Lundo, Februaro 25, 2019 - 21:36
• Rob Moerbeek

Libroj kun Esperanto-tradukoj aperas ekde 1919. “La botistoj” de Aleksis Kivi formas 5-aktan komedion pri heredaĵo, kiun la patro donos al la unua el la infanoj, kiu edz(in)iĝos. La regema patrino Marta favoras la bofilinon kontraŭ neriĉa bofilo. (142 paĝoj, malgrandformata). Ĝin merite tradukis Hilma Hall. Ankaŭ “La fianĉiĝo” (1920) de la samaj aŭtoro kaj tradukintino, temas pri amrilatoj: tajloro helpas junulinon Eva eskapi el la domo de la sinjoroj, al kiuj ŝi servadas. Sed kiam ŝi vidas la malluksan vivcirkonstancon de la fianĉiĝema viro, ŝi bojkotas la fianĉiĝan ceremonion jam plene aranĝitan. Sufiĉe ironia teatraĵo, kiu en la baldaŭeta UK de Helsinko trovos bonan prezenton de profesiaj aktoroj kun klara Esperanto-prononco.
|
Dimanĉo, Februaro 24, 2019 - 18:21
• Wu Guojiang
 Aktorinoj antaŭ la fona muro en la vestiblo. Fotis Chen Haiyuan
La 6-an de januaro 2019 pli ol 300 gastoj partoprenis en la 4-a Granda Amuzvespero de la Printempa Festo de Ekonomiaj kaj Kulturaj Rondoj de Liaoning, okazinta en Shenyang, Ĉinio, kun la temo “Granda bela Liaoning, celebranta la 40-an datrevenon de lanĉo de ĉina reformo kaj pordmalfermo”. Ĝin organizis Internacia Ekonomia kaj Kultura Klubo de Liaoning.
|
Sabato, Februaro 23, 2019 - 16:20
• Anna Striganova
Inui Tomiko. La nanoj en domo kun granda zelkovo.
JEI, 2017, 208 p.
Prezo ĉe UEA: € 9,00
“Mi tion nomas la alta – la elektitajn kaj triste apartigitajn formojn de ekzisto, al kiuj necesas rilati kun delikata tenero. La granda ĉiam montras sin potenca, ĝi surmetas fortajn botojn kaj tute ne bezonas iun respektoplenan kulton. Sed ĝuste la alta tuŝas la animon. Ĝi estas, diablo min prenu, la plej kortuŝa, kio ekzistas sur la Tero.”
(T. Mann)
Mia subita konatiĝo kun La nanoj en domo kun granda zelkovo jam promesis al mi, ke la legado estos profunde kortuŝa. “La libro de la jaro” – tradicia programero de UK, dediĉita al novaperintaj libroj, venis al sia fino kaj jam iom lacigis la aŭskultantojn.
|
Vendredo, Februaro 22, 2019 - 21:18
• Miĥail Kordonskij
tradukis el la rusa Tatjana Auderskaja
Por tiuj, kiuj amas ĉion verdan kaj vivantan, klubo estas la plej natura kaj ofta formo de kunvivado. Kaj la klubon mem oni facile povas percepti kiel ion vivantan: ĝi embriiĝas (ne ebriiĝas!), ĝermas, naskiĝas, kreskas, floras kaj velkas, falas forhakita aŭ putras starante, seke elstaras aŭ kuŝas trunke, sed post la sukcesa vivo el kreitaj de li semoj elkreskas novaj klub(id)oj. Reproduktiĝas kluboj ofte vegetative; tamen okazas iam naskiĝo de unu klubo el la sino de alia, la turmentiga procezo, kutime konsiderata de ĝiaj partoprenantoj kiel konflikto kun skismo. Ni devas agnoski tamen, ke ankaŭ veraj skismaj malsanoj povas okazi kaj rezultigi, tute male, la morton de la klubo.
|
Ĵaŭdo, Februaro 21, 2019 - 21:40
• Carlo Minnaja
Edwin de Kock. Testamente. Plena originala poemaro. Novjorko: Mondial, 2015. 698 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 36,00 €
La sudafrikan poeton de Kock mi sekvis konstante ekde liaj unuaj memeldonitaj broŝuretoj, ekstere modestaj, sed profunde elvokivaj, kaj dum liaj daŭre ŝanĝataj klopodoj strebe al grandioza kaj ĉionentena eposo; min logis lia insista disiĝo de la dogmaj parnasismaj ŝablonoj, lia ĉirkaŭrigarda analizo, lia atento al la homo.
|
Merkredo, Februaro 20, 2019 - 17:09
Abonantoj jam povas elŝuti la martan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la marta numero:
51 | La Reta Revuo
53 | Kalejdoskope
54 | Vaste kaj plurcele paroli pri Kulturo
55 | Universala Kongreso: Kiel konduti en finna saŭno.
56 | Historio: Cent jarojn post la fino de Neŭtrala Moresneto
57 | Libroservo: Momenta kresko en la libroservaj vendoj
|
Mardo, Februaro 19, 2019 - 20:48
|
Lundo, Februaro 18, 2019 - 20:32
• Michela Lipari
 Foto de Dovywiarda (Creative Commons Attribution-Share Alike 3.0 Unported)
Andrea Bocelli estas tutmonde konata itala kantisto (blinda). Ni kuraĝis rekte kontakti lin kaj sendis ligon al Youtube, kie estas auskultebla la esprantigo de lia fama kanzono “Con te partirò” [kun vi mi forveturos].
Kaj jen lia respondo, kiun li rajtigas diskonigi tutmonde.
|
Dimanĉo, Februaro 17, 2019 - 20:08
• Wu Guojiang

Pri la libro Kritika Biografio de Song Yunsheng
Lastatempe estas legebla nova ĉinlingva libro, kiu nomiĝas Kritika Biografio de Song Yunsheng, en nemalmultaj bibliotekoj en Ĉinio. S-ro Song naskiĝis la 5-an de aprilo 1943. Li povoscias kvar eksterlandajn lingvojn: anglan, rusan, japanan kaj Esperanton. Per ili li prezentis amason da eksterlandaj kulturoj al Ĉinio. Ĝis nun li jam verkis, tradukis, ĉefkompilis kaj eldonis pli ol 100 librojn koncernajn al literaturo, eknomio, eduko kaj tiel plu.
|