Elstara verkisto sed ne elstara rakontisto

João José Santos
José Matias
Eça de Queirós. Tradukis J.D.
Pinto. Associação Paulista de
Esperanto. São Paulo. 2013. 98
paĝoj. Prezo: 9,00 €

En la katalogo de UEA

En la muelejo.
Eça de Queirós. Tradukis J.D.
Pinto. Associação Paulista de
Esperanto. São Paulo. 2013. 56
paĝoj. Prezo: 8,10 €

En la katalogo de UEA

Unuaj impresoj - La aŭtoro - La ĝenro rakonto

Unuavide ambaŭ libroj estas tre agrablaj, pro la belaj inaj figuroj sur la kovrilo, pro la agrablaj helgrizaj filigranoj stampitaj sube de ĉiu paĝo. Bedaŭrinde, kelkfoje la tekstaranĝo tiom proksimigis la vortojn unu de la alia, ke la tuta linio fariĝis preskaŭ unusola vorto. En la unuaj paĝoj ili prezentas etan biografion de Eça de Queirós, la portugala princo de la realisma skolo. Tie ne mankas zorge elektita listo de kelkaj el liaj plej bonaj romanoj. Efektive, Eça brilis kiel elstara realisma verkisto kaj komparo kun grandaj alinaciaj nomoj de ĉi tiu skolo tute ne ennebuligas la portugalan aŭtoron.
Tamen, la aserto, ke “li estis elstara ankaŭ kiel rakontisto” ridetigas la legantojn de ĉi tiu literatura ĝenro. Ja la rakontoj de Eça ne povas esti komparataj al tiuj vere elstaraj de la brazilano Machado de Assis, de la ruso Anton Ĉeĥov aŭ de la usonano Edgar Allan Poe. En Portugalio mem, aliaj rakontistoj pli brilis ol Eça en ĉi tiu ĝenro. Inter aliaj, oni legu la rakontojn de Miguel Torga, tiujn de José Rodrigues Miguéis kaj tiujn de Sophia de Mello Breyner. Efektive, kelkajn rakontojn de Eça de Queirós oni legas kun plezuro, ĉar ja li estis brila romanisto. Tamen, malofte li sukcesis rezisti la impeton priskribi scenojn kun troa detaleco. Tio estas aprezinda eco de realisma romano, sed grandega difekto de rakonto, precipe de tiu nomata kurtrakonto. Lia plej sukcesinta kurt-rakonto estas “A aia”, jam tradukita de Eduardo Novembro kun la nomo “La infanistino” (aperinta en La Karavelo* n-ro 7). Rilate al grandaj rakontoj, kiuj en grando kaj intrigo jam proksimiĝas al novelo, ne eblas legi sen granda plezuro inter aliaj la verkojn “O tesouro” (La trezoro) kaj “O defunto” (La mortinto). Elstara romanisto certe li estis, kaj ankaŭ bona rakontisto, tamen tute ne elstara en ĉi tiu ĝenro.

La intrigoj de la rakontoj



La rakonto En la muelejo alvenigas al la leganto la draman vivon de virino katenita de la devoj flegi enlitan kriplan edzon kaj nesanajn gefilojn. Iam vizitis ilin kuzo, kiu estas verkisto kaj dando. Ĉu la pia kaj bela junsinjorino sukcesis rezisti la ĉarmon de la urbana bokuzo? Kio okazis post lia foriro el la urbeto?
En José Matias, la rakontanto ĉeestas la funebro-marŝon por la enterigo de la amiko José Matias. Dume li sciigas alian amikon de la mortinto pri ĉi ties vivo, precipe koncerne al amrilato, kiu lin pereigis.
Ne tro pri la intrigoj mi rakontas ĉi tie, por ke oni ne perdu la entuziasmon legi la rakontojn, kiuj, kvankam ili suferas de multaj tradukproblemoj, tamen, eĉ tiel, certe ĝuigas la legantojn.
Ĉi tiuj rakontoj eĉ ne estas la plej interesaj el tiuj verkitaj de la brila portugala realisto. Per ili la aŭtoro batalas kontraŭ romantikismo, tamen laŭ naiva kaj fia maniero, samtempe, mem uzante romantikismajn rakont-procezojn. Ja kelkfoje la roluloj estas karakterizitaj de adjektivoj, laŭ romantikisma kutimo. Oni esperus, ke la rakontaj roluloj videbliĝu el siaj agoj, kiel majstre faras Eça de Queirós en la romanoj. Pri la malĝusteco de troa emo detali ĉe la ĝenro rakonto mi jam skribis supre. La aŭtoro atribuas al la romantikismaj verkoj la povon devojigi la legantojn de iliaj devoj ĝis la ruinigo, kio okazas en En la muelejo. Ankaŭ en José Matias la ĉefa rolulo, kiu donas sian nomon al la titolo, trovis rapidan dekadencon en sia vivo, ĝis la morto, pro platona amo. Do, en ĉi tiuj rakontoj Eça atribuas la moralfalon kaj la dekadencon de ambaŭ ĉefaj roluloj al ilia romantikisma konduto. Kiel estas kutime ĉe Eça de Queirós, liaj preferataj viktimoj de la troanalizema morala skurĝilo estas la virinoj.


La portugallingva parto

Dulingvaj eldonoj interesas la amantojn de tradukoj kaj la studemulojn, jen komencantajn jen tiujn kiuj jam plene posedas la koncernajn lingvojn. Ili donas la eblon kompari la originalon kun la traduko, de la unua ĝis la lasta paĝo. Tiaj eldonoj servas samtempe la legantojn de ambaŭ lingvoj kaj do tiaj libroj povas aperi en ambaŭ merkatoj. Dulingvaj eldonoj eĉ povas iĝi taŭgaj propagandiloj por Esperanto.
Tamen, oni atentu pri la elekto de la originala teksto. Oni ne eku el la principo, ke la legantoj estas tiom distriĝemaj, ke ili ne komprenas, kiam oni misinformas ilin. En la kolofono de ambaŭ libretoj oni sciigas, ke la referenca eldono estas tiu de www.gutenberg.net, kies originalo estis eldonita de la portugala eldonejo Lello & Irmão, en Porto, 1913. Sed facile la leganto komprenas, ke la portugallingva teksto, prezentita sur la paraj paĝoj, devenis el brazila teksto. Tiel la prezentita portugallingva teksto estas versio adaptita al la brazila ortografio. Tamen, Eça de Queirós estis portugala verkisto kaj ne verkis en la brazil-portugala.
Antaŭ la komenco de ambaŭ rakontoj, en la portugallingva titolpaĝo, oni skribas la titolon en la originala lingvo, kaj sube legiĝas “versio en la portugala”. Nu... kiam oni eraras dufoje, kelkfoje oni maleraras. Bedaŭrinde la portugallingvaj tekstoj de ĉi tiuj libroj ne estas originaloj, sed ja versioj. Ĉu la aŭtoro tradukis el ĉi tiu brazila versio, ĉu el la portugala originalo, nur li povas informi. Ja la portugallingva teksto ne estas la originala kaj tio certe estas malagrabla al serioza leganto. Tamen, per si mem ĝi ne damaĝis la Esperantan tradukon. Tiu estis damaĝita alimaniere, kiel oni tuj komprenos.

La esperantlingva parto

Neniam troas emfazi, ke nur literaturisto povas kompetente traduki literaturan verkon. Ne sufiĉas, ke oni regu la Internacian Lingvon kaj la portugalan por fari bonan tradukon. Tradukisto nepre devas klare scii kaj konscii, kiuj estas la verkelementoj tradukendaj, kaj kiujn oni devas ne tuŝi. Ĉe la esperantlingva legado de ĉi tiuj rakontoj, la neportugallingva leganto komprenos la tekston kaj do li ĝuos la rakontojn, tamen ĉiam sentante ke la frazoj estas tro grandaj kaj pezaj. Tio okazas, ĉar oni ne donis al la leganto la vervon de Eça de Queirós, sed portugaleskan paŭsitan tekston.
Oni devas agnoski la lertecon en la gramatika traduko de ĉi tiuj verketoj kaj en la regado de la vortprovizo en ambaŭ lingvoj, sed kun misoj kaj eraroj semitaj tra la paĝoj. Tamen ne en tiuj eraroj estas la plej grandaj pekoj de ĉi tiuj eldonoj.
Ĉi tiuj libroj restigas la grandon kaj la komplikon de la portugalaj frazoj, oftege paŭsante la portugallingvan sintakson de la deknaŭa jarcento. Eĉ la interpunkcio estis sklave kopiita. Kiam Eça de Queirós anafore ripetas la vorton “kaj” (en la komenco de propozicioj), la Esperanta teksto genuflekse imitas lin, kio ne nur estas gramatike nekorekta, sed ankaŭ stile aĉa. Tiun anaforon oni devus restigi en la Esperanta teksto ne damaĝante la ĝeneralan gramatikon kaj stilon de ĉi tiu lingvo. Kelkfoje ĝi povus esti tradukita per “jen/jen”, alifoje per “ja/ja”, alifoje per alia vorto aŭ vortgrupeto kaj foje eĉ oni povus ĝin ne traduki, se la tropa ideo jam estas en la spirito de la leganto. Tio, kio gravas, estas ke la valoro anafora plu vivu en Esperanto, sed sen tia alkroĉiĝo al la origina lingvo. Bedaŭrinde multegaj tradukistoj tion ne komprenas.
Nu, mi donu pli vivecan ekzemplon de tia tuta preterrigardo al la tropoj. En la verko En la muelejo, oni legas portugallingve: “(...) e aquele pobre marido pregado numa cama, todo dependente dela, tendo-a só a ela, parecia-lhe ter mais direito ao seu fervor que o outro, pregado numa cruz, tendo para amar toda uma humanidade pronta.”
La rakontanto priskribas la psikon de la ĉefa rolulo de la rakonto, kiu estas virino. Li rakontas kvazaŭ li estus ŝi, laŭ tia rakontmaniero meza inter rekta kaj nerekta parolo. Ŝia edzo estas grave malsana kaj kriple vivas enlite. En ĉi tiu elteksto, ŝi montras, ke la servo al la edzo estas pli pia ol la adoro al Jesuo Kristo. Por tion fari, la brila Eça de Queirós kreas imagon (aro da metaforoj), en kiu ŝia edzo estas najlita sur la lito, simile al Jesuo najlita sur la kruco. Jen mia traduko de tiu elteksto:
“Tiu povra edzo, najlita sur lito, tute dependa de ŝi, sen alia helpo, laŭ ŝi pli rajtis ŝian fervoron ol la alia, najlita sur kruco, amata de ĉiam servema homaro.” Sed en la analizata traduko aperas:
“(...) kaj tiu povra edzo sternita en la lito, plene dependa de ŝi, havante nur ŝin, ŝajnis al ŝi havi pli da rajto je ŝia fervoro ol tiu alia, alnajlita al kruco, kun la tuta homaro preta animi lin.”
Ne tradukinte la tropojn, kaj sklave imitante la portugalan sintakson, la tradukisto baris al la Esperanta leganto la eblon ĝui la artan valoron de la rakontoj. Kio restis do? Teksto gramatike peza, stile plumba, kiu montras interesan rakonton... sen arto rakonti.

* * *
* https://eo.wikipedia.org/wiki/La_Karavelo

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2016. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.