Alianco 365: internacia alianco por UEA


Alianco 365 estas plano por monata konstanta donacado al UEA. Laŭ tiu plano donacantoj pretas donaci po 31 EUR monate al la Asocio, kio egalas donaci po nur 1 EUR tage. Alternative donacantoj povas fari unufojan donacon de 365 EUR por la kuranta jaro.

La celo de la “alianco” estas garantii al nia Asocio financan ekvilibron, kontribuante por pozitiva jara rezulto, kio signifas daŭripove ebligi al UEA plenumi sian mision. La destino de la donacoj estas ekskluzive la Ĝenerala Kaso de UEA, kiu nutras la rutinan laboradon de la Asocio.

Donacantoj, kiuj malavare aliĝas al la plano, estas nomataj aliancanoj. Intenco por ĝi estas teni rondon de almenaŭ 365 aliancanoj jare. UEA plene konscias, ke tio ne estas facile atingebla nombro. Sed kompare al la ĉiujaraj kutimaj nombroj da UEA-membroj tiu celo reprezentas malpli ol 10% el nia aktuala membraro - kaj certe estas provinda afero. Se sukcese, per la potenco de kolektiva bonvolemo tio povos rezulti el pli ol 130 mil eŭroj jare al UEA, kio helpos nemezureble al nia Asocio plu labori por Esperanto en sekura financa situacio.

Fariĝu aliancano

La Vicprezidanto de UEA Fernando Maia teste inaŭguris la planon kaj ankaŭ aliaj estraranoj (inter ili la Ĝenerala Sekretario Aleks Kadar, la Prezidanto Duncan Charters kaj la dua Vicprezidanto Trezoro) kaj same la Ĝenerala Direktoro Martin Schaeffer jam aliĝas kiel aliancanoj (kiel oni povas rimarki de la antaŭaj Oficialaj informiloj en revuo Esperanto sub Ĝenerala Kaso). Ankaŭ en la Komitato estas homoj, kiuj zorgas pri nia financa situacio, kaj almenau du el ili jam fariĝis aliancanoj. La minimuma baza celo por 2020 estas havi 35 aliancanojn, tiel ke almenaŭ la pozitiva marko de 12 500 EUR donacita al la Ĝenerala Kaso en 2018 estu reatingita kaj superita en 2020 (kiel jam okazis por 2019).

La nomoj de aliancanoj aperas sub la rubriko Oficiala informilo de revuo Esperanto, kaj la modelo de Alianco 365 sekvas donaceblojn uzatajn de grandaj neprofitocelaj organizoj, kiel Kuracistoj sen Landimoj, Greenpeace kaj Unicef. La ideo malantaŭ tiu modelo baziĝas sur la fakto, ke per malgranda kontribuo (simbole po 1 EUR tage), sed per granda kolektivo, ni atingas multon. Kaj certe ni povos esperi de mondskala, internacia kolektivo kiel tiu de Esperantujo.

Kiel donaci?

La varblaboroj planitaj por tiu agado okazas laŭ 4 ondoj:
1. kontakto kun konataj rondoj de donacantoj, kiuj jam malavare donacas al UEA per la konataj pagmanieroj (farita);
2. pli vasta kontakto kun donacontoj, paralele al laboroj por konsciigo pri la graveco de UEA (farata); 
3. rekontakto kun donacontoj, prezentante aliajn manierojn por pagi al UEA, krom la jam konataj (farota); 
4. kaj kontakto kun donacontoj el landoj, kie donacoj al UEA povas esti impostreduktaj (farota).

Ni esperas, ke tiu plano vekas pozitivan senton ĉe ĉiuj. Kvankam foje oni legas, ke nenio estas farata por ekz-e varbi donacojn al UEA, envere la laboroj por varbi membrojn, donacojn kaj aliajn rimedojn por nia Asocio okazas senĉese, ĉiutage, deflanke de la Estraro, de la Ĝenerala Direktoro kaj de aliaj kunlaborantoj. Kaj esperinde siagrade la rezultoj venados pli kaj pli pozitive, kiel ni jam povas konstati.

Kiel donaci?

Per regula donacado

Aliru https://uea.org kaj klaku sur “Subtenu UEA!” ĉe la supra dekstra angulo de la paĝo:

Aŭ iru rekte al https://uea.org/alighoj/donacoj. Klaku sur la logotipon de PayPal, kiu aperas en la unua parto de la donacpaĝo:

Tio malfermos al vi paĝon de PayPal, per kiu vi povos informi, kiom vi volas donaci al UEA, kaj samtempe elekti monatan donacadon.

Tajpu “31.00” ĉe la valora kampo kaj marku la kampon por konfirmi, ke vi celas monatan donacadon. En la angla legeblas: Make this a monthly donation (“Faru tion monata donacado”). La ekrano devos simili al la bildo, maldekstre

Se PayPal ne aperas en via lingvo, la averto meze de la bildo en la angla signifas: “Vi aŭtorizas PayPal pagi al Universala Esperanto-Asocio en  ĉiu monato; Vi povas ŝanĝi aŭ nuligi iun konstantan donacado, kiam ajn ĉe la agordoj de via PayPal-konto. Ĉu vi ne havas PayPal-konton? Enregistriĝu facile, dum vi provizas vian paginformon”.

Fine klaku sur la bluan butonon Donate (“Donaci”), se vi volas pagi per jam ekzistanta PayPal-konto, aŭ sur Donate with a Card (“Donaci per karto”), se vi eventuale ne havas PayPal-konton kaj volas pagi per kredita aŭ debeta karto (eblas samtempe krei vian konton, se tion vi volas). Sekvu la aperontajn instrukciojn de PayPal.

Bv. atenti: gravas informi en ambaŭ opcioj vian retadreson, por ke UEA povu rekoni vin kiel donacanton.

PayPal estas speciale taŭga por tiuj, kiuj volas uzi kreditkarton por la celo de Alianco 365 kaj ne havas bankkonton en Eŭropo. Sed se vi havas bankkonton en Eŭropo, povos esti facile agendi tra via banko la regulan donacadon, kutime sen operaciaj kostoj, prefere al la bankkonto de UEA en ABN-Amro Bank, Postbus 949, NL-3000 DD Rotterdam
IBAN: NL66 ABNA 0426 0515 99, BIC/SWIFT: ABNANL2A.

Per unufoja donaco

Alternative al la regula monata donacado de po 31 EUR, donacantoj povas unufoje donaci 365 EUR por la kuranta jaro, kio egale simbolas donaci po 1 EUR tage. Tiu unufoja donaco povas okazi per PayPal, per ĝiro al ABN-Amro Bank kiel supre aŭ per la aliaj ordinaraj manieroj monsendi al UEA, inkluzive de kredito en via UEA-konto ( https://uea.org/alighoj/pagmanieroj):

Koran dankon

UEA estas neprofitocela organizo. Tio signifas, ke envere ĝi povas fari nenion sen la plurspecaj subtenoj de esperantistoj tra la mondo. Aliĝi al UEA kiel individua membro, kio eblas pere de nia reta aliĝilo (https://uea.org/alighoj/alighilo), estas esence la plej baza maniero subteni la agadon de la Asocio, sed ofte la sumo veninta el aliĝkotizoj ne plenumas la bezonojn de la Asocio kaj eĉ ĝiajn dezirojn kaj esperojn kiel monda organizo. Tial UEA povas nur plej sincere kaj kore danki pro via aliĝo al la donacplano Alianco 365! Via donaco kontribuos al la daŭripoveco de nia agado favore al pli justa kaj diverseca socio.