UEA
|
Sabato, Oktobro 18, 2025 - 22:38
219 | AKIRI: nia strategia vojo por komuna estonteco |
|
Mardo, Oktobro 7, 2025 - 12:27
El inter la 15 ekzameniĝintoj 8 personoj el 6 landoj anoncis antaŭ la ekzameno sian intencon partopreni la konkurson. La ekzameno okazis la 1an de aŭgusto, parte en Brno, en ĉeesta formo kaj paralele ankaŭ rete. Papere ekzameniĝis entute 12 personoj kaj rete 3. Post la korektado kaj poentumado la subaj kvar kandidatoj havis la plej bonajn rezultojn. • konkursanto el Usono kun 119.6 poentoj el 160 (74.75 %) |
|
Sabato, Septembro 20, 2025 - 23:35
195 | Raporto pri la kongresa temo de la 110-a UK en Brno |
|
Ĵaŭdo, Septembro 18, 2025 - 10:40
Post Burno (2025) kaj Graco (2026) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson de Esperanto (UK), estas ankoraŭ nekonataj kaj la Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj 2027 kaj 2028. Kandidatiĝoj (kaj eventualaj demandoj pri la temo) devas alveni al la Kongresa Fako de UEA pere de la retpoŝtadreso kongresoj@co.uea.org. La fakto, ke jam estas Landa(j) Asocio(j), kiuj formale kandidatiĝis por tiuj jaroj ne malhelpas, ke aliaj kandidatoj prezentiĝu. Estas prefero, ke en 2027 la UK okazu ekster Eŭropo kaj en 2028 denove en Eŭropo, ĉiam en regiono, kie en la proksima pasinteco ne okazis UK, sed ĉiuj kandidatiĝoj bonvenas kaj la Kongresa Fako analizos ĉiujn eblojn. |
|
Dimanĉo, Augusto 17, 2025 - 22:14
Dum la Scienca Forumo okazinta kadre de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno estis disdonitaj la Premio Pirlot (por la plej bonaj sciencaj libroj de la jaro) kaj la nova Premio Charles Power (por la plej bonaj sciencaj prelegoj de la UK). La konkurso Pirlot estas organizita ĉiun duan jaron de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) ekde 1995 (kaj post longa interrompo denove ekde 2017). En 2025 aldoniĝis la nova Premio Power. Ambaŭ premioj estis ĉi-jare disdonitaj sub la aŭspicio de UEA. La konkursojn kunordigis Amri Wandel, prezidanto de AIS; la premiojn prezentis Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario de UEA, kune kun Bengt-Arne Wickström, trezoristo de AIS, kaj Vera Barandovská-Frank, rektoro de 78-a Internacia Kongresa Universitato (IKU), okazinta kadre de la 110-a UK. Ambaŭ lastaj servis ankaŭ kiel ĵurio, kune kun Carlo Spinola. La gajnintaj verkoj elektitaj de la ĵurio kadre de la Premio Pirlot (sciencaj libroj) estis: |
|
Merkredo, Augusto 6, 2025 - 12:31
Inter la 26-a de julio kaj 2-a de aŭgusto 2025 kunvenis 1132 homoj el 63 landoj en Brno, Ĉeĥio, por partopreni en la 110-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni diskutis la temon Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj. Samtempe ni ilustris per nia propra agado, kiel bone la internacia lingvo Esperanto servas kiel ponto inter malsamlingvanoj el diversaj landoj kun diversaj spertoj kaj opinioj. Limiginte la traktadon de novaj teknologioj al ties komunikaj aspektoj, ni verkis raporton kaj surbaze de ĝi tiun ĉi rezolucion: Kun ĝojo ni konstatas, ke la novaj komunikaj teknologioj ebligis signifan kreskon de la nombro de praktike atingeblaj Esperanto-parolantoj, pro kio la kono de Esperanto en konektita mondo fariĝas ĉiam pli valora por atingo de paco kaj konfido inter la popoloj; Ni notas, ke artefarita intelekto (AI) por maŝina tradukado kaj, helpe de tio, multlingva komunikado fariĝis malmultekostaj kaj vaste uzeblaj; Samtempe ni notas, ke la instigoj lerni fremdajn lingvojn malfortiĝas i.a. pro la uzo de AI kaj reduktiĝas lingva egaleco, kondukante al kultura provincismo; |
|
Vendredo, Augusto 1, 2025 - 16:43
La Premio Onisaburo Deguchi aŭ simple Premio Deguĉi estas monpremio administrata de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu celas regule distingi la plej meritajn projektojn kaj agantojn (individuojn aŭ organizaĵojn), kiuj aktivas sur la kampo de utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de L. L. Zamenhof, la instruoj de Deguĉi Onisaburo kaj la Statuto de UEA, kiu listigas inter siaj celoj (art. 3ĉ) "kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj". La premio Onisaburo Deguchi estis fondita en 1987, okaze de la Centjara Jubileo de Esperanto, kaj tiel titolita honore al la japano Deguĉi Onisaburo, kunfondinto de la Oomoto-movado, kiu en 1923 enkondukis en sian agadon Esperanton kiel internacian komunikilon por la disvastigo de la ideoj pri universala homamo kaj monda paco. Spegule al la ideoj de Zamenhof kaj Deguĉi la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo. Pri la aljuĝo respondecas sola la Estraro de UEA laŭ specifa regularo. La premio Deguĉi por 2025 estas aljuĝita al Mónika Molnár (Hungario / Svislando) |
|
Vendredo, Augusto 1, 2025 - 12:38
BRANĈO POEZIOJuĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu. La unua premio estas aljuĝita al “Al mia unua instruistino nun 90-jara...” de Benoît Philippe el Germanio. |
|
Ĵaŭdo, Julio 31, 2025 - 12:48
Laŭ la Regularo pri Honoraj Membroj, Honoraj Prezidantoj kaj Diplomo pri Elstara Agado la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA) surbaze de propono de la Estraro de UEA povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, per la titolo Honora Membro (HM). Krome kiel Honora Prezidanto (HP) povas esti nomumita esperantisto, kiu aldone havis eksterordinarajn meritojn por UEA. Dum sia unua kunsido en Brno la Komitato elektis 10 novajn HM-ojn: • el Brazilo Paulo Sérgio Viana Por decidi la Komitato anticipe kaj konfidence ricevis resumajn vivpriskribojn kaj informojn pri gravaj datoj, verkoj kaj meritoj de la kandidatoj, nun publike arkivitajn en la komitata elŝutejo de UEA: https://uea.org/teko/komitato. |
|
Lundo, Julio 28, 2025 - 10:36
Laŭ la Regularo pri Honoraj Membroj, Honoraj Prezidantoj kaj Diplomo pri Elstara Agado la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA) surbaze de propono de la Estraro de UEA povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, per la titolo Honora Membro (HM). Krome kiel Honora Prezidanto (HP) povas esti nomumita esperantisto, kiu aldone havis eksterordinarajn meritojn por UEA. Dum sia unua kunsido en Brno la Komitato elektis 10 novajn HM-ojn: • el Brazilo Paulo Sérgio Viana |
Abonantoj jam povas elŝuti la novembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita:
Okaze de la KER-ekzamenoj de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, UEA lanĉis la Konkurson “La plej bona reganto de Esperanto”, al kiu invitis la C2-nivelajn kandidatojn, kiuj sukcese trapasos kaj la skriban kaj la parolan partojn de la ekzameno.
Abonantoj jam povas elŝuti la oktobran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: