Romantikaj rabistoj

Sten Johansson
Princo Serebrjanij
Aleksej Tolstoj. Tradukis M.
Ŝidlovskaja. Mondial. Novjorko.
2008 (3-a eld). 282 paĝoj.
Prezo: 20,10 €

Mendi en la katalogo de UEA

Meze de la deksesa jarcento la grandprinco Ivano la Kvara de Moskvo alprenis la titolon tutrusia caro. Hodiaŭ li konatas kiel Ivano la Terura aŭ Timinda. Li regis dum duona jarcento, plivastigis la Rusian teritorion per militoj kontraŭ tataraj ĥanoj, enkondukis novaĵojn kiel libropresado kaj nova leĝaro, iniciatis konstrulaborojn kiel la katedralo de Sankta Bazilo en Moskvo.
Eĉ pli grave, li fortigis la ŝtatan povon super la ortodoksa eklezio, detruis la konkurencan urbon Novgorodo kaj diversmaniere agis kontraŭ la potenca nobelaro. Tiu lasta punkto kredeble donis al li la ekstreme malbonan reputacion kaj nomon, ĉar en postaj epokoj la nobelaro refortiĝis. Oni asertas, ke li freneziĝis, murdis propran filon, venenis kaj buĉis bonulojn, alivorte agis kiel kutima reĝo de sia epoko.
La romano Princo Serebrjanij aperis en 1862. Ĝi estas romantika historia aventuro iom simila al la rakontoj pri Robin Hood. Temas pri kruela, hipokrita kaj kaprica tirano, senskrupulaj torturistoj, banditaj soldatoj, noblaj nobeloj, bonkoraj sed iom krudaj rabistoj, bela kaj virta virino kaj sorĉopova muelisto. La protagonisto Serebrjanij estas fikcia, sed aperas multaj veraj personoj, kiel la cara konsilanto Boris Godunov kaj la ĉefekzekutisto Maljuta Skuratov. Bedaŭrinde la plej multaj personoj estas blank-nigre priskribataj – aŭ plene noblaj, aŭ plene fiaj – kaj la leganto tuj vidas, kiu estas kia. Esceptoj estas ĉefe la rabistoj, kiuj estas pli plurdimensiaj, kaj la scenoj inter ili apartenas al la plej distraj partoj de la rakonto. La princo Serebrjanij mem estas neelteneble bona, sincera, honesta kaj naiva.
La aŭtoro evidente simpatias kun la nobelaro en ilia konflikto kontraŭ la caro. Malgraŭ tio, li konsideras necese, ke oni obeu kaj eĉ amu la caron. Ivano, kiel vere sukcesa fiulo, montras jen kaj jen ankaŭ iun bonan flankon, tamen nedaŭran. Li pendolas inter kruelo kaj pieco, eble hipokrita. Kun forta naŭziĝo la aŭtoro eĉ aludas rilaton de la caro al njo-knabo.
La baza temo en la romano estas, ke la caro eble esence estas bona, sed koruptas lin liaj fiaj subuloj. Oni facile komprenas, ke tia legado povis esti ŝatata, ne nur dum la carismo, sed ankaŭ dum la stalinismo, kaj eble eĉ hodiaŭ. Alia interesa temo estas, ke ekstera malamiko forgesigas la internan konflikton. Serebrjanij kaj la rabistoj, anstataŭ ribeli kontraŭ la caro, iras batali kontraŭ tataroj. “Bone estus se ni ne atendus kiam ili venos Ruslandon, sed se ni kun ĉiuj niaj regimentoj atakus ilin en Krimeo, eble ni eĉ povus almiliti [=konkeri] Krimeon!” (p. 201). Fakte, dum momento Serebrjanij ja hezitas pri tio: “Ne tataroj, sed nia caro pereigas Ruslandon!” (p. 217), tamen li finfine iras militi “kontraŭ la malamikoj de Ruslando” (p. 218).
La romano enhavas ankaŭ senesperan amhistorion, kiu ja iom gravas por la intrigo, sed ne okupas ampleksan parton de la rakonto.
Kvankam iuj partoj estas tro edife tedaj, la plejparto tamen legiĝas flue kaj plezure. Oni trovas sukajn popolajn diraĵojn, precipe inter la rabistoj: “Kiu sin jungis, tiu sin dungis. Kiu reiros, tiu estos nomata kankro!” (p. 112) kaj “estas jam tempo iri dormi. Kiu povas, preĝu Dion, kiu ne povas, kuŝiĝu!” (p. 112).
La verkon esperantigis en 1912 Maria Ŝidlovskaja, kaj en la eldono de 2004 Ulrich Becker iom reviziis la lingvaĵon. La traduka lingvaĵo efektive estas tute bona. Oni
rimarkas iuloke arkaikajn esprimojn, kiuj tute konvenas en historia rakonto. Aperas sufiĉe multe da specialaj vortoj duone asimilitaj el la rusa lingvo, klarigataj en ampleksa glosaro. Plej ofte tio alportas plaĉan koloron, sed iufoje tiuj vortoj staras tro dense: “Baldaŭ stolnikoj popare eniris kaj stariĝis apud la cara apogseĝo, ilin sekvis dvoreckijoj kaj kravĉijoj” (p. 49). Aliaj rusismoj ne tro ĝenas.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2016. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.