Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA
Duncan Charters estas Prezidanto de UEA kaj katedra profesoro pri lingvoj,
kulturoj kaj humanismaj studoj en la usona universitato Principia College.
La arto labori kune
• Duncan Charters
Nova inventaĵo mia? Mi ne donos kialon protesti! Efektive temas pri la titolo de konata verko, la festlibro de amiko, mentoro kaj prezidinto de UEA, Humphrey Tonkin, kiu ĵus plian jubileon festis, dek jarojn post la apero de tiu volumo. Mi ofte pensas pri ĝia titolo, ĉar tiu ampleksa kompilaĵo ankoraŭ nutras min per siaj riĉaj studoj pri la fenomeno de niaj lingvo kaj movado. La libro memorigas elstaran ekzemplon de unu el miloj da modeloj de plena vivo daŭre dediĉita al efika antaŭenigo de la originala ideo de D-ro Zamenhof, kun la evoluado apogata de la komunumo de uzantoj de nia lingvo. Kaj ja temas pri “nia lingvo”, ĉar ni elektis ĝin kaj ĝin ne posedas alia popolo ol la nia. Mi dediĉis mian tutan profesian vivon al la instruado de la hispanaj lingvo kaj kulturo, kies konturoj entenas brilan kaj riĉan kontribuon al la lingva kaj spirita progreso de la homaro, kaj pro tio dum jardekoj lumigis mian vivsperton kaj tiun de miaj kolegoj kaj studentoj. Tamen vi certe komprenas kial ĝi neniam povos esti “mia” lingvo en la sama senco kiel Esperanto estas mia, kaj nia kara lingvo.
Tio formas parton de la daŭre neatencebla logiko de la kreaĵo de D-ro Zamenhof, kaj la lingva komunumo, kiu devis naskiĝi por fari el junula projekto vivantan komunikilon: lingvon pretan por konformiĝi al ĉiuj nunaj kaj estontaj postuloj por justa kaj egaleca interŝanĝo de informoj, ideoj, emocioj kaj konceptoj. Malgraŭ la evoluo de ĉiam pli potencaj tradukiloj, kaj la premo por lerni kaj uzi naciajn lingvojn, kiuj reprezentas kulturan kaj politikan potencon en la mondo, restas la logiko de persona, nacikulture neŭtrala peranto de profunde homa interkomunikado.
La antaŭnelonga forpaso de “la nepo de la Majstro” kaj la aktiva partopreno de liaj du filinoj en la subteno de nia movado memorigas pri la potenco de logika ideo, kiu transiras de unu generacio al alia. Antaŭ du jaroj la prezidanto Mark Fettes indikis ke nia tasko estas, pere de nia unika komunikilo, semi la saman kuraĝon kaj esperon, kiun montris Zamenhof kaj lia familio. Ili esperis vidi “unu grandan rondon familian” de la tuta homaro. Ĉu ni povus helpi tion atingi, se ni vere kredus kaj laborus por tio, kion nomis Humphrey Tonkin “dinamika kaj aganta tutmonda Esperanta Internacio”, kiam li demandis “Pro kio nia Esperanto”? Ĉu tia koncepto estas necesa, akceptebla por nia membraro, en nia nuna epoko?
Kiam mi estis naŭjara, mi memoras ke nia angla lernejestro informis nin jene en malpli ol duonminuto: “La mondo bezonas internacian lingvon. Tio ekzistas. Ĝia nomo estas Esperanto. Tamen la esperantistoj nenion faras por antaŭenigi ĝin.” Mi retenis neniun alian deklaron de tiu mia lernejestro, sed liaj vortoj gravuriĝis en mia memoro. Interese ke li ne donis la respondecon pri tiu al li evidenta mondprogresigilo al si mem, al ni, al politikistoj, al Unuiĝintaj Nacioj; sed rekte al la esperantistoj. Ĉu ni akceptas la defion ke tiu plibonigo dependas de nia respondeco, nia energio, nia kreemo, nia fido, kaj jes, de nia Asocio, kiu reprezentas antaŭ mondaj organizaĵoj la rezultojn de nia kuna laborado kaj nian deziron kunmarŝi kiam niaj vojoj povas konduki al similaj celoj, aŭ kuraĝe apartiĝi kiam niaj celoj ne koincidas?
Mi memoras interesan okazon kiam antaŭ jaroj mi, sensperta juna akompananto de tre saĝa ĉefdelegito de UEA, Bill Harmon, intervjuiĝis en radiostacio en la usona ĉefurbo kie ni kongresis. Ni atendis dum du intervjuoj kun reprezentantoj de aliaj movadoj evidente marĝenaj al la tiutempa usona socio. La intervjuanto pikadis, primokis, psike draŝis ilin konstante, provante konfuzi kaj ridindigi la intervjuatojn antaŭ la publiko. Bill kaj mi interŝanĝis mienojn, imagante tion, kio atendas nin. Ni tamen restis trankvilaj, kaj Bill normale amikiĝis kun la intervjuisto dum paŭzo, kaj pozitive prikomentis lian programon. Ni pretiĝis por la intervjuo. Tiumomente mi memoris deklaron eldiritan antaŭ jaroj de alia prezidanto de UEA, Prof. D-ro Ivo Lapenna, en seminario por junaj universitatanoj esperantistaj. Laŭ Lapenna, ne ekzistas argumento nerefutebla kontraŭ Esperanto, kondiĉe ke ni konscience prenu la tempon por edukiĝi pri la faktoj. Por li, tio estis respondeco de universitatanoj okupiĝantaj pri la internacia lingvo. La intervjuo komenciĝis. Post unu-du malicetaj enkondukaj komentoj pri la ŝajna stulteco de la ideo ke oni povas krei artefaritan lingvon, kiu tute ŝanĝos la komunikajn kutimojn de la mondo, li subite haltigis sin mem antaŭ ol ni povis respondi. Post mallonga paŭzo, li deklaris: “Tamen, se antaŭ jardekoj
sidus antaŭ mi la fratoj Wright, kun mia sinteno mi estus kritikinta la absurdan ideon ke homoj povas flugi tra la aero en maŝinoj, kaj vidu kiel stulta mi aspektus poste!” Sekve de tiu deklaro, ĉio ŝanĝiĝis, li fariĝis tre amikema, faris inteligentajn demandojn, kaj ne interrompis niajn (espereble) inteligentajn respondojn.
Kio okazis? Mi povas nur hipotezi ke influis la fakto ke ni kondutis respekteme kaj normale, kompatis la kondiĉojn de lia intervjuloko, ne kredis lin nia malamiko sed profesiulo, kiun ni devas helpi por ke li faru bone sian taskon por la publiko: kaj krome, ke inteligenta persono povas kompreni la logikon de Esperanto. Mi trovis tian pozitivan sintenon ĉiam pli inter profesiaj kolegoj, kiuj komprenas kial nia lingvo povas esti utila en la edukado de lernantoj al interkultura kompetento, kiam ili povas egalece lerni komuniki multe pli rapide ankaŭ lingve, kaj ne limiĝas al nur unu lingva kaj kultura teritorio. Tion influis ankaŭ la fakto ke universitataj esploristoj (ĉefe esploristinoj, interese) kuraĝas nun verki pri Esperanto kaj ne sentas sin primokataj de kolegoj. Ankaŭ tio estis unu el la ĉefaj celoj de D-ro Lapenna antaŭ jardekoj, kaj almenaŭ parte plenumiĝis la deziro, kiu por li estis antaŭkondiĉo de sukceso por Esperanto. Aldone al tio, se pli ol du milionoj da lernantoj elektis Esperanton en Duolingo kaj aliaj lingvolernaj retejoj, evidente ne ŝajnas al tiuj tuta stultaĵo dediĉi tempon al ĝia esplorado.
Gravas ke ni klare kaj konsekvence vidu la pli vastan panoramon de tiuj kondiĉoj, kiuj hodiaŭ favoras la pli vastan akcepton kaj uzadon de nia lingvo. Tie ni devas trovi nian inspiron por plua kunlaborado, ĉar ni multflanke progresis de post kiam mi eklernis la lingvon. Kiam ni vidas malaltiĝon de la membronombro de la Asocio kaj la bezonon alĝustiĝi al malfavora financa situacio, evidente necesas plurflanke labori por ekvilibrigi la situacion. En eduka institucio, kiun mi konas, la ĉefa administranto ricevis instrukcion de la direktoroj redukti la elspezojn pro manko de financa ekvilibro. Lia studfako estis komerca administrado, kaj li klarigis al la komunumo ke kiam necesas reduktoj, organizaĵo devas samtempe havi inspiran vizion kaj strategion por servi la klientaron en novaj manieroj, kun novaj programoj kaj serĉado de rimedoj por ilin financi. Baza principo estas ke institucio ne povas postvivi, se ĝi nur reduktas elspezojn kaj sekve servojn. Se ĝi farus tion, ĝi dronus pro interna memkritikado kaj interprograma luktado por konservi la restantajn financajn rimedojn. Ni nun komencas diskuti pri strategia plano, kiu aperos en la Forumo por komentoj de la membroj kaj diskutado antaŭ akcepto dum la UK en Montrealo, Kongreso, kiu parenteze estos ĉi-jare unike alloga.
Kion ni lernu el la konstatoj de tiu universitata administranto? En UEA, necesas ke ni serĉu financajn rimedojn ekster nia kotizpaganta membraro por vivteni la Asocion kaj ĝiajn servojn. Tion la nova estraro jam entreprenis, kaj ne senrezulte. Kio necesas por daŭra sukceso? Nia kapablo montri al eksteraj organizaĵoj ke ni havas la deziron kaj organizajn fortojn por kunlabori kaj helpi ilin atingi la celojn kiujn ili starigis por si mem. Tio klarigas nian reprezentiĝon en la ĵus okazinta kunsido de Unesko en Parizo, kie niaj reprezentantoj povis alparoli la delegitojn de aliaj oficiale agnoskitaj Neregistaraj Organizaĵoj. Ankaŭ nian partoprenon en la Konferenco pri Civila Socio de Unuiĝintaj Nacioj, kie pluraj el ni povis reliefigi la problemojn kaj diskriminacion kiun kaŭzas troa premo por uzi nur grandajn lingvojn, aŭ nur la anglan. En alia konferenco, TEJO povis provizi per rapidservo pri tradukado de dokumentoj pro nia internacia reto de kontaktoj. Ni trovis ke ni povas krei videojn por montri la diversecon de niaj asocioj kaj landoj, ke ni kapablas servi muzikfestivalojn serĉante partoprenantojn pro niaj kontaktoj en multaj landoj. Individue, nia celo estu liveri al novaj interesatoj precize tiujn servojn, kiuj respondas al iliaj jamaj interesoj kaj pasioj, pliriĉigante ilin per niaj publikaĵoj kaj niaj transnaciaj kontaktretoj. La nova retejo de UEA, prilaborata de la grupo AKSO, kiu dokumentas sian progreson, estos plenkapabla kunigi kaj modernigi la servojn de UEA kaj TEJO kaj ilian retan prezentadon post lanĉo atendata antaŭ la jarfino.
Kaj precize tio klarigas nian reliefigon de la Kongresa temo de la venonta UK, la 75-a datreveno de Unuiĝintaj Nacioj, kaj la lanĉon de diskutado en nia nova Forumo kaj aliloke preparanta la vojon al la sesioj en la UK. Tiuj montros al la mondo nian intereson alporti niajn fortojn por kunlabori por reciprokaj celoj, inkluzive pacon kaj konservadon de la planedo. Ne necesas ke ni konsentu aŭ pri la agado aŭ pri la celoj de UN. Ni tamen pensu kune pri tio kiel ni povos pliefikigi la agadon en kampoj, kiuj interesas nin, en kaj ekster la tradiciaj organizaĵoj.
En UEA ni travivis interesan mejloŝtonon en nia pasinta Kongreso en Lahtio. Unuafoje en dudek jaroj la Komitato devis elekti inter kandidatoj por la prezidanta ofico. En antaŭaj jaroj, post esploro ŝajne ĉiam aperis unu taŭga kandidato, kaj lian nomumon konfirmis la Komitato. Ĉi-foje du surprizoj. Kandidatoj estis du. Kion fari? Ĉu unu sin retiru (oni flustris ke tio solvus la dilemon!)? Ne. Do batalema kampanjo kun debatoj, akuzoj, atakoj pro misfarado, promesoj pri drastaj ŝanĝoj kaj plibonigoj? La dua surprizo: ankaŭ ne! La du kandidatoj laboris por reciproke kompreni kion alportus la alia al la tasko, kaj ĉiu akceptis esti vicprezidanto, se la alia elektiĝus prezidanto. Ĉu surpriza rezulto? Ĉu paca kaj komprenema demokratio kun reciproka estimo estas parto de la Esperanta kulturo? Aŭ se ĝi ne estas, ĉu ĝi estu? Kaj dum la venonta jaro, ni frontu la demandon ĉu sufiĉas nur komuna lingvo por efika interkonatiĝo kaj interagado trans la diversaj mondkulturoj, aŭ ĉu ni bezonas trejniĝon pri interkultura komunika kompetento por maksimume profiti nian esperantistecon? Ni havas ion por doni al la mondo en tiu kampo, sed nur se ni investas pri ĝi kaj rezulte povos servi al aliaj organizaĵoj, kiuj bezonas tiun trejnadon, esencan por nia kunvivado sur nia planedo.
En movado kiel la nia, malkonsentoj ofte abundas precize pro tio ke ni investis tempon kaj monon por sukcesigi ĝian agadon, kaj la opinioj kaj konduto de aliaj povas ŝajni subfosi niajn konkludojn pri la plej efika maniero atingi la celon (se ni povas eĉ interkonsenti pri tio). Kion fari do? Antaŭ ĉio, ni respektu la bonan motivadon de ĉiu, kiu kaptis la valoron de nia lingvo por nia hodiaŭa mondo aŭ simple por nia propra pliriĉiĝo. Se konato interesiĝas nur pri la movado mem aŭ pri iu faka aspekto de ĝi, kaj ne pri eksteraj rilatoj, ni ĝoju ke nia amiko trovas ĝuon en tio. Tio plifortigas nin. Se alia volas simple disvastigi Esperanton, ankaŭ tio necesas. Se alia ĉefe interesiĝas proponi servojn al aliaj grupoj pere de Esperanto, ni ankaŭ ĝoju ke tiu agado seriozigos nin en la okuloj de la mondo kaj plene kompensos la fortostreĉon ankaŭ finance. Ni respektu, amu niajn diferencojn, sed por honori D-ron Zamenhof, ni celu montri al la mondo ke ni kapablas solvi konfliktojn inter ni mem kaj inter aliaj, kaj ne aldoni al la suspektoj kaj miskomprenoj en nia mondo.
UEA ja bezonas vian helpon por fokusigi nian agadon plej efike. Multaj jam helpas finance kaj per sindediĉa laboro. Ni vidos grandan progreson, se ĉiu membro celos du taskojn: unue, trovi almenaŭ unu specifan kampon en kiu ŝi aŭ li konstante kontribuos dum la jaro, kaj due, humile ami kaj respekti la kunlaborantojn, ĉar nur tiel nia ŝipo daŭre flosos super la kirliĝantaj ondoj, kaj ni kapablos plene demonstri al nia mondo la idealojn kaj praktikan logikon de nia ideo. Ni atendu ke la jaro 2020 atestos antaŭensalton en nia memfido kaj en la atendataj rezultoj.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.