Gazetara Komuniko 955. Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2021

Sendita al EKOSOK, al la Departamento de UN pri Tutmonda Komunikado (UNDGC) kaj al la Konferenco de Neregistaraj Organizoj (CoNGO).
Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Rifuĝintoj kaj speciale ĉiujn rifuĝintojn okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, la 20-an de junio 2021. La tago honoras la forton kaj kuraĝon de rifuĝintoj kaj tiujn kiuj helpas ilin kaj celas publikan konscion kaj subtenon al tiuj homoj, kiuj devis fuĝi el siaj hejmoj pro konflikto, persekutado aŭ naturaj katastrofoj.

Lastatempa komuniko de Unuiĝintaj Nacioj klarigas, ke la nombro de homoj forigitaj el siaj hejmoj pro perforto, milito aŭ homrajtaj atencoj atingis 82,4 milionojn en la jaro 2020 - 4% pli ol en 2019. Inter 2018 kaj 2020, preskaŭ unu miliono da infanoj naskiĝis kiel rifuĝintoj. Laŭ la Alta Komisionestro de UN pri Rifuĝintoj, Filippo Grandi, pli ol unu procento de la tuta homaro estas perforte dislokita.

La temo de la nunjara Tago de Rifuĝintoj estas Kune ni Saniĝas, Lernas kaj Brilas. Per tiu temo oni atentigas pri la neceso, ke rifuĝintoj aliru sanajn, edukajn kaj sportajn servojn. Ni saniĝas kune, kiam ĉiuj ricevas la bezonatan prizorgon. Kiam ni lernas kune, ni kreas pli fortan komunumon. Ni brilas, kiam ni ludas kune kiel teamo. Krome, nur inkluzivigo ebligos pli bonan restarigon post KoViM-19.

La lingva dimensio gravegas. Per kiu lingvo rifuĝintoj aliru tiujn servojn? Tio ja ne estas facila demando, ĉar oni devas respekti la devenon de rifuĝintoj, helpi ilian adaptiĝon en nova ĉirkaŭaĵo kaj subteni la plej vastan kaj riĉan edukadon. Multfoje rifuĝintoj ne komprenas aŭ erare komprenas vivsavajn informojn kaj ne kapablas komuniki por peti helpon. Ili suferas, ekzemple, pro lingva handikapeco aŭ malfido kaj alfrontas multajn obstaklojn rilate al lingvo.

Homoj aliras la homajn rajtojn pere de lingvoj. Tiel, la respekto al ies lingvo estas la respekto al tiu homo mem. La lingvaj rajtoj estas ĝuste lingvaj homaj rajtoj. Fronte al tio, la Esperanta movado subtenas lingvan justecon en ĉia komunikado kaj proponas Esperanton kiel unu bona vojo, inter aliaj. Esperanto povas helpi kaj rifuĝintojn kaj gastigantojn, kiel ilo por interkompreniĝo kaj kultura dialogo.

Esperantistoj en la tuta mondo partoprenas en agadoj por helpi rifuĝintojn, interalie, per tradukado de gravaj informoj, instruado de lokaj lingvoj kaj de Esperanto. Bona ekzemplo, inter multaj aliaj, estas serio da retejoj kiuj instruas lingvojn kaj donas utilajn informojn pri la vivo kaj laboro en Germanio, Aŭstrio, Slovakio, Rusio kaj Ĉeĥio, pere de multaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.

Antaŭ du monatoj, nia Asocio estis inter tiuj kiuj kunvokis virtualan simpozion pri Lingvo kaj Migrado. La simpozio, kiun alparolis inter aliaj la verkistoj Viet Thanh Nguyen kaj Jhumpa Lahiri, kunligis pli ol mil partoprenantojn el kvindeko da landoj por pridiskuti interalie lingvajn servojn, multlingvan edukadon kaj lingvajn homajn rajtojn de rifuĝintoj.

Per tiuj kaj aliaj elpaŝoj, Universala Esperanto-Asocio invitas ĉiujn informiĝi pri la situacio de rifuĝintoj kaj dislokitaj personoj ene de siaj landlimoj, insisti ĉe siaj registaroj pri la rajtoj de tiuj homoj kaj mem fari ĉion eblan por redukti ilian suferadon, antaŭenigi iliajn perspektivojn kaj redoni al ili dignon. Nur kune ni povos konstrui pli bonan, sanan, fortan, sekuran kaj brilantan mondon.

El la Gazetaraj Komunikoj