UEA
|
Lundo, Junio 28, 2021 - 22:51
La retkurson "#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj" eblas nun sekvi senpage laŭ oferto de UEA al la Esperanto-komunumo. La kurson preparis Leandro Abrahão, ano de la Komisiono de UEA por la Oratora Konkurso. Ĝia disponigo al la Esperanto-komunumo estas strategie al UEA cele al kapabligo de esperantistoj, pro kio la Estraro de UEA decidis aŭspicii ĝin. Parolarto estas aparte proksima de la lingva afero kaj estas studkampo speciale ligita al la historio de la Asocio, ĉar pri ĝi okupiĝis ekzemple prezidantoj de UEA kiel Ivo Lapenna, Humphrey Tonkin kaj Duncan Charters. |
|
Sabato, Junio 26, 2021 - 21:20
La Simpoziojn organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo kunlabore kun diversaj lokaj partneroj kaj subvenciate de Esperantic Studies Foundation. Ĉi-jare ni ĝojas pro nia partnereco kun la Fako pri Aplikataj Sociaj kaj Politikaj Sciencoj ĉe la Universitato de Ulstero por esplori temon tre gravan en la kuntekstoj nord-irlanda, eŭropa kaj internacia: “Lingvoj, konfliktoj kaj sekureco”. |
|
Ĵaŭdo, Junio 24, 2021 - 20:29
Sendita al EKOSOK, al la Departamento de UN pri Tutmonda Komunikado (UNDGC) kaj al la Konferenco de Neregistaraj Organizoj (CoNGO). Lastatempa komuniko de Unuiĝintaj Nacioj klarigas, ke la nombro de homoj forigitaj el siaj hejmoj pro perforto, milito aŭ homrajtaj atencoj atingis 82,4 milionojn en la jaro 2020 - 4% pli ol en 2019. Inter 2018 kaj 2020, preskaŭ unu miliono da infanoj naskiĝis kiel rifuĝintoj. Laŭ la Alta Komisionestro de UN pri Rifuĝintoj, Filippo Grandi, pli ol unu procento de la tuta homaro estas perforte dislokita. |
|
Ĵaŭdo, Junio 17, 2021 - 02:13
|
|
Mardo, Junio 8, 2021 - 19:48
Aliĝilo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): https://vk.esperanto.net – senpaga por individuaj membroj de UEA aliĝintaj ĝis la 4-a de julio!
|
|
Dimanĉo, Junio 6, 2021 - 12:52
|
|
Vendredo, Junio 4, 2021 - 18:32
|
|
Lundo, Majo 24, 2021 - 21:04
La enhavlisto de la junia numero: |
|
Vendredo, Majo 21, 2021 - 07:04
Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 forte kaj negative efikis sur la kulturan sektoron: aranĝoj nuligitaj, kulturaj organizoj fermitaj, komunumaj kulturaj praktikoj malebligitaj kaj aliaj defioj trafis la loĝantarojn per sociaj, ekonomiaj kaj politikaj damaĝoj ĉie. En la Konstitucio de Unesko oni legas, ke "[...] reciproka nescio pri la moroj kaj vivoj de aliaj personoj estis ofta kaŭzo, tra la historio de la homaro, de suspekto kaj malfido inter popoloj de la mondo [...]". Fakte, la plejmulto de la konfliktoj ĉirkaŭ la mondo enhavas kulturan dimension. Pro tio, malferma interkultura dialogo necesas por paco, stabileco kaj evoluigo. La kultura diverseco estas gvida forto por evoluigo, ne nur ekonomia sed ankaŭ socia, intelekta, emocia, morala kaj spirita. Kulturo influas ankaŭ niajn rilatojn kun la natura medio. Pro tio, Unesko jam subskribis multajn konvenciojn, deklaraciojn kaj rekomendojn por antaŭenigo de kultura diverseco. Kelkaj disponeblas ankaŭ en Esperanto, kiel ekzemple la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco. |
|
Lundo, Majo 17, 2021 - 20:39
|

De 1996 la Nitobe-Simpozioj kunvenigas diversajn spertulojn kaj aliajn koncernatojn, por ke ili priparolu aktualaĵojn de lingvopolitiko en internaciaj kuntekstoj. La serion oni nomis laŭ la japana internaciisto kaj diplomato Nitobe Inazō, kiu oficis kiel ĝenerala vicsekretario frue en la historio de la Ligo de Nacioj, kiam ĝi komencis studi lingvopolitikon eksplicite kaj je la internacia nivelo.
La 2-a VK estos la ĉefa Esperanto-evento de la jaro. Aliĝi al ĝi estas facile – kaj senpage por individuaj membroj de UEA! Por aliĝi oni devas simple aliri la ligilon 

Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: 
