UEA

Mardo, Aprilo 7, 2020 - 19:34

Publikigita en julia-aŭgusta numero de 2019
Dum du oficperiodoj Mark Fettes estas la Prezidanto de UEA. Dum la 104-a Universala Kongreso en Lahtio la Komitato elektos novan Estraron kaj Prezidanton. La redakcio de la revuo Esperanto faris kel­kajn demandojn al Mark.

Revuo Esperanto: Kion vi lernis dank’ al tiuj du oficperiodoj kiel la Prezidanto de UEA?

M.F.: Mi lernis aprezi la fidelecon de nia membraro. Pagi sian kotizon jaron post jaro, regule donaci al niaj fondaĵoj, aranĝi siajn feriojn ĉirkaŭ la kongre­so – tiaj ordinaraj agoj estas la esenca, nemalhavebla bazo por ĉio alia. Nia granda defio estas nutri tian fidon kaj fidelecon en la novaj generacioj.
Mi lernis ankoraŭ pli pri la bunteco de nia movado, la ideoj kaj metodoj kiujn oni konstante elpensas por kun­ligi esperantistojn, plibonigi la ling­vo­­nivelon, varbi novulojn kaj uzi la lingvon bele kaj kree. Ni devas tro­vi pli da manieroj diskonigi tiajn mal­grandajn venkojn kaj miraklojn.
Mi lernis, aŭ eble pli ĝuste spertis, ke por fundamentaj ŝanĝoj oni devas labori pacience, jam preta por diversaj elreviĝoj kaj malsukcesoj survoje. En la lastaj ses jaroj mi sukcesis nur parte pri miaj renovigaj celoj. Tial mi volas kuraĝigi kaj subteni miajn posteulojn, ĉar pliaj ŝanĝoj necesas.

Lundo, Aprilo 6, 2020 - 23:19

Inaŭguro de nova ludlisto en la jutubkanalo de UEA: voĉlegitaj artikoloj de la aprila numero 2020 de la revuo Esperanto

Saluton, karaj esperantistoj,

La jutubkanalo de UEA, UEAviva, inaŭguris novan ludliston. Temas pri la voĉlegitaj artikoloj de la aprila numero 2020 de la revuo Esperanto. La unua artikolo, de Ulrich Lins kun voĉo de Marianne Pierquin, prezentas pri la klarvido de Hector Hodler. Aŭskultinda!

Ni kore invitas ankaŭ aboni la jutubkanalon UEAviva. Laŭ la plano ĉiutage aperos du sonartikoloj. Bonan aŭskultadon!

Temas pri tre bona materialo por instrui. Mi bonvenigas vastan diskonigon en viaj aliaj platformoj.

Kore,
Fernando Maia Jr.
Vicprezidanto de UEA

Sabato, Aprilo 4, 2020 - 23:29

De la antaŭa komuniko pri la koronvirusa krizo, http://uea.org/gk/855a1, okazis grandaj ŝanĝoj. Interalie, Kanado malpermesas ne-esencajn enirojn de eksterlandanoj ĝis la 30-a de junio kaj el Usono ĝis almenaŭ la 21-a de aprilo (http://decrets.canada.ca/attachment.php?attach=38990). Pro la rapide evoluanta situacio, malfacilas antaŭvidi, kiam la registaro repermesos la eniron de eksterlandanoj. La disvastiĝo de la epidemio tutmonde montriĝas multe pli granda ol oni antaŭe taksis. Pli kaj pli evidentiĝas, ke la medicinaj, ekonomiaj kaj aliaj implicoj povas daŭri longe post la estingiĝo de la epidemio.

Ĵaŭdo, Aprilo 2, 2020 - 21:02


La tutjaraj vendo-spezoj estis 59 063 € en 2019 kompare kun 79 253 € en 2018.
La pasintjara ĉampiono estis, denove, la populara Poŝamiko. Ĝin sekvas la franclingva broŝuro L’espéranto, c’est dans la poche, kies alilingvaj eldonoj estus bonvenaj.
En la unua listo ĉi-sube aperas la tuta vendita kvanto de la unuopaj titoloj, el kiuj vendiĝis minimume 25 ekzempleroj. En la dua listo aperas nur la unu- aŭ du-ekzempleraj vendoj de la titoloj, el kiuj vendiĝis pli ol 10 ekzempleroj.

Ĵaŭdo, Aprilo 2, 2020 - 18:46

Bonvolu noti, ke provizore oni ne povas viziti la Centran Oficejon en Roterdamo persone, ĉiuj estas petataj kontakti la oficejon retpoŝte aŭ telefone.

La CO daŭre laboras por la Asocio kaj la membroj, i.a. bonorde ekspedas revuojn kaj libroservajn mendojn. En kelkaj kazoj povas okazi malfruoj pro enlandaj poŝtaj limigoj.

Mardo, Marto 31, 2020 - 19:40


La 31-a de marto 2020 markas la 100-jariĝon de la morto de Hector Hodler. Tiu svisa esperantisto, kiu estis fondinto de UEA kaj motoro de la revuo Esperanto, sendube estas inter la plej gravaj laborintoj por nia afero. De la junulara agado ĝis bestoprotektado kaj la pacproblemo, de la nasko de pluraj iniciatoj ĝis la vasta kunordigo de la movado, sennombraj estis la kontribuoj de Hodler, kies vivo estis signifoplena por Esperanto. Omaĝe al li la aprila numero de la revuo estas libere elŝutebla ĉe uea.org/revuoj.

Filo de la svisa pentristo Ferdinand Hodler, Hector naskiĝis en Ĝenevo la 1-an de oktobro 1887, la jaron, kiam aperis la Unua Libro. En 1903, 16-jaraĝa, li lernis Esperanton kune kun sia samlernejano Edmond Privat, kun kiu li fondis lokan klubon kaj kreis la revuon Juna Esperantisto. Jam en tiu jaro la revuo ĝuis la aperigon de 6 numeroj kaj fariĝis internacia organo por ligi la junajn Esperanto-parolantojn de tiu frua periodo. Ĝi daŭris ĝis 1914.

Dimanĉo, Marto 29, 2020 - 15:11

Stefan MacGill, Mirejo Grosjean

Enhavo

UMEA esenca – subtenu ĝin!
Nova alianco en konstruo
http://edukado.net al la savo
Universitatoj gravaj – precipe nun
Greziljono vin subtenas!

EKO 2020-08 sendita el Budapeŝto la 28an de marto.
Al: Komitato, sekcioj kaj aktivuloj de ILEI, Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la
Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMOseminarioj,
aliaj listoj kaj unuopuloj. Pli ol mil ricevantoj.

Por tuja uzo kaj plia diskonigo inkluzive de la alkroĉaĵoj kun indiko de fonto: EKO de ILEI kaj UEA

Forta bezono por medicinistoj – alvoko de UMEA

En la nunaj tagoj, la rolo de medicinistoj unike gravas. Feliĉe ni delonge havas nian propran fakan Asocion, tio estas la Universala Medicinista Esperantista Asocio, kiu modele agis tra lastaj jaroj, kaj kiu povos ludi eksterordinaran rolon en la reago de esperantistoj.

Dimanĉo, Marto 29, 2020 - 14:15

Hodiaŭ, la 23-an de marto 2020, la Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres, anoncis la jenan

apelacion

Nia mondo frontas komunan malamikon: COVID-19.
La viruso ne interesiĝas pri nacieco aŭ etneco, partio aŭ kredo. Ĝi atakas ĉiujn homojn, senindulge.
Dume, armita konflikto daŭre furiozas tra la mondo.
La plej vundeblaj – virinoj kaj infanoj, handikapitoj, la marĝenaj kaj la dislokitaj – pagas la plej altan prezon.
Ili estas ankaŭ la plej senŝirmaj kontraŭ plene detruaj perdoj pro COVID-19.

Ni ne forgesu, ke en landoj ruinigitaj pro milito, sansistemoj kolapsis.
Profesiuloj pri sano, jam malmultaj, estas ofte aparte minacataj.
Rifuĝintoj kaj aliaj personoj dislokitaj pro perforta konflikto estas duoble vundeblaj.
La furiozo de la viruso montras la stulton de milito.

Jen kial hodiaŭ mi alvokas al tuja tergloba pafĉeso en ĉiuj anguloj de la mondo.
Venis la momento por forŝlosi konflikton kaj kune fokusiĝi je la vera granda barakto por niaj vivoj.

Al militaj partioj, mi diras:
Retiriĝu el minacado.
Flankenmetu malfidon kaj malamikecon.
Silentigu la pafilojn; haltigu la artilerion; ĉesigu la bombadon.

Temas pri decidiga momento…
Por helpi krei koridorojn por vivosava subteno.
Por malfermi valorajn fenestrojn por diplomatio.
Por alporti esperon al lokoj inter la plej vundeblaj de COVID-19.

Ni inspiriĝu de koalicioj kaj dialogado kiuj iom post iom formiĝas inter rivalaj partioj por ebligi komunajn alfrontojn al COVID-19. Sed da tiuj ni bezonas multe pli.

Finu la malsanon de milito kaj kontraŭbatalu la malsanon kiu ruinigas nian mondon.

Ĉio komenciĝas per militohalto ĉie. Tuj.

Jen tio kion bezonas nia homa familio, nun pli ol iam ajn antaŭe.

Universala Esperanto Asocio, Oficejo por rilatoj kun UN, 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017. [1] 212-687-7041. www.esperantoporun.org.

Ĵaŭdo, Marto 19, 2020 - 17:22


Laŭ la rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la programo de IKU kaj la Scienca Kafejo en Montrealo. Ĝis la limdato, ĉi-jare fruigita al la 15-a de januaro, la komisiono (Fiedler, Maitzen, Tonkin, Vergara, Wandel kaj Wen) ricevis 24 proponojn, el kiuj ĝi elektis naŭ por la IKU kaj ok por la Scienca Kafejo. La resumoj aperas en la IKU-paĝo de UEA.

Kadre de la Internacia Kongresa Universitato, Grant Goodall prelegos pri lingvistiko, Xavier Alcalde pri Geopolitiko, Pascal Dubourg Glatigny pri E-o kaj la dua mondmilito, la IKU-rektoro Geoffrey Greatrex pri romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo, François Lo Jacomo pri la Ora Nombro, Bill Mak pri la Silkaj Vojoj, Orlando Raola pri Kemio kaj akvo, Keyhan Sayadpour pri genetiko kaj koro kaj Carlos Spinola pri Spacveturado. La prelegoj de Goodall, Lo Jacomo kaj Raola estos parto de AIS-kurso kun po du aldonaj prelegoj.

Vendredo, Marto 13, 2020 - 20:52

Ni bedaŭras informi vin ke pro la progreso de la epidemio kaj sekvante la rekomendojn de la oficialaj instancoj de Nederlando, ni devas nuligi la okazigon de la 52-a Malferma Tago kiu laŭplane devus okazi 25.04.2020.

Ni studas eblecojn por virtuala reta malferma tago, sed ni ne certas ke la bezonataj homfortoj povos veni al la CO. Pri la nova pria decido ni informos vin.

Orlando Raola kaj Said Baluĉi

Paĝoj