Jarcentlonga kulturo de interparolo

István Ertl
Esther Schor: Bridge of Words
Eldonejo Metropolitan Books,
New York, 2016. 365 p.
Prezo ĉe UEA: € 33,00

Mendi en la katalogo de UEA

Ni tradicie emas ĝoji kiam respektata „eksterulo” publikigas ion favoran pri nia Esperanta mondo, kiel Umberto Eco en 1993[1] aŭ Roberto Garvía lastjare[2]. Ju pli prestiĝa persono verkas ju pli laŭde, des pli bone… Pri prestiĝo mankas nenio: ĉi tiu monografio venas de Esther Schor, alte agnoskata usona profesorino ĉe la Universitato Princeton, gajninta nacian libropremion per biografio pri la poetino Emma Lazarus.
Sed ĉu Schor vere eksteras kaj efektive laŭdas? Feliĉe por ni: nek nek. Aŭ: kaj kaj. Schor sukcesas portreti samverke la historion kaj nunon de Esperant(uj)o kaj, intertekse, la procezon de sia propra malkovra aliĝado al tiu mondo, tra kursoj kaj kongresoj, ekskursoj kaj vojaĝoj, de Vjetnamio tra Turkio al Kubo. Certe, el eksterulo ŝi grade iĝis „unu el ni”, sed dume ŝi ĉiam gardis sian priskriban akravidon empatian. Kaj ŝia portretado de esperantistoj estas laŭda nur tiom kiom ŝi trovas ilin laŭdindaj: ekstreme fajna observanto kaj analizanto, ŝi ĉie renkontas ne laŭdindulojn sed homojn, kun iliaj kompleksecoj jen amindaj jen groteskaj. (Iuj eble trovos tonan similecon al la filmo The Universal Language de Sam Green.)
Kian publikon ŝi celas? Certe la „neverdan” mondon – kaj longa listo de prestiĝaj recenzoj jam montras ke tiun publikon ŝi ektrafadas. La verko do spertis multajn eĥojn, ankaŭ surprizajn[3], eble ĉefe pro la ĝusta mikso ke „orient-borda” profesorino juda verkis pri intelekta temo judrilata. Krome, la lastatempa kreditperdo de tutmondismo kaj de multkultureco donas neatenditan aktualon al la verko.
Tamen, por ni, „verduloj”, kromas la delico tute individue rekoni, kvazaŭ en ŝlosilromano, „gravulojn”, „strangulojn” kaj simplajn loĝantojn de nia mondeto, foje sub vera nomo foje pseŭdonime, ekde Humphrey Tonkin[4] ĝis Alejandro Cossavella kaj Spomenka Štimec. En alternaj ĉapitroj retro-saltaj, elvolviĝas la sortoj de Lanti kaj de Lidja Zamenhof. Kronante la libron, Schor portretas ges-rojn Grattapaglia kaj la komunumon Bona Espero.
Rapide ni elnombru niajn riproĉetojn:
La entuziasmo de Schor pri la eblo kunmete improvizi vortojn impresas iom troigita („vortoj estas etaj dialogoj inter radikoj kaj ties sufiksoj”, p. 33), sed eble tiel ŝajnas nur al mi, hungaro, kiu povas precize same fari sialingve.
Kvankam multrilate tre aktuala (menciatas Duolingo, kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA nomiĝas Veronika Poór), la verko maltrafas, rilate al Ernest Drezen (p. 191), profiti el la samjara romano Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn, kiu citas (p. 507) la precizajn aresto- kaj mortodatojn de Drezen. Kun Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj UEA subskribis kunlaboran kontrakton ne en Berlino (p. 266), sed en Havano. La Roterdama krizo de 2000-2002 ricevas tro simpligan priskribon, kvazaŭ ligita esence nur al seks-akuzo (p. 267). En verko preskaŭ panegira pri la lingvo Esperanto bedaŭrindas kelkaj lingvaj fuŝetoj, kiel la ripete misa permis’ anstataŭ permes’, la eĉ dulingve erara Croatien/kroatano, aŭ la amuza solena malfermito (p. 113).
Schor pledas por forigi la eksterajn mitojn, kiujn ŝi nomas la mitoj de „apogeo” (Eo jam transpasis sian pintan punkton), de „griza kombineo” (Eo celas monotone maldiversan homaron) kaj de utopieco (finvenkismo) – ke usonanoj preferas kredi ĉi tiujn mitojn rilate Esperanton, servas nur por „urĝ-ripari la fendojn en la mitoj” de Usono mem (p. 320).
Sed forigendas ankaŭ la interna mito de neŭtraleco: Zamenhof ja volis ke diversaj homoj ne nur preterparolu siajn diferencojn, sed ankaŭ priparolu ilin (p. 321): „la Esperanta interparolo, tiu jarcentlonga senorda kulturo de babilo kaj palavro, konstruas ponton inter vi kaj mi, igante mian agadon nia, igante la mion nio” (p. 324).
Komencita per originala interpreto pri la mito de Babelo (p. 16–19), la libro fermiĝas per tute originala interpreto de esperantisteco, samtempe pruvante ĝian aktualon por la nuna mondo. La celo de Esperanto ne estas „igi tradukojn superfluaj” (put us beyond translation, transcend translation, p. 16), sed „tradukadon plenumi” (transact translation). Esperanto estas esence politika, kaj, en la vortoj de Jorge Camacho (p. 323), ĝi „plu donas al mi ion, kion mi ne trovas aliie ajn: neracian senton de senpera aparteno al la mondo”.

* * *
1.La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea, Laterza, Roma-Bari, 1993. La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo, Edistudio, Pisa, 1996.
2.Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language. University of Pennsylvania Press, Philadelphia.
3.Internan ideon por tutmondistoj! (Blogo de la verkisto Guy Sorman, liberafolio.org/2016/12/04/internan-ideon-por-tutmondistoj)
4. „Ĉe li oni emas ekpensi pri fama komento... ,Li volis esti la fianĉo en ĉiu nupto, la kadavro ĉe ĉiu enterigo, kaj la bebo de ĉiu bapto.’

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2016. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.