Ĝis la 30-a de junio kandidatigu verkojn por la Laŭro de la Akademio. Komuniko 1233

En 2020 la Akademio de Esperanto laŭ iniciato de Carlo Minnaja decidis aljuĝi la premion “Laŭro de la Akademio” al verkoj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuintaj al evoluigo de esperantlingva kulturo“. Jam tri verkoj estis premiitaj: en 2021 Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9265); en 2022 Sesdek ok de Sten Johansson (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9819); kaj en 2023 La Memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9912). En 2024 la Akademio decidis ne aljuĝi la premion.

La Laŭro konsistas el diplomo kaj cent eŭroj kaj estas aljuĝebla ĉi-jare al libro en Esperanto aperinta (en sia unua eldono) inter la 1-a de januaro 2020 kaj la 31-a de decembro 2024. La Laŭron oni proklamas okaze de la Zamenhof-tago, la 15-an de decembro, kiu ankaŭ estas Tago de la Esperanto-libro. UEA aŭspicias ĝin; kaj UEA kaj SAT subvencias la premion. La plena regularo de la premio aperis en 2021 en la januara numero de Esperanto. Aldone UEA subtenas la aferon per diskonigo de la premiita verkaĵo. Detalojn vi trovos en la kompleta regularo en la retejo de la Akademio .

Laŭ la regularo “prezentas la libron por la premio iu Esperanto-organizaĵo (landa aŭ internacia asocio aŭ simile), eldonisto aŭ la aŭtoro mem al ajna membro de la ĵurio, kiu plusendas al la aliaj ĵurianoj”. Ankaŭ estas komuna retadreso por tio: lauro@akademio-de-esperanto.org. La prezentinto disponigas la libron al la ĵurio prefere en elektronika formo. La libroj por la premio estas prezenteblaj dum la tuta jaro, sed por esti konsiderata por la premio en la kuranta jaro ne pli malfrue ol la 30-an de junio.

Se vi konas premieblan verkon laŭ la ĉi-supraj kriterioj, bonvolu kandidatigi ĝin nepre antaŭ la 30-a de junio ĉi-jare.

El la Gazetaraj Komunikoj