Deklaro de UEA kaj ILEI okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2020


Nelson Mandela: “La plej potenca armilo por plibonigi la mondon estas edukado.”

Universala Esperanto-Asocio (UEA), kune kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), gratulas Unuiĝintajn Naciojn kaj Unesko-n pri ties progreso, kunlabore kun ties Membro Ŝtatoj kaj kun neregistaraj organizoj kaj la civila socio, en plivastigo kaj en altigo de la kvalito de edukado tutmonde. La kvara Celo por Daŭripova Evoluigo alvokas al altkvalita edukado por ĉiuj personoj, surbaze de universala infana, elementa kaj meza edukado, kaj egaleca aliro al supera edukado. Ĝi alvokas al plibonigo de laborkapablo, seksa egaleco, universala leg- kaj skrib-kapablo (ankaŭ inter plenaĝuloj) kaj edukado por daŭripova evoluigo kaj tutmonda civitaneco.

Statistikaj donitaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko montras altiĝantajn nivelojn de leg- kaj skribkapablo tutmonde, pli multnombran frekventadon de lernejoj kaj progreson en virina edukado. Sed multaj infanoj kaj junaj plenaĝuloj tamen postrestas kaj sekve estas malhelpataj ricevi la kapablon vivteni sin kaj plene partopreni en demokratiaj procedoj. Kaj multe tro multaj infanoj malhavas la okazon evoluigi la valorojn de toleremo, komprenemo kaj malfermiteco – kio certigus pacon kaj kunlaboron en la estontaj jaroj.

Malgraŭ konsiderinda progreso, multaj milionoj da geknaboj (precipe knabinoj) ne frekventas lernejojn, al multaj mankas la scioj por perlabori decan vivon, analfabeteco vastas inter la plenaĝuloj, mankas instruistoj kaj oni malmulte atentas edukadon de gejunuloj pri ties respondecoj kiel mondaj civitanoj. Lingvoj ofte prezentas problemojn: eĉ tiuj infanoj, kiuj frekventas lernejojn estas ofte devigataj lerni en lingvo alia ol la propra, kio malhelpas ilian progreson; kaj malmultaj infanoj ricevas la kapablojn kaj okazojn por komunikiĝi kun homoj tra la mondo surbaze de egaleco, ĉu per lernado de iliaj lingvoj, ĉu per lernado de la Internacia Lingvo Esperanto.

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI, laborante per la internacia lingvo Esperanto kaj rilatante kun instruistoj en la tuta mondo, klopodas subteni la laboron de la instruistoj, lertigi ilin kaj doni al ili klaran kaj kompletan bildon de la celoj kaj laboro de UN kaj Unesko en la fako de edukado por ĉiuj.

La uzo fare de ILEI de la Internacia Lingvo Esperanto ebligas sperto-interŝanĝojn inter fakuloj pri edukado kaj pedagogoj el plej diversaj landoj. La laboro de geinstruistoj en la nuna mondo ne estas facila; pro tio, tiaj internaciaj kontaktoj, transdono de scioj kaj ekzemploj de efikaj strategioj estas ege valoraj kaj stimulaj por la instruistoj.

ILEI kaj UEA daŭre informas siajn membrojn pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj ties celtabuloj, tiel kiel ili rilatas al edukado, kaj pri la graveco de konstruado de plene ekipitaj lernejoj en evolulandoj. Lernolibroj kaj instrumaterialo estas aĉetataj kaj cirkulas pere de la Esperanto-Movado; ankaŭ liverata estas financa helpo al konstruado de lernejoj, de akvoputoj kaj aliaj bezonataj iloj. Reciprokaj vizitoj oftas inter la kontinentoj. La esperantista NRO “Scio Sen Bariloj” proponas en Kotonuo, Benino, kursojn por junaj universitatnivelaj virinoj kun tri aksoj: lertigado de virinoj en gvidaj roloj, skribado/legado de la fonua lingvo kaj Esperanto; tiuj kursoj forte kontentigas la partoprenantinojn. Tiel, la Esperanto-Movado laboras paralele kun UN kaj Unesko.

UEA kaj ILEI instigas siajn membrojn utiligi sian scipovon de la Internacia Lingvo Esperanto por aserti la gravecon de internacia kompreniĝo kaj kunlaboro inter ĉiuj homoj kaj por helpi planti tiujn valorojn en la konsciojn de siaj kolegoj kaj de civitanoj ĉie.

Rotterdam 18.1.2020

El la Gazetaraj Komunikoj de UEA