UEA serĉas novan prezidanton

La Elekta Komisiono

En julio 2019 okazos elektoj por la nova Estraro de UEA por la periodo 2019-2022.

Tial ke la prezidanta posteno estas kerna en la funkciado de organizo kaj la elekto de prezidanto povas forte influi la engaĝiĝemon de aliaj aktivuloj al la Estraro, la Elekta Komisiono decidis lanĉi pli fruan alvokon por la posteno de prezidanto.

Tial la Elekta Komisiono alvokas ĉiujn membrojn de UEA helpi trovi taŭgajn kandidatojn por iĝi prezidanto de UEA.

La Prezidanto reprezentas la Asocion en juraj kaj nejuraj aferoj, subskribas la ĉefajn dokumentojn kaj prezidas la Estraron kaj la Universalajn Kongresojn.

La elekto okazos dum la 104-a Universala Kongreso en Lahtio.

Kondiĉoj

• Kandidato por prezidanteco estu homo kun
• Strategia aliro
• Elstaraj publikparolaj kapabloj
• Diplomatia kaj reprezenta personeco
• Sperto en gvidado de volontula organizo
• Sperto en la Esperanto-movado
• Sperto en konfliktsolvado
• Laboremo
• Fleksebleco
• Scipovo de Esperanto je almenaŭ C1-nivelo.

Tial ke la prezidanto, kiel ĉiuj estraranoj, ankaŭ havas specifajn fakojn, dezirindas ankaŭ konkreta sperto en kelkaj el la laborkampoj de UEA.

Kandidato kiel estrarano de UEA devas esti Komitatano. Se aktivulo volas kandidatiĝi por la Estraro de UEA, tiu devos unue elektiĝi kiel Komitatano de UEA (Komitatano A, B aŭ C).

Kondiĉo por komitataneco estas individua membreco de UEA jam dum du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj resti individua membro tra la tuta oficperiodo.

Kandidato al estraraneco, do ankaŭ al prezidanteco, devas esti proponata de almenaŭ du komitatanoj.

Krome la nova prezidanto estu preta partopreni skajpan estrarkunsidon dufoje monate kaj vojaĝi al Roterdamo por la Estrarkunsido almenaŭ unu fojon dum la jaro.

Kontakto

Por kandidatiĝi kiel prezidanto, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@co.uea.org ĝis dimanĉo la 31-a de marto 2019 kun motivata kandidatigo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo, kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadoprogramo). Bonvenus ankaŭ indiko pri proponantaj komitatanoj (kaze ke jam estas).

Sekve malfermiĝos nova alvoko por estraranoj kun pli posta limdato kun indiko pri la jamaj kandidatoj por la prezidanta posteno.

Ankoraŭ eblos kandidatiĝi kiel prezidanto dum la posta malferma alvoko por estraranoj, tamen la Elekta Komisiono rekomendas al la aktivuloj kiuj konsideras kandidatiĝi al la posteno de prezidanto jam anonci sin ĉe la Elekta Komisiono por ke povu pli facile kaj travideble konstruiĝi teamoj ĉirkaŭ ili.

Se vi havas demandojn pri la elektoj, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@co.uea.org.