Filma Konkurso “Mia Asocio, Mia Urbo”


Karaj samideanoj!

La 10-an de septembro UEA kunlabore kun Ĉina Radio Internacia unuafoje lanĉis Filman Konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”. Danke al via subteno ni sukcesis kolektipli ol 20 filmojn el kvin kontinentoj. La filmoj estas spekteblaj ĉe: "https://docs.google.com/spreadsheets/d/1dMpU0qFPUQouPm2Gc_o7IGh7RqKaZpM8bbDHpKJS89s/edit?usp=sharing
Ni daŭre alŝutos novajn filmojn ĉi tien.

La filma konkurso finiĝos baldaŭ — la 15-an de decembro, la tagon de la Zamenhof-Festo, 160-jariĝo de lia naskiĝo. Multaj bedaŭras, ke la filma konkurso finiĝos baldaŭ, ĉar la Zamenhof-Festo estos bona ŝanco filmi la asociojn kaj la urbojn.

En la lasta kunsido de la Estraro, preskaŭ ĉiuj estraranoj esprimis intereson lanĉi 2-an filman konkurson en taŭga tempo en 2020. Nun mi kore invitas interesiĝantoj filmi ĉi-jarajn aranĝojn en la Zamenhof-Festo por pretigi novajn filmojn por la konkurso en 2020.