UEA
|
Ĵaŭdo, Februaro 27, 2020 - 18:45
|
|
Sabato, Februaro 22, 2020 - 18:40
Rimedoj pro donacoj en 2019 entute atingis la sumon de 14 855 EUR. Kvankam la sumo por 2018 estis de la historia vidpunkto elstara, la nova sumo por 2019 reprezentas alian rimarkindan kreskon: ĝi superis tiun de 2018 je 2320 EUR. La diferenco egalas al la averaĝo de la tutaj jaroj inter periodo de 18 jaroj: 2000-2017. Tio signifas, ke la Asocio sukcesis ne nur teni sian historian donacallogon de 2018, sed ankaŭ kreski je vere signifa ŝtupo en 2019, kio estas sendube kialo de granda ĝojo por nia tuta komunumo. Parto el tiu atingo venas el iniciatoj kiel Societo Zamenhof kaj Alianco 365, inaŭgurita pasintjare en testa fazo. La jaro 2019 estis la dua de Martin Schäffer kiel Ĝenerala Direktoro de UEA, kaj speciale helpis al tiu rezulto lia konstanta laboro tiukampe, nome persone alparoli donacantojn kaj skribe kontakti niajn diversajn membrojn. Finfine tiun sukceson UEA ŝuldas al siaj multaj membroj, kiuj malavare donacas al la Asocio, inter ili membroj de la Komitato kaj Estraro de UEA. |
|
Merkredo, Februaro 19, 2020 - 18:18
La celo de la “alianco” estas garantii al nia Asocio financan ekvilibron, kontribuante por pozitiva jara rezulto, kio signifas daŭripove ebligi al UEA plenumi sian mision. La destino de la donacoj estas ekskluzive la Ĝenerala Kaso de UEA, kiu nutras la rutinan laboradon de la Asocio. Donacantoj, kiuj malavare aliĝas al la plano, estas nomataj aliancanoj. Intenco por ĝi estas teni rondon de almenaŭ 365 aliancanoj jare. UEA plene konscias, ke tio ne estas facile atingebla nombro. Sed kompare al la ĉiujaraj kutimaj nombroj da UEA-membroj tiu celo reprezentas malpli ol 10% el nia aktuala membraro - kaj certe estas provinda afero. Se sukcese, per la potenco de kolektiva bonvolemo tio povos rezulti el pli ol 130 mil eŭroj jare al UEA, kio helpos nemezureble al nia Asocio plu labori por Esperanto en sekura financa situacio. |
|
Mardo, Februaro 11, 2020 - 18:20
La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj por vidhandikapitoj kaj eventuale estas uzindaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto. Ĝuu! |
|
Lundo, Februaro 10, 2020 - 20:25
Kondiĉoj: 1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2020; 2) Vi pretas ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK; 3) Vi plenigas la jenan formularon ĝis la 28-a de februaro 2020: Formularo |
|
Merkredo, Januaro 22, 2020 - 16:09
Universala Esperanto-Asocio (UEA), kune kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), gratulas Unuiĝintajn Naciojn kaj Unesko-n pri ties progreso, kunlabore kun ties Membro Ŝtatoj kaj kun neregistaraj organizoj kaj la civila socio, en plivastigo kaj en altigo de la kvalito de edukado tutmonde. La kvara Celo por Daŭripova Evoluigo alvokas al altkvalita edukado por ĉiuj personoj, surbaze de universala infana, elementa kaj meza edukado, kaj egaleca aliro al supera edukado. Ĝi alvokas al plibonigo de laborkapablo, seksa egaleco, universala leg- kaj skrib-kapablo (ankaŭ inter plenaĝuloj) kaj edukado por daŭripova evoluigo kaj tutmonda civitaneco. Statistikaj donitaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko montras altiĝantajn nivelojn de leg- kaj skribkapablo tutmonde, pli multnombran frekventadon de lernejoj kaj progreson en virina edukado. Sed multaj infanoj kaj junaj plenaĝuloj tamen postrestas kaj sekve estas malhelpataj ricevi la kapablon vivteni sin kaj plene partopreni en demokratiaj procedoj. Kaj multe tro multaj infanoj malhavas la okazon evoluigi la valorojn de toleremo, komprenemo kaj malfermiteco – kio certigus pacon kaj kunlaboron en la estontaj jaroj. |
|
Dimanĉo, Januaro 19, 2020 - 13:21
|
|
Merkredo, Januaro 1, 2020 - 12:36
Duncan Charters estas Prezidanto de UEA kaj katedra profesoro pri lingvoj, La arto labori kune• Duncan Charters |
|
Vendredo, Decembro 13, 2019 - 18:24
La 10-an de septembro UEA kunlabore kun Ĉina Radio Internacia unuafoje lanĉis Filman Konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”. Danke al via subteno ni sukcesis kolektipli ol 20 filmojn el kvin kontinentoj. La filmoj estas spekteblaj ĉe: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1dMpU0qFPUQouPm2Gc_o7IGh7RqKaZpM8... |
|
Merkredo, Decembro 11, 2019 - 11:36
|









