UEA
![]() Sabato, Oktobro 24, 2020 - 10:30
Tamen, spite al la streboj de UN, la pasintaj sepdek kvin jaroj ne kondukis al proskribo de militoj, nek al mondo kie la homaj rajtoj estas adekvate respektataj, nek al sufiĉa progreso al kreado de daŭripova kaj inkluziva monda ordo. Miskomprenoj kaj komunikaj paneoj restas oftaj; abundas malfido; kaj la mondo restas dividita de raso, religio kaj naciisma maltolero de aliuloj. La mondo estas pli bona pro la ekzisto de UN, sed nesufiĉe pli bona. |
![]() Vendredo, Oktobro 23, 2020 - 19:10
Agadraportoj EKO estas ilustritaj komunikoj de la estraro pri la agado, kiujn ĝi kaj partneroj prizorgas nome de la Asocio. Ili aperas laŭjare kun ebloj tuj rigardi ilin aŭ elŝuti ilin en formato PDF. Jen praktike ĉiusemajna raportado, kiu donas unikan historian superrigardon de la epoko. Aldone, en la sama rubriko troviĝas la Asocia Blogo, kiu celas doni kanalon por rekta informado pri la faroj, spertoj kaj vidpunktoj de diversaj UEA-aktivuloj, inkluzive de oficistoj kaj volontuloj en la Centra Oficejo, estraranoj kaj komisiitoj. |
![]() Ĵaŭdo, Oktobro 22, 2020 - 18:37
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por la IKU povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de la teksto por la IKU-libro kaj duono – de la fizikaj partopreno en la kongreso kaj okazigo de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: http://uea.org/kongresoj/universitato. |
![]() Merkredo, Oktobro 14, 2020 - 21:39
Aperis la dudeka numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |
![]() Sabato, Oktobro 10, 2020 - 21:02
Pretas la voĉlegita oktobra numero de la revuo Esperanto. |
![]() Sabato, Oktobro 3, 2020 - 15:30
|
![]() Merkredo, Septembro 30, 2020 - 16:50
Nun UEA alvokas la komunumon, tiel ke la 20-a kaj lasta numero estu verkita de ĉiuj ni. Vi tre bonvenas tion fari per mallonga mesaĝo de optimismo, kuraĝigo aŭ justa atentigo por aŭ pri la estonteco, kion vi volas diri al la mondo aŭ simple kion vi ŝatus esprimi pri tio, kion signifas por vi la Festivalo, UEA kaj Esperanto mem. Vi povas sendi vian mesaĝon al redakcio@revuoesperanto.org kun la titolo [por la 20-a Festivala Kuriero] ĝis la 5-a de oktobro. Koran dankon por esti parto de tio, kio estis MondaFest’! |
![]() Mardo, Septembro 29, 2020 - 14:03
|
![]() Sabato, Septembro 26, 2020 - 22:43
Aperis la deknaŭa numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |
![]() Sabato, Septembro 19, 2020 - 02:19
Aperis la dekoka numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |