2019: nova rekordo ĉe donacoj al la Ĝenerala Kaso de UEA


En 2018 UEA registris grandiozan rezulton pri donacoj (https://uea.org/gk/799a1). Kun granda ĝojo la Asocio povas nun diri, ke ĝi denove rekordis!

Rimedoj pro donacoj en 2019 entute atingis la sumon de 14 855 EUR.

Kvankam la sumo por 2018 estis de la historia vidpunkto elstara, la nova sumo por 2019 reprezentas alian rimarkindan kreskon: ĝi superis tiun de 2018 je 2320 EUR. La diferenco egalas al la averaĝo de la tutaj jaroj inter periodo de 18 jaroj: 2000-2017. Tio signifas, ke la Asocio sukcesis ne nur teni sian historian donacallogon de 2018, sed ankaŭ kreski je vere signifa ŝtupo en 2019, kio estas sendube kialo de granda ĝojo por nia tuta komunumo.

Parto el tiu atingo venas el iniciatoj kiel Societo Zamenhof kaj Alianco 365, inaŭgurita pasintjare en testa fazo. La jaro 2019 estis la dua de Martin Schäffer kiel Ĝenerala Direktoro de UEA, kaj speciale helpis al tiu rezulto lia konstanta laboro tiukampe, nome persone alparoli donacantojn kaj skribe kontakti niajn diversajn membrojn. Finfine tiun sukceson UEA ŝuldas al siaj multaj membroj, kiuj malavare donacas al la Asocio, inter ili membroj de la Komitato kaj Estraro de UEA.

Ĉiu donacinto aperis en la Oficiala Informilo de revuo Esperanto (se ili ne donacis anonime).

Fine UEA volas inviti ĉiujn kontribui por ke la sumo por 2020 povu registri alian novan kreskon. Liberaj donacoj al la ĝenerala kaso de UEA eblas per https://uea.org/alighoj/alighilo aŭ rekte per uea.org/alighoj/donacoj/kaso. Aliĝoj al Societo Zamenhof ankaŭ eblas per: uea.org/alighoj/alighilo. Instrukcioj kiel donaci tra Alianco 365 legeblas ĉe la reta revuo Esperanto:
https://revuoesperanto.org/alianco_365.

Kompare jen la rezulto (EUR) de donacoj al la ĝenerala kaso de la lastaj 8 jaroj:

2019: 14 855
2018: 12 535
2017: 01 185
2016: 05 624
2015: 01 919
2014: 02 086
2013: 03 062
2012: 01 446

Pro la malavaro, solidaro kaj teno de fido pri la laboroj de nia Asocio UEA kore dankas al ĉiuj donacintoj.

El la Gazetaraj Komunikoj