La 50-a, Jubilea, Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA


La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vin por la 50-a fojo al la Malferma Tago (Jubilea), kiu okazos sabate, la 20-an de aprilo 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj; krome, senpage kafo kaj teo. Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo.