Gazetara Komuniko 952. “Tiu ĉumalofta sufikso -um”: novan libron elŝutu senpage ĉe UEA


Kafumi... gustumi? Cerbumi. Aferumi, esperantumi, simple: umi. La sufikso -UM estas speciala afikso de Esperanto, kiu kontribuas en nia lingvo por la granda esprimkapablo de Esperanto. Pri ĝi, ĵus bakita elektronike, nun disponeblas al la komunumo, tute senpage la libro “Tiu ĉumalofta sufikso -UM”, de Anatolo Gonĉarov, nova literatura frandaĵo pri la uzado de la sufikso, en eldono aŭspiciata de UEA: http://uea.org/l/teko/libroj/UM-Goncharov.pdf. La libro troveblas en la sekcio Teko de la retejo de UEA, kune kun aliaj senpage elŝuteblaj libroj: http://uea.org/teko/libroj.

La ruso Anatolo Gonĉarov estas honora membro de TEJO kaj la kolekton de tekstoj en la libro li kompiladis dum pli ol 50 jaroj. La nun disponigata elektronika libro estis preparita por lia 81-a datreveno, surbaze de la aŭtora manuskripto. La tekston enkomputiligis Svetlana Gonĉarova. Asistis Aŭgusto Atensjo. Aspektigis kaj enlibrigis Andrej Grigorjevskij. Anatolo Gonĉarov naskiĝis en 1940 (en Siberio, Sovetunio). Li eklernis Esperanton en 1958 dum la studentaj jaroj, kiam li jam komencis esplori la literaturon en Esperanto kaj elskribi interesajn uzojn de vortoj kaj gramatikaĵoj. En 1960 li ekinstruis Esperanton kaj ĝis 1980 instruis ĉiujare. En 1965 li iniciatis fondon de SEJM (Sovetia Esperanto-Junulara Movado), en kiu li dum pluraj jaroj estis "la motoro". Dum diversaj vivoperiodoj Anatolo fondis ses E-klubojn (Odessa, Barnaul, Moskvo k.a.). En 1987, dum la perestrojka periodo, kiam eblis i.a. profesi! e enspezi pro Esperanto-agado li forlasis sian karieron kaj iris al Moskvo por profesie instrui Esperanton. Tio daŭris ĝis 1991, kiam Sovetunio finiĝis. Dum sia tuta aktiva vivo li multe studis, esploris, prelegis, artikolis kaj kunordigis agadojn pri Esperanto. Nuntempe li restas anime forta, sed fizike handikapita: Anatolo ne plu kapablas vidi. La prezentatan kolekton de citaĵoj kun la uzoj de la sufikso -UM li kompiladis ekde la komenco de lia Esperanto-vivo: dum pli ol 50 jaroj. UEA dankas al Anatolo pro lia ekzempla agado kaj al ĉiuj liaj helpintoj. La Asocio estas tre honorita aŭspicii tiun eldonon kaj deziras al ĉiuj bonan ĝuoplenan legadon.
El la Gazetaraj Komunikoj