Forpasis Josep Franquesa i Solé (1936-2025), Honora Membro de UEA. Komuniko 1234

Kun profunda bedaŭro, UEA informas pri la forpaso de Josep Franquesa i Solé (1936-2025) la 23-an de junio 2025, en la aĝo de 88 jaroj. Li estis Honora Membro de UEA, pro siaj gravaj kontribuoj al la movado en Katalunio, Hispanio kaj al la komerca aplikado de Esperanto kiel labor- kaj faklingvo.
Josep Franquesa i Solé naskiĝis la 30-an de novembro 1936 en San Feliu de Codines. Tie, li eklernis la internacian lingvon kiel adoleskulo. Profesie, li iĝis entreprenisto. Li havis longan komercan karieron sur multaj kampoj, ekzemple pri kokinbredado, varoj por aŭto-riparado kaj hidraŭlikaj ekipaĵoj. En tiu kariero, li disvolvis aktivan kaj longdaŭran praktikon pri aplikado de Esperanto en komerco, precipe por fari internaciajn kontaktojn, starigi komercajn rilatojn, kaj ekscii pri novaj sciencaj kaj teknikaj evoluoj. Li aktive agis en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF). Por rakonti lian duonjarcentan agadon pri Esperanto kaj komerco, li verkis la eseon Malgranda estas bela, grava kaj interesa (2003).
En la loka nivelo, li ankaŭ havis longdaŭran kaj elstaran agadon. Li estis estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) de 1987 ĝis 2020, kaj krome prezidis la asocion trifoje: unue, ekde 1993 ĝis 1997, denove ekde 2002 ĝis 2007, kaj fine ekde 2014 ĝis 2018. Li ankaŭ estis prezidanto de la 35-a Hispana Kongreso en Lleida kaj 22-a Kataluna Kongreso, kiu okazis en la sama urbo. Emeritiĝinte de sia longa gvida rolo, li estis tuj nomumita honora prezidanto de KEA.
Krom en la loka nivelo li ankaŭ partoprenis aktive en UEA. Li estis Komitatano de UEA ekde 1995 ĝis 2001 kaj denove ekde 2004 ĝis 2013. Li agadis ĉefe en la kampo de lingvaj rajtoj, partoprenante en publikaj debatoj pri tiu temo, kaj estis komisiita de UEA por kunordigi ĝian agadon kadre de la Internacia Jaro de Lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 2008. En aprilo de tiu jaro, li partoprenis en la Simpozio pri Lingvaj Rajtoj organizita de UEA en la UN-sidejo en Ĝenevo. Li krome partoprenis en pli ol 40 Universalaj Kongresoj (UK) kaj membris en la Societo Zamenhof. En 2018, kadre de la 103-a UK en Lisbono, li estis elektita kiel Honora Membro de UEA, samtempe kun du pliaj eminentaj samideanoj.
Liaj legaco kaj influo en la Esperanto-movado persistas trans generacioj, kun sia filino Montserrat Franquesa i Gòdia (1966-2021), iama estrarano de KEA kaj redaktoro de la revuo “Kataluna Esperantisto,” kaj pli aktuale kun sia nepo Jordi Calafí i Franquesa (2003-), antaŭa prezidanto kaj nuna kasisto de Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ).