UEA
Dimanĉo, Julio 26, 2020 - 12:51
Diskonigu la afiŝon en via lingvo. Se ankoraŭ ĝi ne ekzistas en via lingvo, helpu traduki. |
Mardo, Julio 21, 2020 - 14:43
• La Redakcio Aperis la tria numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |
Lundo, Julio 13, 2020 - 18:32
Kadre de #mondafest2020 kunvenu kun E-USA virtuale de la 12-a de julio ĝis la 18-a! Ĝuu la 75-an datrevenon de Unuiĝintan Nacioj kun esperantistoj! Se vi volas ĉeesti ion ajn de la bunta horaro vi devas registriĝi. |
Sabato, Julio 11, 2020 - 14:34
|
Merkredo, Julio 8, 2020 - 23:02
• La Redakcio Dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto ekzistas jam la multjara tradicio eldoni la Kongresajn Kurierojn. Ĉi-jare plu portas la torĉon la Festivala Kuriero. Ĝi aperas ne nur dum la semajno de la Virtuala Kongreso, kiu okazos de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto (datoj de la Montreala UK, kiu estis pro la tutmonda pandemio transmetita al 2022), sed ankaŭ ĉiusemajne dum la tuta periodo de la Monda Festivalo (inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro). Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |
Mardo, Julio 7, 2020 - 13:27
Jam eblas aliĝi al VEKI 2020 (Virtuala Esperanto-konferenco ILEI), kiu pasos de 25-a ĝis 31-a de julio 2020. |
Lundo, Julio 6, 2020 - 17:43
|
Vendredo, Julio 3, 2020 - 12:57
Diskonigu la afiŝon en via lingvo. Se ankoraŭ ĝi ne ekzistas en via lingvo, helpu traduki. |
Ĵaŭdo, Julio 2, 2020 - 19:02
Fondaĵo Canuto rolas grave en la pandemioEn mondo kun deviga izoliĝo, aparte gravas la eblo aliri la retajn servojn de UEA, inter ili la vojo al revuoj Esperanto kaj Kontakto, Eventa Servo kaj la Monda Fest. Fondaĵo Canuto ludas valoran rolon en la membrigo de tiuj kun pagaj aŭ (pli ofte) transpagaj obstakloj. Ni kore invitas al novaj donacantoj esprimi solidarecon por teni la membraron de UEA vere tutmonda. La suba resumo pri la laboro de la Fondaĵo jam iris al la estraroj de UEA, TEJO kaj ILEI, krome al donacintoj al la fondaĵo tra la lastaj jaroj. Alta proporcio de tiuj donacintoj estas ripetaj herooj; iuj donacadis eĉ kelkfoje tra la jaro kaj jaroj. Ni opinias maljuste fari alvokojn nur al tiuj seriaj donacantoj – jen vasta kaj ĝenerala alvoko. Informoj pri donacado estas trovebla ĉe: https://uea.org/alighoj. Eblas donaci por personoj, kiun vi mem elektas. |
Mardo, Junio 30, 2020 - 17:27
En la PDF vidu ekrankapton de la tre varia publiko, kune kun fotoj de kvar kontribuintoj. Nekompleta listo de la landoj de partoprenintoj: Belgio, Brazilo, Britio, Burundo, Francio, Hispanio, Irano, Italio, Hungario, Kanado, Kroatio, Norvegio, Portugalio, Rumanio, Rusio, Svislando, Togolando, kun du pliaj homoj, kies landoj ne estas malkovreblaj, kaj eble aliaj. Se mankas via lando, bv. reklamacii! Agado en Hispanio Barrio. Prezentaĵo de Jose Antonio del Barrio [Elŝuti] |