UEA
|
Merkredo, Januaro 22, 2025 - 11:30
Ni ankaŭ memoras la kuraĝon de pluraj homoj, soldatoj kaj civiluloj, kiuj batalis kaj agadis, ĉu por liberigi la koncentrejojn, ĉu por helpi tiujn kiuj fuĝis de la terura persekuto. Esperanto, kiel lingvo kaj idealo, estis rekte atakata de naziistoj, kaj esperantistoj estis persekutataj kaj mortigitaj. Preskaŭ la tuta familio de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto, estis ekzekutita, aŭ murdita en koncentrejoj. Tamen, malgraŭ suferado kaj danĝeroj, multaj esperantistoj ankaŭ helpis la savadon de aliaj potencialaj viktimoj. |
|
Merkredo, Januaro 22, 2025 - 11:25
La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la 47-a Esperantologia Konferenco (EK) de CED, sub la aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La aranĝo okazos kadre de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto en Brno, Ĉeĥio (26-a de julio ĝis 2-a de augusto 2025). La programo enhavos plurajn dudek-minutajn referaĵojn elektitajn el inter la ricevitaj proponoj, kun fina rondatablo pri la nunaj esploraj defioj de esperantologio rilate al la traktitaj temoj. Ni bonvenigas proponojn de Esperanto-rilataj esplorobjektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, ekonomiko, juro, antropologio kaj literaturaj studoj; ankaŭ interfakaj proponoj bonvenas. Aparte bonvenaj estos proponoj kiuj analizas aspektojn de Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko rilate al la kongresa temo: Esperanto kaj teĥnologioj. Surbaze de la prezentoj, kelkaj elektitaj tekstoj, redaktitaj de la aŭtoroj por publikigo, aperos en la revuo Esperantologio / Esperanto Studies. |
|
Sabato, Januaro 18, 2025 - 21:45
La Estraro de UEA nomumis kiel rektoron de la 78-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazonta dum la UK en Brno (Burno) Prof. Vera Barandovska-Frank, ĉeĥino, klasika filologo studinta en Brno, profesorino de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La limdato por sendi proponojn por IKU estas la 31-a de januaro 2025. Proponoj estu sendataj al la IKU-sekretario (amri@huji.ac.il) plej laste la 31-an de januaro 2025. Lige kun la IKU okazos studsesio de AIS kaj la Scienca Kafejo (SK) kiu konsistas el mallongaj (ĉ. duonhoraj) prelegoj, pli popularnivelaj. Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Kiel en la antaŭaj jaroj, eblos prelegi defore (per registrita prelego aŭ per Zoom), kvankam ĉeestaj prelegoj estos preferataj. |
|
Mardo, Januaro 14, 2025 - 18:02
Edukado okazas pere de lingvoj: oni devas scipovi difinitan lingvon por edukiĝi per ĝi. Leviĝas fundamenta demando: per kiuj lingvoj infanoj lernu? Lernado, precipe je baza nivelo, okazu prefere per la denaska lingvo de la lernanto, aŭ, minimume, la lernanto laŭrajte ricevu la rimedojn necesajn por atingi plenan komprenon de la instrulingvo. Unua prioritato de la edukaj instancoj estas do liveri instruon per lingvoj komprenataj de la lernantoj: sen lingva justeco ne povas ekzisti efika edukado, kaj sen edukado ne povas ekzisti plenaj homaj rajtoj. |
|
Ĵaŭdo, Januaro 2, 2025 - 13:05
La Premio Grégoire Maertens celas premii esperantistajn organizaĵojn aŭ individuojn, kiuj per siaj realigoj grave kontribuis kaj plu kontribuos al la evoluigo de la Esperanto-movado. Pri la ricevantoj de la premio decidas komisiono konsistanta el eksaj prezidantoj de UEA, eventuale kun la kunlaboro de aliaj eksaj estraranoj de UEA. La Premion oni iniciatis en la jaro 2024 honore al la centjariĝo de la nomdoninto Grégoire Maertens, prezidanto de UEA en la jaroj 1980-1986. Responde al alvoko disvastigita per diversaj kanaloj kaj Esperanto-aranĝoj tra la jaro, ĝis la 30-a de septembro 2024 alvenis 16 kandidatigoj, de homoj kaj organizoj sur kvar kontinentoj. La juĝkomisiono kunsidis en oktobro, kiam ĝi kribris la proponojn por veni al mallonga listo de ses kandidatoj, kaj denove en novembro, kiam ĝi faris sian decidon. Malsame al aliaj movadaj premioj la Premio Maertens metas emfazon al la potencialaj estontaj kontribuoj de la premiito; simbole oni anoncas ĝin en la unua tago de la nova jaro – kiu ankaŭ, nehazarde, estas la naskiĝtago de la nomdoninto. La Premio Grégoire Maertens por la jaro 2025 estas aljuĝita al: Stela Besenyei-Merger |
|
Mardo, Decembro 17, 2024 - 12:35
Per la kurso “Esperanto en 12 Lecionoj” lernantoj konatiĝas kun la 500 plej gravaj vortoj de nia lingvo kaj, fininte la kurson, ili povas kompreni la plej gravajn trajtojn de Esperanto kaj formi frazojn por esprimi sin laŭ baza nivelo. Neniu registriĝo necesas por eklerni per la retejo – sufiĉas enklaki kaj komenci. La retejo estas optimumigita por poŝtelefonoj kaj oni povas uzi ĝin senpage ne nur por lerni, sed ankaŭ por instrui kaj apliki en aliaj projektoj, ĉar la kurso “Esperanto en 12 Lecionoj” estas disponigita sub komuna permesilo, kondiĉe, ke oni nomas la aŭtorojn. Ankaŭ la ilustraĵoj estas disponigitaj sub simila permeso. Por detaloj konsultu pri la permesiloj. |
|
Dimanĉo, Decembro 15, 2024 - 11:28
3 | Novjarajn Bondezirojn |
|
Vendredo, Decembro 6, 2024 - 21:38
|
|
Merkredo, Decembro 4, 2024 - 12:50
|
|
Lundo, Decembro 2, 2024 - 15:34
|
En la Tago de Holokaŭsta Memoro ni rememoras tion kio povas rezulti el malrespekto kaj malestimo al homaj rajtoj. Estas nia devo, kiel homaro, malpermesi kaj eviti la ripeton de genocidoj kiel tiuj faritaj de la nazia reĝimo. La Holokaŭsto estos, por ĉiam, averto al ĉiuj homoj pri la danĝeroj de malamo, maltoleremo, rasismo kaj antaŭjuĝo.
Edukado, homaj rajtoj kaj lingva justeco... Okaze de la Internacia Tago de Edukado, ni atentigas pri la fortaj ligoj inter tiuj tri aferoj. Edukiĝo estas homa rajto: la 26-a artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj asertas, ke elementa edukado estu senpaga kaj deviga, kaj ke “teknika kaj porprofesia edukado estu ĝenerale akirebla ... por ĉiuj laŭ ties meritoj.” Per edukado oni gajnas la kapablon kompreni, postuli kaj ĝui la aliajn homajn rajtojn.
La retejo “Esperanto en 12 Lecionoj” –
Abonantoj jam povas elŝuti la januaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: 

