Hungareske pri otomanoj

Nikola Rašić
Sur la foto Géza Gárdonyi (1863–1922)
Steloj de Eger. Géza Gárdonyi. El la hungara trad. Jozefo Horváth. Budapeŝto: Hungaria Esperanto- Asocio, 2012. 480p. 21cm. ISBN 9789635714766. Prezo: € 10,50

En la katalogo de UEA

Jen kultata libro hungara, kun kiu kreskis preskaŭ ĉiu infano ĉie, kie la hungara parolatas. Verdire ĝi pli intimas al la generacioj pli aĝaj, la gejunuloj nunaj eble pli interesiĝas pri Usono nun ol pri bataloj kontraŭ turkoj antaŭ kvincent jaroj. Tamen, ĝi restas fundamenta por kompreni la historion kaj la nunon ne nur de la hungaroj sed ankaŭ de aliaj popoloj de la mezorienta Eŭropo.Ĝi fidinde transdonas al ni la ideon pri tiuj tempoj foraj kaj ankaŭ pri tio, kiel oni konceptis la ideon de nacio en Centra Eŭropo eĉ kvarcent jarojn poste, kiam oni verkis la romanon. Ĝis nun ĝi konatis en Esperanto nur per bildstrio el 1979, sed ekde 2012, danke al la kompleta kaj kompetenta traduko de Jozefo Horváth, ni povas ĝui ĝin en ĝia tuteco.
Pri kio temas fakte? Ĝis la 14-a jarcento la otomanaj turkoj jam konkeris praktike la tutan Anatolion kaj grandajn partojn de la meza Azio kaj mezorientaj landoj. Per granda movo kaj orienteska pacienco ili ĉirkaŭiris Konstantinoplon lasante ĝin vegeti sieĝata dum l a venonta jarcento (ĝis ĝia falo en 1453). Oni transiris en Eŭropon, okupis Trakion kaj ekiris al Bulgario, Grekio, Makedonio, Serbio. Post tio faladis aliaj eŭropaj landoj, unue la iam forta Bosnio, protektata kaj helpata de hungaraj reĝoj, ĉefe la fama Matiaso Korvino. Post lia morto la hungaroj preferis konflikti inter si ol unuece kontraŭstari la turkojn.
Aliflanke ili estis premataj de la germanoj. La turkoj tiutempe ja estis nevenkeblaj. Ili facile enmarŝis Kroation kaj sudan Hungarion, disbatante la hungaran armeon ĉe Mohács en 1526, kio rezultigis la dispecigon de hungaraj landoj en tri partojn. La mezo estis okupita de turkoj kune kun la ĉefurbo Buda, la oriento restis iel memstara, poste kiel Transilvania Duklando, tamen dependa de Turkio, la nordo kaj okcidento kune kun okcidenta Kroatio iĝis la Hungara Reĝlando kun aŭstra reĝo.
Ĉe la limo de la tiama norda kaj meza Hungario okazos la decida batalo por la fortikaĵo de Eger. La hungaroj devis do batali inter si, kelkaj aliance kun la turkoj, kaj samtempe timtremis ke eventuala germana venko super la turkoj subigus la hungarojn al la germanoj, kiuj restis iom singardemaj kaj preferis ne rekte alfronti la malamikon. La aŭtoro tre bone priskribas la politikan situacion kaj la rilatojn inter la diversaj partoj kaj orientiĝoj de la hungaroj. La libro estas tiusence tre bona lernilo de historio. Krome ĝi estas ankaŭ streĉa aventurromano, ĉefe por (ge)knaboj, mi supozas, se mi ĝuis ĝin ankaŭ en miaj kvindekaj jaroj. La roluloj estas historiaj figuroj kiel István Dobó, István Mekcsey, Bálint Enyingi Török kaj la ĉefheroo Gergely Bornemissza, kies vivon oni sekvas de frua knabaĝo ĝis lia rolo en la defendo de Eger, kie li elstariĝis per inteligento kaj persisto. Aliaj roluloj estas la turka sultano Solimano kaj Frato Georgo (alinome kardinalo George Martinuzzi aŭ Juraj Utišinović, la regento de la infana reĝo Johano Sigismundo). Krom tiu kroato, menciatas ankaŭ la nomoj de Rustem-paŝao (bofilo de Solimano, naskiĝis en Skradin, Kroatio, konata laŭ la bela moskeo en Istanbulo kaj kiel la plej korupta turka potenculo) kaj de la serb-devena Mehmedpaŝao Sokoloviĉ, la granda veziro, kiu povis rigarde trapenetri murojn de fortikaĵoj.
Tio nur donas ideon kiel kompleksa la mondo estis jam tiutempe, multkultureco ne estas io moderna, kiel iuj kredas.
Pluraj el niaj herooj ankaŭ flue parolas la turkan. La aŭtoro priskribas la politikajn manovraĉojn per kiuj oni ludis per vivoj de homoj, ĉar la historia vero estas ke Eger poste tamen falis en la manojn de la turkoj en 1596 kaj dum neplena jarcento restis en turkaj manoj. Tamen la nekredebla rezisto kaj venko de 2000 defendantoj kontraŭ ĉ. 150 000 turkaj sieĝantoj, restas legenda. Eger estas kaj restas la hungara Masada.
La priskribo de la batalo estas preskaŭ fizike palpebla, la leganto pasigas multajn horojn inter la sieĝantoj tremante, timante kaj kunbatalante. Tamen la malamiko ne estas priskribita simplece, oni povas bone imagi ankaŭ ĝiajn motivojn kaj vidi homojn kun iliaj propraj valoroj kaj cirkonstancoj. Tamen la aŭtoro, kiom ajn larĝaspirita, restas filo de sia epoko, sklavanta al la tiutempaj stereotipoj pri turkoj kiel malbonuloj kaj kristanoj kiel bonuloj per si mem. La valoro de tiu ĉi libro estas ke ĝi almenaŭ grave nuancas la bildon. La eŭropa kulturo ankoraŭ estas tro malproksime de la celo objektive kaj plurfacete prezenti la turkan “okupacion” de kristanaj landoj, kiu en certaj periodoj estis multe pli liberala kaj respekta por la loĝantaro ol la rego de kristanaj moŝtuloj. Sed tio estas jam tute alia temo, por kiu la libro de Gárdonyi malfermis la enirpordon – kion multaj ne rimarkis.
La lingvaĵo de la traduko estas simpla kaj glata, flua kaj kapta, plejparte en bona kaj ĝusta Esperanto. Ĝi ne celas altan artan stilon sed ĝuste senperan komprenon. Tamen kelkaj frazoj, dissemitaj tra la libro, restas por mi nekompreneblaj; verŝajne temas pri rektaj transdonoj de iuj hungaraj parolturnoj aŭ esprimoj. Sed ili ne estas multaj kaj ne aparte ĝenas la legadon. Por la dua eldono eble oni donu la tekston por provlego al iu kun bona rego de internacie neŭtrala Esperanto-stilo. Tio igus ĝin praktike perfekta sen iel ajn ombri la meritojn de la tradukinto de ĉi dikega libro, preskaŭ kvincentpaĝa. Aparte helpaj estas la pluraj notoj, klariga antaŭparolo kaj utilegaj postnotoj pri la gravaj roluloj kaj la historia fono. Tiuj notoj povus esti eĉ pli bonaj, sed mallonga serĉado tra Vikipedio povas ripari tiun mankon.
Ĉiukaze, tiu ĉi libro estas kolektista nepraĵo por ĉiu kiu interesiĝas pri historio, ŝatas bonan aventuron kaj ĝuas bonan Esperanton. La hungareco de la libro estas nur supraĵa obstaklo kompreni ĝin – ĝiaj mesaĝoj estas multe pli vastaj.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la oktobra numero 2016. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.