Alvoko al partopreno en la 71-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020

En 2019, la nombro de la konkursaĵoj ricevitaj rekordis kaj palindromis: 171. La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA esprimas la grandan ĝojon spertitan de la gvida BK-skipo, pro ĉi sukceso, kaj instigas beletremulojn superi tiun rekordon konkursante per altkvalitaj verkoj en ĉi nova okazigo de tiu kultura evento, unu el la jam tradiciaj kaj plej ŝatataj en Esperantujo. La rezultojn oni anoncos kadre de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo (Kanado). Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:
Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 signoj (kvino da paĝoj).
Prozo, subbranĉo Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj). Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio Paula Adúriz.
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.
Teatraĵo, subbranĉo Monologo (unupersona teatraĵo) aŭ Skeĉo (unu- aŭ divers-persona): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio María Cuevas.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 signoj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2019*. Aljuĝata estas nur unu premio.
La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2020.
Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe la Sekretario, Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al la
adreso: sciosfero@gmail.com; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de la Sekretario, kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Premioj: en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo: unua premio 260 €,
dua premio 182 €, tria premio 104 €;
Nova Talento 182 €. En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 €. En la du subbranĉoj Mikronovelo kaj Monologo aŭ Skeĉo po 125 €.
Noto Pasintjare ni anoncis, ke la enkondukon de la du nove proponitaj subbranĉoj ni faras nur prove kaj ke
ilia definitiva aligo al la BK-fakoj dependos de la reago de la BK-partoprenantoj. Nu, larĝe superinte niajn esperojn, la subbranĉa rikolto en 2019 (55 konkursaĵoj entute) ne nur pravigas la definitivan aligon de ambaŭ kategorioj de verkoj al la BK-fakoj, sed instigas nin starigi pli ol unu premion, ĉefe en la subbranĉo Mikronovelo, kaj Honorajn Menciojn en ambaŭ subbranĉoj.
Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA (https://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj). La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2019, legeblos en la volumo Belarta rikolto 2019, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie: http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html.
* Erarnoto: en la Alkovo en la revuo Esperanto nov/2019 aperis "Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2018". Devas esti: "Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2019". Tiu informo jam aperas ĝusta en la Reta Revuo.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.