA kaj Unesko estas tre longa kaj fruktodona. Indas rimarki, ke du gravaj rezolucioj de Unesko favoraj al Esperanto (de Montevideo en 1954 kaj de Sofio en 1985) montras seriozan trakton de Esperanto, kadre de tiu ĉi organizo. La unua rezolucio konsistis el la principa rekono de Esperanto kaj konfirmo, ke la celoj de la neŭtrala internacia lingvo kongruas kun la celoj de Unesko. La dua konfirmis la deklarojn de la unua kaj grave subtenis festadon de la 100-jariĝo de Esperanto, kiu bunte kaj amase okazis poste en 1987. Eblas konstati, ke tiam kelkaj Unesko-ŝtatoj serioze traktis tiun ĉi rezolucion kaj vere apogis Esperanton: aperadis multaj informoj pri Esperanto en diversaj lokoj, ŝtatoj eldonadis per centmilaj kaj eĉ milionaj eldonkvantoj kovertojn kaj poŝtmarkojn kun Zamenhof, Esperanto kaj gravaj esperantistoj. Tio ankaŭ havis influon al tio, ke en 1987 okazis la plej amasa Universala Kongreso de Esperanto dum la tuta historio de la lingvo. Nur laŭ la oficiala statistiko ĝin partoprenis 5946 esperantistoj, tamen kelkaj esplo-ristoj taksas la kvanton da realaj partoprenantoj ĝis 10 000, ĉar amaso da kongresanoj ne havis eblon
oficiale aliĝi pro la tiama situacio en la orienteŭropaj landoj, sed tamen aktive partoprenis ĝin neoficiale. Inter tiuj rezolucioj pasis 31 jaroj. Kaj nun ekde la lasta pasis jam 32 jaroj. Ĉu eble venis tempo por la sekva, tria grava rezolucio de Unesko pri Esperanto? Grava laboro estas antaŭ ni kaj provo ne ripeti la antaŭajn erarojn, kiel ekzemple rezolucio de 1993, kiu ne estis traktata pro tio, ke ĝi portis nenion principe novan en la teksto.
Koverto kun poŝtmarko, omaĝe al la 100-jariĝo de Esperanto. Poŝto de USSR, 1987.
Nuntempe videblas granda progreso kaj aktiviĝo ĉi-rilate: esperantistoj partoprenas la aranĝojn de Unesko, okazas diversnivela kunlaboro, ekde 2017 UEA eldonas la Unesko-Kurieron en Esperanto, kiu ne restis nerimarkita de la gravuloj ĉe Unesko. Novembre de 2017 reprezentanto de UEA alparolis la Ĝeneralan Konferencon de Unesko, decembre de 2017 estis organizita la solena evento rilate al la fino de la Zamenhof-Jaro, en la pariza sidejo de Unesko, kun la temo Tutmondiĝo, Interreto, Unesko-Kuriero: kiel statas Esperanto, cent jarojn post la morto de Zamenhof?
Estas grandaj planoj daŭrigi tiun ĉi agadon. Inter la plej gravaj direktoj la aktivuloj traktas la daŭrigon de la eldonado de la Unesko-kuriero en Esperanto (por pliaj detaloj legu artikolon de Trezoro Huang Yinbao ĉi-numere), laboro rilate la rezoluciojn, traktado de la eblo, ke Esperanto iĝu la 7-a oficiala labora lingvo de Unesko, propono fari Esperanton nemateria monda heredaĵo. Nun aperis la espero, ke tiaj celoj estas pli realismaj, ol oni povis supozi antaŭe. En la pasinta jaro 2017 ni vidis multe da entuziasmo pri tio. Maturaj fruktoj de tiu ĉi agado aperos nur, se pluraj esperantistoj, specialistoj en tute diversaj kampoj, multe kunlaboros por realigi tiujn ĉi projektojn.
La redakcio de la revuo Esperanto parolis kun la aktivulo Rakoen Maertens, kiu la 6-an de novembro en Parizo alparolis la 39-an Ĝeneralan Konferencon de Unesko, nome de UEA kaj TEJO.
Revuo Esperanto: Kiam kaj kial aperis ĉe vi la ideo partopreni en la ĉi-jara Ĝenerala Konferenco de Unesko?
R. M.: Dum la lastaj du jaroj mia fokuso en miaj projektoj estis ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj rilataj instancoj. En Belgio, mi estas estrarano pri eksteraj rilatoj de la junulara sekcio de UN-Asocio Flandrio Belgio. Mi ankaŭ estas kunfondinto kaj gvidanto de Genta Modelo de Unuiĝintaj Nacioj (GhentMUN) .
Cetere mi partoprenis en pluraj eventoj rilate al UN en pluraj landoj, kiel interesato aŭ kun belga delegacio de junuloj. En Esperantujo, mi jam kelkajn jarojn volontulas pri eksteraj rilatoj de TEJO kaj UEA. En majo 2017 okazis la Unesko-NRO-Forumo en Sauda Arabio. Mi estis invitita por partopreni kiel reprezentanto de UEA kaj TEJO. Tie, en la aranĝo, mi estis tiom impresita pri niaj seriozaj rilatoj kun tiaj altnivelaj organizoj, ke mi tuj decidis fari plian agadon en UEA kaj TEJO. Mi komencis vere sekvi la movadon, kaj en aŭgusto iĝis Komitatano Ĉ kaj Komisiito pri Unesko de TEJO. Ekde tiam mi profunde sekvas Uneskon. Kiam mi vidis, ke okazos Ĝenerala Konferenco de Unesko, mi ricevis la proponon partopreni, kaj mi tuj akceptis.
Rakoen Maertens kun la Ĝenerala Direktoro de Unesko Irina Bokova, majo 2017
Revuo Esperanto: Kiom da kaj kiuj UEA-reprezentantoj partoprenis la konferencon?
R. M.: Nome de UEA oficiale partoprenis ses personoj: François Lo Jacomo, Renée Triolle, Didier Loison, Barbara Despiney, Gilles Tabard kaj mi.
Ni ĝenerale estis multnombre kompare kun aliaj NRO-j, kiuj plej ofte venis kun malpli ol 5 homoj. Ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de ILEI, nome Monique Arnaud, Jean-Pierre Boulet, Pas-
cale Voldoire, Marie-Sylvie Julian kaj Emmanuel Desbrières. Aldone ankaŭ ĉeestis Estelle Maria Loiseau, la esperantistino, kiu nun laboras en Unesko mem.
Revuo Esperanto: Pri kio vi kaj la aliaj esperantistoj okupiĝis dum la konferenco?
R. M.: La Ĝenerala Konferenco estas grandega, kun plena programo. Vi povas ĉiam plenigi vian tempon simple partoprenante en la normalaj aranĝoj, kelkaj ĉefe faris tion. Ĝi montras, ke ni aktivas kaj interesiĝas pri pluraj aferoj. Kvankam ankaŭ tio gravas, se vi nur farus tion, vi maltrafis la kernan agadon. Ĉirkaŭ vi estas homoj el ĉiuj landoj. Ambasadoroj kaj ministroj, altaj homoj el UN kaj Unesko kaj prezidantoj de NRO-j. Vi devas mem vidi kaj krei la ŝancojn. Krom ĝenerala partopreno kaj rekontaktado de jam konataj partneroj, ni havis kelkajn pli fortajn agadkampojn. Ni esploris kiel novaj Esperanto-organizoj kiel (sed ne nur) TEJO povus pli facile iĝi partnero de Unesko, kaj kiel ILEI povus reakiri partnerecon. Ni ankaŭ serĉis kaj konvinkis gravajn homojn por veni al la evento pri la Zamenhof-Jaro la 11-an de decembro en la konstruaĵo de Unesko (https://esperanto-france.org/annee-zamenhof). Krome ni esploris kiel antaŭenigi la laboron pri Esperanto kiel nemateria mondheredaĵo, kunlabore kun la pola delegacio. Mi mem starigis novajn kontaktgrupojn kun junaj delegitoj, junaj Unesko-uloj kaj junaj NRO-reprezentantoj, kiuj pretus aŭ kunlabori kun UEA kaj TEJO, aŭ fari ion pri lingvojusteco kaj lingvodiverseco. Mi sukcesis kunigi junularajn delegitojn de pluraj landoj,
kaj kunorganizi kelkajn malgrandajn junularajn kunvenojn dum la Konferenco. Dume mi provis pligrandigi la kunlaboron kun la Unesko-NRO-Liga Komitato. Kun kelkaj el la novaj partneroj mi jam planis daŭrigi la konversacion dum la NRO-Forumo en decembro 2017 (https://en.unesco.org/events/climate-change-and-ngos-eight-international...). Kaj neforgeseble, ni ankaŭ kune pretiĝis por la oficiala parolado al la asembleo. Sed eble la plej grava, kion mi mem faris, kion la aliaj ne faris: partoprenon en la vesperaj kaj noktaj programoj ĝis noktomeze. Mi ĉiam restis por la vesperaj kulturaj manĝo-trinko-festoj kaj la postaj kunvenoj. Dum tiuj eventoj oni faras tre gravajn kontaktojn, kaj fortajn ligojn forĝas. Ekzemple kun la rusa diplomato, mi dum la ĉina vespero faris kvazaŭ drink-konkurson. Li diris al mi, ke iu fortega ĉina alkoholaĵo estas kiel akvo por li. Mi montris, ke mi konsentas. Poste dum la tuta konferenco li salutis min amikece. Tio estis nur ekzemplo, sed pluraj el miaj plej bonaj kontaktoj dum la seriozaj kunvenoj kaj diskutoj estis tiuj, kiujn mi renkontis dum tiaj vesperaj eventoj.
Revuo Esperanto: Rakontu iom pri via Unesko- kaj UN-agado, rilata al Esperanto, ekster la konferenco.
R. M.: Mi rakontis kiel mi atingis tiun ĉi pozicion. Kion mi nun faras kaj volas fari en la estonteco, tio estas pli ambicia. Post la Konferenco mi vidis la gravecon kaj la ŝancojn, kiujn ni havas, sed ankoraŭ ne maksimume uzas. Mi havis konversaciojn kun altniveluloj de Unesko pri Esperanto, kie ni per argumentado venis al konkludo, ke Esperanto vere povus funkcii kiel la 7-a lingvo de Unesko. Mi antaŭ tiu momento mem ne kredis je tiu opcio, sed nun la aferoj ŝanĝiĝis. La NRO- forumo en Sauda Arabio ŝanĝis mian propran vidpunkton pri Esperanto, kaj pligrandigis mian agadon. Tio denove okazis en tiu ĉi Konferenco, sed eĉ pli forte. Mi nun pli ol antaŭe volas pligrandigi la kunlaboron kun la partneroj en Unesko, kun la Liga Komitato kaj kun Unesko mem. Por tio mi mem planas investi pli da energio en tiu agado, sed ankaŭ bezonatas pli da homoj por realigi konkretajn atingojn. Se ni vere volas, ke Esperanto iĝu la 7-a Unesko-lingvo, ni devas konsideri serioze kaj specife labori pri tio. Por sukcese venigi pli da junuloj, mi pripensas starigi Esperantan Modelon de Unuĝintaj Nacioj (EsperantoMUN), kiu konsistos el trejnadoj kaj konferencoj por junuloj, en kiuj vi lernos pri tio, kiel UN funkcias, kiel vi kunlaboras en tiaj komitatoj kaj kiel vi verkas oficialajn rezoluciojn. Laŭ mi por vere iri antaŭen, ni ankaŭ bezonas oficialajn kaj tre specifajn proponojn pri tio, kiel Unesko povus helpi la mondon por la integriĝo de Esperanto, samtempe protektante kulturan kaj lingvan diversecon. Mi por tio volas helpi UEA kaj TEJO krei bazajn politikajn rezoluciojn pri niaj starpunktoj, pretajn por prezenti ĉe Unesko.
Revuo Esperanto: Kiel vi traktas la efikon por Esperanto de via parolado dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko?
R. M.: La sekvoj de tiu parolado estas pli interesaj, ol mi atendis. Dum la Konferenco mem venis kelkaj homoj gratuli min, kaj kelkaj volus ricevi la Unesko-Kurieron en Esperanto. Tamen, tio verŝajne en si mem ne multe signifas. La granda afero estas, ke mia parolado tuj estis disvastigita ĉie en la mondo tra la Esperanto-komunumo, kaj ke la video estas tuj dividebla kun homoj ekster Esperantujo. Homoj el dekoj da landoj kaj ĉiuj kontinentoj ŝatis kaj dividis la anoncon pri la video ene de kelkaj horoj. Tuj videblis la forteco de nia tutmonda reto. La semajnojn poste, mi ricevis plurajn retpoŝtajn mesaĝojn, telefonalvokojn kaj aliajn mesaĝojn kun proponoj, gratuloj kaj petoj. Kaj plej grave: multe el tiuj mesaĝoj venis de ekster Esperantujo. Ankaŭ en miaj cirkloj en Belgio, ekzemple en la asocio por UN, homoj diris al mi, ke ili estas impresitaj, ke UEA kaj Esperanto iĝis tiom gravaj. Kiam mi parolas kun altnivelaj homoj, kiuj unue ne vere havas tempon alparoli min, kaj mi montras al ili la videon, ili tuj traktas min pli serioze kaj subite havas tempon por paroli. Do la afero, ke ni parolis tie en la konferenco, kaj kombine, ke la video estis tiom rapide tutmonde disvastigita, kaŭzis grandan efikon, kiu verŝajne restos ankoraŭ dum la venontaj jaroj. Tio
do povus esti nova ilo por uzi en konversacioj rilate al eksteraj rilatoj, por montri nian seriozan agadon ĉe UN-instancoj.
Revuo Esperanto: Kiel vi traktas la perspektivojn de kunlaboro inter Unesko kaj UEA?
R. M.: Aspektas tiel, ke ni havas ĝenerale bonajn rilatojn kun Unesko kaj Unesko-partneroj, sed preskaŭ nur en la senco, ke ni estas bonaj partoprenantoj, ne kiel vera ena partnero. La Kuriero estas grava paŝo. Tamen, laŭ tio, kion mi spertis dum la konferenco, ekzistas abunda kvanto da pliaj ebloj por fari. Ni povus iĝi pli grava partnero, se ni volas. Unu eblo estas partopreni en la Unesko-NRO-Liga Komitato, kaj kandidatiĝi por posteno en ĝi. Alia afero estas mem organizi aŭ kune gvidi kunvenojn kaj laborgrupojn kun delegacioj, Unesko-uloj el la Unesko-Sekretariejo kaj Unesko-movadoj, por montri nian volon fari novajn projektojn kaj esti engaĝitaj. Tie ni povas montri pli precize niajn proponojn pri kultura diverseco kaj profunda dialogo, kaj poste konsciiĝo pri Esperanto kiel la 7-a lingvo de Unesko. Mi vidas estontecon ĉi tie: se ni volas kaj bone faras, multo povas okazi.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.