UEA
|
Vendredo, Aprilo 18, 2025 - 11:28
La 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio, sub la temo “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”. Ĉiuj estas invitataj aliĝi antaŭ la fino de la tria aliĝperiodo (la 30-an de junio 2025): https://uk.esperanto.net. La reĝisoro de la kongresa temo de 2025 estas Prof. Bengt-Arne Wickström. La temo estis prezentita de la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., estrarano respondeca ankaŭ pri kongresoj, en la Dua Bulteno. Resume Unuiĝintaj Nacioj (UN) deklaris 2025 Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, celante instigi la homaron unuiĝi kaj alfronti la mondajn krizojn. António Guterres, Ĝenerala Sekretario de UN, emfazis la gravecon de homaj rajtoj kaj solidareco por solvi konfliktojn, redukti malegalecojn kaj antaŭenigi financan kaj klimatan justecon. Esperanto estas neŭtrala, facila kaj malmultekosta internacia lingvo ligita al kultura interkompreniĝo, justa komunikado kaj internaciismo. Tio kombinita al la modernaj teknologioj kiel ciferecaj platformoj, virtualaj komunumoj kaj artefarita intelekto, se trafe kaj konscie uzataj, povas plifaciligi mondskalan kunlaboron kaj edukadon por konstrui pacon kaj kontraŭstari diskonigon de malveraĵoj aŭ nutradon de malamo. La kongresa temo intencas esplori kiel teknologioj povas subteni pacon kaj konfidon, la instruon de Esperanton kaj valorigi kulturan diversecon, samtempe atente al etikaj defioj (ekz-e falsaj novaĵoj) kaj la bezono por socia inkluziveco. |
|
Dimanĉo, Aprilo 13, 2025 - 18:51
La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) – pli konataj kiel la KER-ekzamenoj – estas la plej grava internacia Esperanto-ekzameno. Ĝi estas servo de UEA ofertata de ĝia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ili ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la kategorioj nur skriba, nur parola aŭ kompleta (skriba + parola). Ĉiujn detalojn pri venontaj ekzamensesioj trovu ĉe http://uea.org/gk/1214. Okaze de la sesio dum la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, la 1-an de aŭgusto, specife por la nivelo C2 (ĉu surloke, ĉu samtempe rete) UEA starigas la Konkurson “Plej bona reganto de Esperanto”. Landaj asocioj kaj individuoj estas alvokataj partopreni! Celo de la konkurso: la konkurso celas stimuli aliĝon de reprezentantoj de kiel eble plej diversaj landoj kaj premii la tri ekzameniĝintojn el malsamaj landoj, kiuj unuope ricevis la plej multajn poentojn. |
|
Vendredo, Aprilo 11, 2025 - 19:03
Ĉi-jare la oferto responde al la invito de UEA por la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estis la plej abunda depost la pandemio. La IKU-ĵurio (Fiedler, Goodall, Maitzen, Vergara, Wen kaj Wandel) multe laboris por pretigi kaj ĝustatempe prezenti tiun-ĉi raporton. Aparte kontentiga estas la granda nombro de altnivelaj proponoj pluaj el personoj kiuj estas novaj por IKU. Cetere menciindas la signifa parto de virinoj kaj du afrikanoj. El la ricevitaj proponoj la komisiono rekomendis kaj la estraro de UEA aprobis entute 17 prelegojn: 3 kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), 6 IKU-prelegoj kaj 8 prelegoj por la Scienca Kafejo (SK): AIS: Bebenina, Koutny - Kolka, Wandel IKU: Barandovska, Jacobsen, Lindsted, Luheka, Niyukuri, Planchon SK: Alebić-Juretić, Bormann, Fernández, Fontaine, Gruner, Guerra, Jackson. |
|
Mardo, Marto 25, 2025 - 21:25
Ĉiujare UEA alvokas kandidatojn por volontuli en la Universala Kongreso de Esperanto (UK) pere de la Fondaĵo Partoprenu UK-on. La subteno de volontuloj estas nemalhavebla kaj por UEA kaj por la UK. Post la jarkomenca alvoko por la 110-a UK en Brno, Ĉeĥio, UEA kolektis la kandidatiĝon de 83 homoj. Post kunlaboro de estraranoj, komisiitoj, la Ĝenerala Direktoro kaj la Kongresa Fako, eblis alveni al listo de 17 plej indaj kandidatoj por subvencii en 2025, per aliĝ-, restad- kaj -escepte- vojaĝ-kostoj. Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo Partoprenu UK-on de UEA. Pro la historie grava 109-a UK okazinta en 2024 en Aruŝo, la kaso de la fondaĵo estis konsinderinde uzita. Por 2025 la Estraro de UEA kune kun la Ĝenerala Direktoro sukcesis decidi por principa buĝeto de 4595 EUR. Tamen tio montriĝis ne plene sufiĉa por la listo de plej indaj kandidatoj – kaj la kunlaborantoj konstatis, ke necesus kreskigi la buĝeton je 2000 EUR por plene kontentigi la elekton por 2025. |
|
Vendredo, Marto 21, 2025 - 21:06
S-ino Anny Joanice Nizigiyimana, 26-jaraĝa burunda esperantistino, estis premiita de la Prezidento de la Respubliko Burundo, S-ro Evariste Ndayishimiye, dum la festado de la Internacia Virina Tago. Anny Joanice estas individua membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 2023. Pro antaŭa sperto kiel partoprenanto de porjunularaj UN-eventoj ŝi estis elektita kune kun Mana Brinson (el D. R. Kongo) por reprezenti la Asocion en la Konferenco de la Civila Socio (UNCSC) de Unuiĝintaj Nacioj (UN), okazinta en majo 2024 unuafoje en Najrobo, Kenjo, en kiu partoprenis pli ol 2 000 homoj. Ŝi post la evento fariĝis membro de la Subkomitato de Fakuloj de UNCSC kaj daŭre reprezentas la Asocion. |
|
Mardo, Februaro 25, 2025 - 17:13
En la 1-a de februaro 2025 frapis la tutmondan esperantistan komunumon la informo, ke forpasis Renato Corsetti (1941-2025). Aparte kortuŝe estis vidi el la pluraj reagoj, kiuj aperis interrete kaj en internaj interŝanĝoj, en kiom da kunlaboroj li estis enplektita. Renato ne estis nur unu el la honoraj prezidantoj de UEA, sed ankaŭ amiko de multaj, inter ili de pluraj simplaj membroj, kiuj al Renato estis la bazo de esencaj agadoj kaj atingoj en la Esperanto-movado. Responde kaj honore al tio kreiĝas en la sino de UEA laborkomisiono Renato Corsetti, kies unua respondeco estas akcepti de homoj informojn pri tio, kion oni faris/estis farantaj kune kun Renato. Tiun komisionon gvidos Fernando Maia Jr., Vicprezidanto, kaj Michela Lipari, Komitatano de UEA. Laŭ tiu unua respondeco la komisiono havas kiel nunan ĉefan taskon organizi tiujn informojn por sekve studi la necesajn agojn kaj rimedojn por subteni la daŭrigon de la agadoj en kiuj Renato enplektiĝis. |
|
Vendredo, Februaro 21, 2025 - 12:41
51 | Renato Corsetti – Kunlaboranto |
|
Vendredo, Februaro 21, 2025 - 12:30
Ĝis la 31-a de januaro individuaj membroj de UEA (IM) povis kandidatiĝi por la posteno de komitatano B de UEA, mandato 2025-2028. Komitatanoj B reprezentas la IM-ojn en la Komitato, la supera organo de la Asocio. Laŭ la Statuto de UEA (art. 24) por la koncerna mandato ĝis maksimume kvin komitatanoj B povus esti elektitaj. Laŭ la Ĝenerala Regularo (art. 8) validaj proponoj por kandidatoj konsistas je skriba preteco, biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj de la kandidato plus skribaj subtenoj de minimume 10 IM-oj el minimume tri diversaj regnoj. Ĝis la limdato la Centra Oficejo ricevis ok proponojn, ĉiuj retpoŝte, sed nur kvin estis plene validaj, plenumantaj ĉiujn kondiĉojn. Pro tio, ke la nombro da validaj proponoj ne superis la nombron de la elektotaj komitatanoj B, voĉdonado ne devis okazi kaj ĉiuj kandidatoj estas konsiderataj kiel elektitaj, same kiel okazis en 2022, 2016, 2007 kaj 1992. |
|
Sabato, Februaro 8, 2025 - 12:32
Reduktiĝo de lingva diverseco ofte ligiĝas al redukto de kultura diverseco kaj biodiverseco. Lingvoj portas sciojn kaj spertojn de unu generacio al alia. Lingvoj nin akompanas ĉie kaj en ĉiu ago de la vivo: en la hejmo, en edukado, en politika partopreno, en artoj kaj sciencoj. |
|
Dimanĉo, Februaro 2, 2025 - 12:38
Naskiĝinta en Romo, li komencis sian profesian karieron en banko. Li ekaktivis en la Esperanto-movado fine de la 1960-aj jaroj kaj baldaŭ poste iĝis Prezidanto de TEJO (1971-1973). La Estraron de UEA li unue eniris en 1980 kaj oficis ĝis 1986; denove en 1998 kiel Vicprezidanto kaj en 2001 kiel Prezidanto de UEA. Dum sia longa kariero en UEA li aktivis en multaj komisionoj kaj kunlaboris en multaj projektoj kun aktivuloj tra la mondo, ekzemple en la Instituto Hodler ‘68, kie li estis Prezidanto (1980-1986) kaj Vicprezidanto (ekde 2002). En 2011, rekonante lian longdaŭran agadon por la Asocio, la Komitato de UEA deklaris lin Honora Membro kaj en 2023 nomumis lin Honora Prezidanto okaze de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Torino. Li ankaŭ ricevis la Premion Deguĉi en 2008. Krom siaj honoraj titoloj kaj premioj en UEA li ankaŭ estis Honora Prezidanto de TEJO. |
Abonantoj jam povas elŝuti la fmartan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita:
En 2025 ni festas la 25-an Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Tiu speciala tago, markita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko tuj komence de la 21-a jarcento celas memorigi pri la graveco de lingvoj por persona evoluo kaj socia partopreno, kaj precipe pri la rajto komenci sian lernadon en sia denaska lingvo por povi maksimume sinrealigi kaj maksimume partopreni la socion jam komence de la vivo.
UEA profunde bedaŭras informi, ke forpasis D-ro Renato Corsetti (naskiĝis la 29-an de marto 1941) la 1-an de februaro 2025, en la aĝo de 83 jaroj, en Londono. Eksa prezidanto de UEA (2001-2007) kaj honora prezidanto de UEA kaj TEJO, li estis multfaka kaj energia kunlaboranto kaj unu el la plej eminentaj figuroj en la esperantista movado, kaj en la itala kaj en la internacia, ekde siaj junaj ĝis siaj lastaj jaroj.