Tago de la Rusa Lingvo, 6 junio 2021

La Rusia Esperantista Unio, landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA), organizo en konsulta rilato kun Unuiĝintaj Nacioj, salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj ĉiujn parolantojn de la rusa okaze de la Tago de la Rusa Lingvo (ruse: День русского языка), la 6-an de junio 2021. En Rusio oni festas en tiu tago la naskiĝon de la fama ruslingva poeto Aleksandr Puŝkin, el kiu multaj verkoj jam estis tradukitaj al Esperanto.
La rusa lingvo estas la plej vaste parolata slava lingvo kaj la oka plej parolata lingvo en la mondo laŭ http://ethnologue.com. Ĝi estas ankaŭ la dua plej ofta lingvo en enhavoj de Interreto laŭ http://w3techs.com. La rusa lingvo estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj estas vaste uzata kiel helplingvo en internaciaj rilatoj.
Tamen, ni atentigas pri la fakto, ke inter la landoj kie la rusa estas oficiala lingvo, ekzistas almenaŭ 200 aliaj lingvoj, multaj neoficialaj kaj endanĝerigataj. Lingvaj rajtoj estas esencaj por ĉiu popolo, sendepende de la grandeco de ties membraro, kaj tiu rajto devas esti protektata ĉefe por malgrandaj grupoj. Pro tio, REU, kaj, pere de ĝi, UEA invitas ĉiujn konsciiĝi pri la graveco de lingva kaj kultura diverseco.
Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917), la iniciatoro de Esperanto, naskiĝis en Bjalistoko dum regado de Rusio, kaj la unua esperanta libro, Internacia lingvo — Antaŭparolo kaj plena lernolibro (ruse: Международный языкъ — Предисловіе и полный учебникъ), estis publikigita en la rusa lingvo en 1887. Post Zamenhof multaj ruslingvanoj helpis kaj helpas la antaŭenigon de Esperanto ĝis nun. Ankaŭ je la nomo de du aktivaj esperanto-eldonejoj en Rusio, Impeto (http://impeto.trovu.com/) kaj Sezonoj (https://esperanto-ondo.ru/), ni salutas ĉiujn ruslingvanojn, kiuj uzas Esperanton por interkultura kompreniĝo kaj dialogo.