UEA
|
Dimanĉo, Marto 14, 2021 - 00:30
En la lastaj jaroj UEA devis multe adapti siajn financojn al la mondaj evoluoj. Plej ofte oni aŭdas pri malkresko de enspezoj, ekzemple pro librovendoj aŭ pro la malalta rento ĉe investo kaj bankokontoj. Sed foje la adaptiĝoj de la Asocio sukcesas ankaŭ kreskigi la enspezojn. Tiel okazis pri la Ĝenerala Kaso, tiu esenca parto de la Spezokonto, kiu akceptas donacojn sub 3 700 EUR, kiuj ne havas alian pli specialan celon ol subteni la Asocion. Historie, ĝis 2017, la Ĝenerala Kaso registris modestan jaran enspezon de kelkaj miloj da eŭroj. En la lastaj jaroj tamen tiu jara sumo forte kreskis, kun nova rekordo ĉiujare: en 2018, 12 535 EUR, kaj en 2019, 14 855 EUR. En la pasinta, pandemia jaro, la Ĝenerala Kaso ricevis la rimarkindan sumon de 30 097 EUR, pli ol duoble tiun ricevitan en 2019. Tiun novan rekordon la Asocio ŝuldas al la iniciato Alianco 365; Societo Zamenhof; al diversaj klopodoj de la Ĝenerala Direktoro, Estraro kaj kunlaborantoj; al la Monda Festivalo de Esperanto kaj la Virtuala Kongreso; kaj kompreneble al siaj multaj membroj, kiuj malavare donacis al la Asocio, inter ili membroj de la Komitato de UEA. |
|
Sabato, Marto 6, 2021 - 21:07
Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain kaj ĝiajn ĵurianojn, kaj respondos al la demandoj de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legos novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol Soriano partoprenos la panelon kiel esperantistoj, kiuj lernis la lingvon dum la lasta jaro pro la socia izoliĝo. Oni povos spekti la panelon per UEAviva (https://youtu.be/j4Y-Yjpb0p0) aŭ rekte per Zoom (https://us02web.zoom.us/j/82400415623; pasvorto: "la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj"). |
|
Dimanĉo, Februaro 28, 2021 - 17:32
Benczik kunlaboris kun multaj periodaĵoj en Esperanto per recenzoj, eseoj, tradukoj, speciale por Norda Prismo, kiu aperadis de 1955 ĝis 1975. De 1977 ĝis 1990 li redaktis la kulturan gazeton en Esperanto Hungara Vivo. Li estis redaktoro de multaj gravaj eldonaĵoj, kiel Libro de Romanoj (1979), Studoj pri la Esperanta Literaturo (1980), Hungara Antologio (1983) kaj aliaj. |
|
Dimanĉo, Februaro 21, 2021 - 22:16
|
|
Vendredo, Februaro 12, 2021 - 14:05
Post pluraj monatoj sen kunordiganto en la Afrika komisiono, la Estraro de UEA aprobis D-ron Elisee Byelongo por kunordigi ĝin. D-ro BYELONGO Elisee ISHELOKE naskiĝis en Demokratia Respubliko Kongo (li estas konata en Esperantujo sub la nomo-formo Elisee Byelongo I.S). Tie li vivis kelkajn jarojn antaŭ ol migri al eksterlando, precipe Burundo, Tanzanio kaj Sud-Afriko (Durbano kaj Kab-urbo). Elisee travivis la kongolandan militon, kiu startis en lia naskiĝurbo en Uvira (Sud-Kivuo) la 24-an de oktobro 1996 kaj la batalon en Burundo en 1993. Pri tio li rakontas en sia libro "Eĥoj el Bembujo : tradicio, rilatoj kun Banjamulengo, la genezo de la milito en DRKongo kaj la diasporo rilate al Esperanto", havebla ĉe UEA. Elisée ankaŭ verkis en sia fako librojn kaj artikolojn, kaj originale en Esperanto alian libron: "Historio de la Esperanto-movado en Sud-Afriko kaj ties periferioj, oma! ĝe al Ax el von Blottnitz". |
|
Dimanĉo, Februaro 7, 2021 - 16:43
• Mireille Grosjean prezidanto de ILEI La elektoj okazos rete kadre de la 54-a ILEI-Kongreso, kiu havos eble renkontiĝon en Kotonuo, Benino, sed havos tutcerte virtualan parton kun komitatkunsidoj. Tiu kongresa semajno komenciĝos la 7-an de aŭgusto 2021. Se vi pripensas pri kontribuo al tiu valora laboro, nepre partoprenu la Duan Forumon de ILEI-gvidantoj, kiu okazos rete sabate la 6-an de marto. La evento aperas en www.eventaservo.org. Okaze de tiu Forumo vi povos ekscii pri la preciza laboro de prezidanto kaj vicprezidanto, du postenoj, kiuj bezonas novan respondeculon. Dua Forumo por ILEI-gvidantoj | Eventa Servo Por demandoj aŭ sinproponoj bonvolu turni vin al la prezidanto de la Elekta Komisiono Aurora Bute Rumanio aura.bute@gmail.com. |
|
Ĵaŭdo, Februaro 4, 2021 - 21:25
|
|
Sabato, Januaro 30, 2021 - 19:21
• Guilherme Fians kaj Orlando Raola Organizantoj de EK 2021 La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2021, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La 43-a Esperantologia Konferenco okazos kadre de la Kongreso de 2021 - depende de la cirkonstancoj, aŭ en Belfasto aŭ virtuale. Ĉiuokaze, ĝi pritraktos temon aktualan kaj gravan, kiu ankaŭ tuŝas la formaton de la konferenco mem: “Defioj por lingvoj kaj komunikado en mondo virtuale kunligita" La konferenca temo rekte rilatas al la nuna situacio de la mondo - t.e., virtualaj versioj de la Universala Kongreso, Esperanto-renkontiĝoj kiuj pli ofte okazas interrete, juna esperantistaro kiu plifortiĝas pro retaj lingvo-kursoj kaj, pli grave, lingvo-uzado kiu ŝanĝiĝas pro la fakto ke distanco ne same gravas kiam temas pri ne-vidalvida komunikado. Krome, ĉi tiu temo same bonvenigas esploristojn, kiuj analizas ĉeestan komunikadon en mondo ĉiam pli virtuala. |
|
Ĵaŭdo, Januaro 28, 2021 - 19:28
|
|
Dimanĉo, Januaro 10, 2021 - 12:39
La Virtuala Kongreso – tra la mondo iras forta VKLa plimulto de la VK-spektaĵoj jam aperas en la JuTuba kanalo de UEA, UEAviva. Pli ol du mil membroj de UEA partoprenis aŭ poste spektis la programriĉan Virtualan Kongreson (VK) sen lasi sian hejmon. Por konservi tiun unikan sperton, UEA lanĉis la projekton Viva Virtuala Kongreso (VVK) en la JuTuba kanalo UEAviva (youtube.com/user/UEAviva). Sekve ĉiuj esperantistoj nun povas libere sperti kaj rememori pri tiu kongreso. Jam du monatojn, iom post iom oni enretigas la programerojn de la kerna VK, tio estas, la spektaĵojn okazintajn dum VK-semajno (1-8 de aŭgusto). Por konservi la kongresan strukturon kaj por faciligi trovi ĉiun programeron estis kunmetitaj tabelo ( |

La 27-an de februaro 2021 en Budapeŝto (Hungario) forpasis Vilmos Benczik, unu el la plej elstaraj esperantistoj de nia epoko. Vilmos Benczik naskiĝis en la hungara vilaĝo Szár, la 11-an de julio 1945. Li esperantistiĝis dum sia adoleska aĝo, en 1959. Ekde tiam li grave kontribuis al la Esperanto-kulturo, per verkado kaj tradukado kaj per redaktora kaj eldonista laboroj.





• Ĉiuj EKO troveblas ĉe