UEA
|
Mardo, Decembro 10, 2019 - 17:28
Fundamenta al la laboro de Unuiĝintaj Nacioj kaj enskribita en ties Ĉarton estas respekto de homaj rajtoj kaj la rajto de ĉiuj homoj vivi siajn vivojn en libereco kaj digno. Artikolo 1.3 de la Ĉarto aludas al celado“antaŭenigi kaj stimuli la respekton al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio.” Homrajta Tago estas aparte grava al nia Asocio, Universala Esperanto-Asocio, pro du kialoj. |
|
Sabato, Novembro 30, 2019 - 19:29
|
|
Vendredo, Novembro 29, 2019 - 17:58
|
|
Ĵaŭdo, Novembro 14, 2019 - 12:56
|
|
Ĵaŭdo, Novembro 7, 2019 - 11:44
• Luis Obando, Pretas la voĉlegita novembra numero de la revuo Esperanto. |
|
Sabato, Oktobro 26, 2019 - 15:52
|
|
Vendredo, Oktobro 25, 2019 - 21:14
Se iam estis tempo kiam la popoloj de la tuta mondo alpaŝu Unuiĝintajn Naciojn por esprimi sian apogon, tiu tempo estas hodiaŭ. |
|
Merkredo, Oktobro 23, 2019 - 20:20
|
|
Ĵaŭdo, Oktobro 10, 2019 - 18:20
|
|
Vendredo, Oktobro 4, 2019 - 18:28
• Luis Obando, |
Ĉiujare, la 10-an de decembro, ni festas la Tagon de Homaj Rajtoj. Temas pri la dato en la jaro 1948 kiam la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis akceptita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

Antaŭnelonge UEA 


Sallagurbo (Salt Lake City), Usono, akceptis la 68-an Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Civila Socio de la 26-a ĝis la 28-a de aŭgusto 2019, kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA) povis kalkuli je grava reprezento kaj aktiva partopreno en ĝi: la prezidanto de UEA, Duncan Charters, persone ĉeestis la konferencon kaj gvidis la atelieron "Ĉu sufiĉas la angla? Aŭskulti la multajn voĉojn de la mondo", antaŭe akceptita por prezento en la konferenco. Krom D-ro Charters, parolis ankaŭ la estrarano de Esperantic Studies Foundation Anna Bennett, du reprezentantoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), Hans Becklin kaj Marcus Griep, kaj la reprezentanto de UEA ĉe Unesko, Renée Triolle.
Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) ZALESKI-ZAMENHOF (naskiĝis la 23-an de januaro 1925 en Varsovio, mortis la 9-an de oktobro 2019 en Parizo) estis doktoro inĝeniero pri surlanda kaj enmara konstruado, aparte pri premŝtalbetono, nepo de L. L. Zamenhof. Li estis filo de Adam Zamenhof kaj Wanda Zamenhof, naskita Frenkiel; la personan nomon li ricevis honore al sia avo, Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Li estis Honora Membro de UEA.