Post sukcesa SES venas SEP – Somera Esperanto-Programado

Petro (Peter Baláž)
Ĉu vi programas, grafikumas aŭ kodumas? Ĉu vi volas sperti mojosan Esperanto-semajnon kun aliaj spertuloj? Ĉu vi pretas krei, plibonigi aŭ realigi programon, retejon aŭ ludon kiu samtempe utilus aŭ rilatus al Esperantujo? Ne hezitu kaj aliĝu al SEP!
La unuan fojon en la historio de Esperantujo ni invitas vin al SEP, la unua Esperanta kodumatono (angle „hackathon”)!

Kio estas “kodumatono” (angle hackathon)?

“Hackathon”, kiun oni ankaŭ foje nomas kodumtago, kodumfesto aŭ kodfesto, estas fasona sprintec-evento, dum kiu programistoj kaj aliaj fakuloj de program-kreado, inkluzive de grafikistoj, interfacfasonistoj, projektmanaĝeroj kaj aliaj, intense kunlaboras pri komputilaj projektoj.
La celo de “kodumatono” estas krei funkciantan programaron aŭ aparataron fine de la evento. Kodumatonoj kutimas havi specifan temon, kiu povas esti programlingvo, aplikaĵo, API. Foje limigoj entute ne estas. Fine de la evento oni prezentas sian pretan projekton. Ĉar programistoj ne mankas en Esperantujo, ŝajnis strange al ni, ke ĝis nun ankoraŭ nenio okazis, kaj pro tio ni decidis organizi SEP-on. Dum 7 tagoj ni programos, grafikumos kaj fasonos ĉiumatene.
E@I teamo do venas ĉi-jare kun nova projekto-evento: SEP (Somera Esperanto-Programado).
Post la sukcesa okazigado de la jam famiĝinta kaj ĉiujara aranĝo SES (Somera Esperanto-Studado), kiu okazas regule ekde 2007, venis tempo por unu plia cifero kaj nova evento. Aranĝon SEP efektive proponis germana esperantisto kaj poligloto Georg Jähnig, mem programisto. Ne daŭris longe, kaj la ideo ekhavis sian pli konkretan aspekton, kaj nun atendas sian realigon.
La aranĝo okazos dum la sama tempo kaj en la sama loko kun la aranĝo SES - ĉi-jare de la 12-a ĝis 20-a de julio 2019 en Nitra (Slovakio). La ĉefa diferenco inter SES kaj SEP estos ties antaŭtagmeza programo: dum SES oni lernos/praktikos Esperanton kaj dum SEP oni en la sama tempo (9:00-13:00) programos. Posttagmeza kaj vespera/nokta programo estos komuna por ambaŭ eventoj – tiel ĉi ja ankaŭ SEP-partoprenantoj povas ĝui la riĉan programon de SES.
Oni povas veni kaj krei propran projekton, teamiĝi kaj eĉ estos projektoj proponitaj de ni, kiuj estas elpensitaj tiel, ke ili helpu Esperantujon.
• 7 tagoj
• Unu temo
• Programistoj, grafikistoj kaj profesiuloj de la tuta mondo
• Matena programado
• Venu kun propra projekto aŭ laboru pri iu proponita

Eblo subteni vian partoprenon (danke al UEA)

Ĉu vi ŝatus veni, sed via financa stato ne estas momente tre pozitiva? Ĉu vi povus pli facile partopreni la eventon, se vi ricevus rabaton por la evento? Tiukaze ni havas bonan novaĵon por vi: UEA subvencias la aranĝon per 500 €! Tiun sumon ni planas dividi inter malpli pagipovaj partoprenantoj. Ni pretas kunfinanci pere de ĝi partoprenon de 5 el vi, po 100 € por ĉiu.

Se vi mem bezonas la subtenon, bv. kontakti nin ĉe sep@ikso.net laŭ la subaj kriterioj:
1. La kandidato sendu koncizan motivleteron ĝis la 30-a de aprilo 2019 je 12:00 (laŭ mezeŭropa hozono) al sep@ikso.net kun la titolo “Subvencipeto por SEP 2019”.
2. La kandidato partoprenu plentempe la aranĝon kaj minimume 85% de la SEP-programo.
3. Prioritaton havas nepagipovaj partoprenantoj.
Rim.: Eble ankaŭ aliaj organizoj/unuopuloj emos subteni la aranĝon (kaj iĝi partneroj/sponsoroj – tiukaze ni povos proponi eĉ pli da rabatoj por la kodemuloj! (Se eble eĉ iu el vi emas subteni la eventon, bv. skribi al ni ĉe sep@ikso.net por priparoli la detalojn.) Novaj utilaj retaj projektoj povas naskiĝi ankaŭ danke al via helpo! Anticipan dankon!

Projektoj farotaj dum SEP:

Laŭ la kutimo de hackathon (kodumatono), unue oni elpensas projekton, kiu kongruas kun la temo de la aranĝo kaj pasigas reston de la tempo prilaborante ĝin. Fine de la evento oni havas funkciantan aŭ eĉ finan version kaj prezentas ĝin al aliaj. Konsiderante, ke tio estas la unua kodumatono okazanta ene de Esperantujo, la temo estos ĝuste „Esperantujo“.
Ne estos limigo pri programoj, teĥnikoj aŭ manieroj por atingi la rezulton. Jes, vi legis ĝuste, vi povos uzi C++, HTML5, Ruby (por la mojosuloj), Python, vektoran grafikon, kaj se vi kuraĝas eĉ Microsoft Paint. Senlime lasu vian kreemon flugi en ĉiujn direktojn kaj elpensi ion, kio florigos nian mondon, ĉu via projekto estos utila retpaĝo por serĉi Esperantajn flagojn ĉe forumoj, grafikaĵoj uzeblaj por reklami kursojn kaj presi sur T-ĉemizojn aŭ programo, kiu generas hazaradajn Esperantajn konversaciojn.
E@I esperas okazigi SEP kiel ĉiu-jara evento, kiu ebligus al diversaj komputil-specialistoj renkontiĝi kaj kunlabori, kaj samtempe ebligus kreskon de novaj kaj utilaj projektoj por Esperanto-komunumo. Se do vi konas iun, kiu taŭgus por partopreni SEP, nepre sciigu lin/ŝin – Esperantujo povas bonfarti, nur se ni mem helpos ĝin evoluigi!
Pli da detaloj: http://sep.ikso.net