Vera plezuro, bela stilo

José Antonio del Barrio
André Cherpillod: Mensogoj
kaj sekretoj de la historio

Eldonejo La Blanchetière,
Courgenard, 2015. 173 p.
Prezo ĉe UEA: € 12,00

Mendi en la katalogo de UEA

Eblas aserti sen timo tro ĝeneraligi, ke homoj ŝatas misterojn kaj fasciniĝas pri sekretoj. Ne nur en la persona ĉiutaga vivo: sufiĉas ankaŭ kontroli kiom triumfas fikcioj, entenantaj tiujn ingrediencojn. Ne mirigas do, ke ankaŭ verkoj pri misteroj kaj sekretoj en la historio aŭ en la socia vivo fariĝis popularaj en la popola kulturo, kaj ke naskiĝis tuta ĝenro de libroj kaj dokumentfilmoj pritraktantaj tiun malluman parton de la realeco.
La ĝenro estas malpli abunda en Esperanto – kie maloftas ĉiaj verkoj nefikciaj, pri scienco aŭ historio. Apenaŭ unu aŭtoro verkis plurajn librojn pri tiu temo, André Cherpillod, kiu nun prezentas kvazaŭ resuman libron, grupigante diversajn kazojn pri misteraj aspektoj de la historio. Ĝia titolo bone priskribas la enhavon kaj la celon.
En 33 ĉapitroj Cherpillod vicigas disajn erojn de la historio, de la estiĝo de la skribado ĝis la hororoj de la 20-a jarcento, kie li trovas, ke la ĝenerale akceptita priskribo de la historio kaŝas sekretojn kaj misterojn, kondukanta lin al interpretoj tre malsamaj, fronte al la oficiala historio. Tiu prezentado de aliaj faktoj aŭ hipotezoj troviĝas en la unuaj 30 ĉapitroj, dum la lastaj tri montras alian aliron, kiun mi komentos poste.
En tiuj unuaj ĉapitroj la aŭtoro pritraktas temojn, kiujn multaj legantoj konas kiel oftajn temojn de disvastigitaj verkoj de tiu mistera ĝenro, kiel Atlantido, la piramidoj, la templanoj, la Torina Mortotuko, la kataroj, la alĥemiistoj, la vera personeco de Shakespeare, la Viro kun la Fermasko aŭ la enigmo de Mayerling, plie eĉ aliajn rilatajn al Jesuo Kristo, Johana de Arko, Molière aŭ Ludoviko de Bavario. Cherpillod en ĉiuj kazoj prezentas la hipotezojn plej misterajn, tiujn reliefigantajn la konservadon de sekretoj kaj – laŭ lia interpreto – mensogoj.
Ĉu liaj interpretoj estas kredindaj? Nu, tio dependas de viaj emo kaj edukiteco. Multajn legantojn fascinos tiu sinsekvo de faktoj kaj hipotezoj. Ili montros la kaŝemon de la ĉefroluloj de la historio, ĉefe de la povuloj, aŭ la misterajn fortojn gvidantajn la homan sinsekvon.
Por tiu ĉi recenzanto tia akumuliĝo de t.n. ‘misteroj’ efikas inverse. Mi mem evidente kredas, ke ja ekzistas misteroj kaj sekretoj, konspiroj de grupoj kaj kaŝado fare de povuloj, kaj mi koncedas ke kelkaj el la prezentitaj misteroj povas enhavi mallumajn flankojn, iujn el ili intence kaŝitajn. Sed ju pli Cherpillod prezentas sekreton post sekreto, mi ne povas eviti vidi sistemecon de la aŭtoro en la interpreto de la faktoj aŭ la prezento de la historioj, kio malpliigas ilian verŝajnecon. Finfine en plej multaj mi emas kredi, ke hipotezoj pli simplaj ol tiuj prezentataj de Cherpillod, eksplikas la misteron.
Nur du ekzemploj. La verko pritraktas la kazon de la Mortotuko de Torino, pri kiu la aŭtoro jam antaŭe verkis tutan libron, La Mortotuko de Torino, la neebla objekto, 162 paĝojn longan. Li forĵetas la rezultojn de la radiodatado per karbono-14, ĉar ili ne konvenas al lia interpreto, kaj do ne hezitas esplori aliajn eksplikojn, ofte memkontraŭdirajn: kiel eblas trovi la sangogrupon de Jesuo kaj samtempe aserti ke neniu organa materialo restas, kaj ke la bildo estas kreita per ia mistera radiado? Kial oni fidas la evangeliojn por priskribi la vundojn, sed ne la bendojn?
Eĉ pli frapa estas la ĉapitro pri la ‘naskiĝo de Venuso’, kiu resumas la libron verkitan en 1950 de Immanuel Velikovsky. Tiu malnova aŭtoro eksplikis plu rajn k at a st rofajn fe nome nojn kolektitajn en la Biblio kaj en multaj aliaj mitoj de la antikveco per kuraĝa hipotezo: ili estis la efiko de la pasado de giganta kometo, kiu proksimiĝis al la Tero kaj poste estis kaptita de la suna gravito kaj fariĝis la planedo Venuso. Kiel eblas kredi tiun rakonton post sesdek jaroj, kiam dekoj da spacosondoj esploris la kosmajn korpojn, inklude de Venuso mem kaj pluraj kometoj, kaj oni bone konas la klaran diferencon inter ĉiuj korpoj? Ke en la kvindekaj jaroj tiu hipotezo estus studinda, tion mi komprenas. Ke en 2015 klera homo povas ankoraŭ kredi la rakonton de Velikovsky, kiam miloj da sciencistoj studis la proprecojn de planedoj kaj aliaj elementoj de la sunsistemo, tio estas por mi apenaŭ kredebla obstino.
Mi menciis du ekzemplojn, kiujn mi iomete konas pro mia studado, sed samajn konsiderojn eblas fari pri la granda plimulto de la kazoj prezentataj. Ĉu vere oni ankoraŭ dubas pri la kreintoj de la egiptaj piramidoj? Ĉu vere necesas ekster(ter)a influo por ĝia konstruado? Ĉu vere la majaoj estis tiom mallertaj, ke ili bezonis influon de egiptoj por mem diveni, ke la geometria korpo, kiu ebligas plejan altecon per akumuliĝo de malmolaj korpoj sen cementado, estas ĝuste la piramido?
Mi ne neas ke iuj el la prezentitaj hipotezoj povas esti pravaj. Inter tridek misteroj estas facile renkonti iujn, en kiuj la sekreto estis pli longe konservita. Pri aliaj la spertuloj mem disputas inter si. Sed la proceduro de Cherpillod, forĵeti la pli simplajn hipotezojn kaj imagi ĉiamajn daŭrajn konspirojn, taŭgas por distra vespero, ne por serioza konkludo.
La lastaj tri ĉapitroj estas malsamaj ol la antaŭaj, ĉar, malgraŭ la klopodoj de la aŭtoro montri kontinuecon, ili fakte temas pri okazaĵoj pli modernaj, en kiuj vere ekzistas nek misteroj nek sekretoj, kaj en kiuj Cherpillod simple prezentas sian vidpunkton pri aktualaĵoj.
La artikolo 31 temas pri Esperanto.
Ne serĉu tie ion kaŝitan. Ke eksteruloj ne atentas nian movadon havas nenion misteran. Ekzistas bonaj kialoj, por ke tio okazu. Fakte, je la fino la aŭtoro uzas tiun spacon por pribatali siajn proprajn lingvajn ĉevaletojn kontraŭ la Akademio. Eble li pravas, eble ne, sed la forto de lia argumentado malkreskas en mia takso, ĝuste ĉar li enmetas ilin ene de libro pri tute alia temo, kvazaŭ la esperantigo de geografiaj nomoj havus la saman karakteron aŭ gravecon kiel la konstruado de la piramidoj kaj la vera personeco de Shakespeare kaj Molière.
La lastaj du ĉapitroj estas listigoj de bataloj kaj katastrofoj en la mondo. Mi havas alian perspektivon pri la estonto de la mondo, ĝuste ĉar mi neniam pensis ke la antikveco estis pli milda ol la nuntempo, kaj do ne opinias ke la pasinta jarcento estis tiu “kiu vidis la rekordon de organizitaj masakroj”. Mi suspektas, ke la lastaj tri ĉapitroj estis aldonitaj por ebligi kontinuecon ĝis la nuntempo, ĉar Cherpillod ne trovis sufiĉe gravajn nuntempajn misterojn kaj konspirojn aldonindajn.
Pri la lingvouzo nenio riproĉinda. Cherpillod evidente mastras la lingvon (ne nur Esperanton), kaj lia stilo estas flua kaj agrabla. La de si mem tiel nomataj “bonlingvistoj” ne ŝatos lian senĝenan uzon de fakaj vortoj, komplikaj kiam necese, kaj kelkajn ne tute ortodoksajn aŭ nekutimajn vortojn. Mi tamen konsideras, ke ĝi estas vera plezuro por homoj, kiuj ŝatas legi nefikciaĵojn en bela stilo, kio ne estas tute kutima en nia lingvo. Ĝuste pro tio min ĝenis lia traktaĵo en tiu menciata ĉapitro 30 kontraŭ iuj novaj uzoj: homo kiu senĝene uzas “olim” ne devus esti tiom severa kontraŭ “Barato”.
Male, la (mem)eldono malhavas kvaliton. Temas evidente pri elekto de la aŭtoro, ke li preferas broŝurecan libron, tro facile difekteblan, al pli kvalita kaj sekve multekosta eldono. En nia mondo, en kiu la kosto de transporto kaj distribuado estas pli granda ol la papero mem, kaj kiam por malmultekosta eldonado pli konvenas bitlibroj, tiu maniero eldon i hava s miaopi n ie malgrandan estontecon. Eble nenio pli pruvas la ĝeneralan individuemon de la esperantistoj, ol tiu ĉi maniero tute sola produkti librojn.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.