Aliĝilo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK)

Aliĝilo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): https://vk.esperanto.net – senpaga por individuaj membroj de UEA aliĝintaj ĝis la 4-a de julio!

La 2-a VK estos la ĉefa Esperanto-evento de la jaro. Aliĝi al ĝi estas facile – kaj senpage por individuaj membroj de UEA! Por aliĝi oni devas simple aliri la ligilon https://vk.esperanto.net. Trovu sube jam en la unua parto de la paĝo la aliĝilon. Vi devas elekti la unuan butonon, ĉar vi jam estas membro de UEA en 2021. La dua butono estas, se oni (ankoraŭ) ne estas membro de UEA en 2021 (do vi povas ankaŭ reklami al amikoj en tiu situacio). De tio vi trovos ĉiujn instrukciojn. Ili estas kompletaj kaj tre intuiciaj en la retejo. Atentu, ke por aliĝi, sufiĉas informi vian UEA-kodon. Ĉiuj instrukcioj pri tio estas en la aliĝilo. Gravas tamen, ke vi uzu unikan retadreson (ne eblas, ke du homoj aliĝu per la sama retadreso).
Se vi volas fari donacon, eblas tion fari per kreditkarto aŭ per UEA-konto: ni antaŭdankas pro tio, ĉar, pro la nuligo de la UK, via helpo, kia ajn ĝi estas, estos tre valora.

Aliĝintoj al la VK ankaŭ ricevos la kongresan kurieron senpage. Ĝi nomiĝas La Kolombo de Paco kaj la 1-an numeron jam eblas legi ĉe revuoesperanto.org/kolombo_1. Do rapidu aliĝi por ricevi la aliajn numerojn!

Kaj se vi volas kontribui al la VK-programo, jam estas formularo pro ricevi proponojn por la kerna programo de la 2-a VK: https://mallonge.net/e2. La kerna programo gastigas diversajn programerojn kiel prelegoj, paneloj, debatoj, aŭtoraj momentoj, libroj de la jaro, artaj kaj kulturaj prezentoj k.s. Formularo por aliaj programeroj ekster la kerna programo disponeblos aparte (ekzemple, por la Virtuala Movada Foiro). Rapidu: la fermo de la formularo estas planita por la 14-a de junio 2021 kaj nepras, ke proponantoj kaj partoprenontoj de la programero estu ĉiuj aliĝintaj al la 2-a VK: https://vk.esperanto.net.