Gazetara Komuniko 957. Kurso pri parolarto “#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj” ofertita de UEA

La retkurson "#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj" eblas nun sekvi senpage laŭ oferto de UEA al la Esperanto-komunumo. La kurson preparis Leandro Abrahão, ano de la Komisiono de UEA por la Oratora Konkurso. Ĝia disponigo al la Esperanto-komunumo estas strategie al UEA cele al kapabligo de esperantistoj, pro kio la Estraro de UEA decidis aŭspicii ĝin. Parolarto estas aparte proksima de la lingva afero kaj estas studkampo speciale ligita al la historio de la Asocio, ĉar pri ĝi okupiĝis ekzemple prezidantoj de UEA kiel Ivo Lapenna, Humphrey Tonkin kaj Duncan Charters.

La plej tikla afero rilate parolarton estas ne tio, kiel oni movas la manojn aŭ voĉas, sed la nescio pretigi prelegoplanon. Sen tio oni nur malfacile scios, kion diri, kion fari, kion montri kaj sekve kiel movi la manojn. Ĝuste tion, kaj ne nur, solvas la ofertita retkurso. La metodo estas bazita sur la principoj de “TED Talks” – nuntempe la plej elstara ekzemplo de efikaj kaj trafaj prelegoj. La kurson oni povas fari pere de la platformo Udemy (necesas registriĝi, kio tamen estas senpage kaj rapide farebla): http://udemy.com/course/forlaflatado. Prezentpaĝo de la kurso estas: http://forlaflatado.com/retkurso. La esprimo #forlaflatado klariĝas en la unua leciono.

La kurso konsistas el 12 lecionoj, pli precize 12 ĉ. sep minutojn longaj videolecionoj, kiujn oni povas spekti iam ajn, kiom da fojoj oni deziras, per komputilo aŭ per poŝtelefono. Entute la kurso daŭras 1h20. La lecionaro sidas ankaŭ en la tre moderna platformo Udemy, elŝutebla kiel apo por Androidaj kaj iOS-aj aparatoj aŭ uzebla per retumilo. Pere de la platformo oni povas elŝuti la lecionojn kaj spekti sen la bezono esti konektata al la interreto. Kaj, krom la videoj, kelkaj moduloj enhavas elŝuteblajn materialojn aŭ prelegilojn, kiuj helpos vin pretigi vian prelegon. Ili estas PDF-dokumentoj, kiujn vi povas presi laŭplaĉe. Krome, en la plimulto el la moduloj vi trovos ligilon de spektindaj prezentaĵoj el TED Talks por inspiriĝi aŭ kompletigi vian studadon.

En UEA Ivo Lapenna dum jardekoj okupiĝis pri Esperantlingva oratorado. La verŝajne sola Esperantlingva libro pri la temo (“Retoriko”: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=2725) publikiĝis danke al li antaŭ 70 jaroj (1-a eldono en 1950). Jen kion diras William Auld pri lia oratora kapablo: "Se la leganto jam aŭdis Profesoron Lapenna, sufiĉas diri, ke li superis sin mem. Se ne, mi povas nur raporti, ke aŭdinte la paroladon, oni dubas, ne pri la perfekta taŭgeco de Esperanto por oratorado, sed pri la taŭgeco de ĉiuj aliaj lingvoj" (El “Sed homoj kun homoj”, p. 114: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7359).

La kurso #forlaflatado ankaŭ estos parto de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto: http://vk.esperanto.net - se vi ankoraŭ ne aliĝis, ĝis la 4-a de julio individuaj membroj de UEA povas aliĝi senpage.

El la Gazetaraj Komunikoj