UEA
|
Mardo, Julio 15, 2025 - 21:34
En la nuna Tago de Esperanto, la 26-an de julio, ni festas la 138- an datrevenon de apero de la Internacia Lingvo Esperanto, unika internacia kaj interpopola projekto de lingvo kaj movado de homoj kiuj volas interkompreniĝi kaj interkonatiĝi pace. Pluraj krizoj minacas nian komunan ekzistadon. Militaj, ekonomiaj, teknologiaj, sociaj, ekologiaj kaj klimataj krizoj. Mankas internacia konfido kaj respekto al internaciaj akordoj. Meze de tiuj malfacilaĵoj popoloj suferas en mondo kie paca kunvivado, homaj rajtoj kaj evoluigo por ĉiuj estas plene realigeblaj, depende de komunaj decidoj kaj komunaj agadoj. |
|
Lundo, Julio 14, 2025 - 20:37
La komisiono de la Premio Maertens denove anoncas konkurson por identigi organizaĵon aŭ esperantiston, kiu jam kontribuis sian tempon kaj energion al la antaŭenigo de Esperanto kaj intencas tiel daŭrigi en la estonteco. Multaj esperantistoj faras pozitivan agadon por disvastigi Esperanton, sed malmultaj tion faras jaron post jaro, agon post ago – ofte sen rekono, kaj sen deziro atingi famon. Grégoire Maertens, iama prezidanto de UEA, kiu pasintjare festis sian centan datrevenon, estas unu el tiuj personoj, kiuj dediĉis tutan aktivan karieron interalie al disvastigo de Esperanto. La Premio Maertens celas honori tiujn niajn konstantajn kaj fidelajn laborantojn por Esperanto – precipe tiujn kun novaj ideoj kaj novaj organizaj kapabloj kaj tiujn, kies laboro povas instigi kaj inspiri aliajn personojn. |
|
Lundo, Junio 30, 2025 - 19:15
Same kiel en pasintaj UK-oj okazos en Brno (Burno) la Faka Forumo, dum kiu Fakaj Asocioj povos prezenti siajn aktivecon kaj perspektivojn por estonta agado kaj kunlaboro. Aparta temo por la ĉi-jara Faka Forumo estos la sinprezentado de Fakaj Asocioj en la Almanako, kiun UEA iniciatas anstataŭ la Jarlibro, lastfoje aperinta en 2018. Por ebligi bonan planadon de la evento, reprezentantoj de Fakaj Asocioj kiuj intencas partopreni, bv. informi la estraranon pri Scienca kaj Faka Agado, Amri Wandel, ĉe amri@huji.ac.il. Dum la UK en Brno okazos ankaŭ disdono de Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj libroj eldonitaj en la lastaj jaroj, kiu estas organizita ĉiun duan jaron de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Lastfoje ĝi estis disdonita en 2023 en Torino. La limdato por proponoj estis plilongigita ĝis la 15-a de julio. |
|
Lundo, Junio 30, 2025 - 12:26
Por la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Aŭstrion kiel kongreslandon. La bela Graz (Graco) estos la kongresurbo. Graz estas la ĉefurbo de la lando Stirio – de la Aŭstria Federacia Respubliko. Ĝia nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas “kasteleto”. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno) kaj havas kvar universitatojn kun ĉirkaŭ 40 mil studentoj. Kun pli ol 900 jaroj de ekzisto, en 2003 Graz estis la Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Ĝi estas listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko kaj Urbo de Dezajno, proponante al vizitantoj fascinan mikson de tradicio kaj novigado. Pro sia eventoplena jarkalendaro, turismaj vizitindaĵoj kaj larĝa oferto de notinda gastronomia diverseco ĝi ankaŭ estas konata kiel la Ĉefurbo de Ĝojo. Graciplena urbo. |
|
Sabato, Junio 28, 2025 - 18:58
Ĉi-jare UEA disdonos ankoraŭfoje subvenciojn el la Biblioteka Apogo Honore al la geedzoj Johano kaj Maria Bachrich, mallonge nomata Biblioteka Apogo Bachrich, kiu celas pliriĉigon de Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco. La fondaĵo estis starigita en 2014 de komenca kapitalo (20 000 USD) donacita de la familio Bachrich memore al Johano kaj Maria, venezuelaj esperantistoj forpasintaj en 2005 kaj 2011 respektive. Per la subvencio eblas aĉeti librojn kaj aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA. En la lasta eldono estis subvenciitaj entute 7 bibliotekoj, 4 en Eŭropo (KoToPo, Francio; Interkultura Centro Herzberg, Germanio; Sevila Esperanto-Asocio, Hispanio; Triesta Esperanto-Asocio, Italio), 2 en Ameriko (Biblioteko Ary Zamora (Gaŭĉa Esperanto-Asocio), Brazilo; Kuba Esperanto-Asocio, Kubo) kaj 1 en Azio (Esperanto-Muzeo Jokohama, Japanio). |
|
Ĵaŭdo, Junio 26, 2025 - 19:50
Josep Franquesa i Solé naskiĝis la 30-an de novembro 1936 en San Feliu de Codines. Tie, li eklernis la internacian lingvon kiel adoleskulo. Profesie, li iĝis entreprenisto. Li havis longan komercan karieron sur multaj kampoj, ekzemple pri kokinbredado, varoj por aŭto-riparado kaj hidraŭlikaj ekipaĵoj. En tiu kariero, li disvolvis aktivan kaj longdaŭran praktikon pri aplikado de Esperanto en komerco, precipe por fari internaciajn kontaktojn, starigi komercajn rilatojn, kaj ekscii pri novaj sciencaj kaj teknikaj evoluoj. Li aktive agis en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF). Por rakonti lian duonjarcentan agadon pri Esperanto kaj komerco, li verkis la eseon Malgranda estas bela, grava kaj interesa (2003). |
|
Merkredo, Junio 25, 2025 - 12:39
En 2020 la Akademio de Esperanto laŭ iniciato de Carlo Minnaja decidis aljuĝi la premion “Laŭro de la Akademio” al verkoj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuintaj al evoluigo de esperantlingva kulturo“. Jam tri verkoj estis premiitaj: en 2021 Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9265); en 2022 Sesdek ok de Sten Johansson (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9819); kaj en 2023 La Memoraĵoj de Julia Agripina de Anna Löwenstein (http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9912). En 2024 la Akademio decidis ne aljuĝi la premion. |
|
Sabato, Majo 10, 2025 - 19:27
Ĝenerale, familioj transdonas valorojn al novaj generacioj. Tiel, ni bezonas ke familioj transdonu valorojn kiel socian justecon, daŭripovecon, naturan konservadon, klimatan ekvilibron, kaj aliajn gravajn elementojn por nia komuna estonteco. Al tiu, ni aldonu, ke en sia eduka rolo, familioj konservas kaj disvastigas lingvojn kaj inspiras ilin al siaj infanoj. Ekonomia evoluigo devas akompani tian socian evoluigon, tiel ke ni vere elradikigu malriĉecon, kaj antaŭenigu decan laboron kaj egalajn ŝancojn. Justeco kaj inkluzivo estas la ŝlosiloj por konstrui pli bonan mondon por ĉiuj. En tiu vojo, lingvoj gravas, ne nur por bone komuniki al la familioj de la mondo, sed, pli signife, por aŭskulti tiujn familiojn: lingvoj estas por paroli, sed ankaŭ por aŭskulti. |
|
Mardo, Aprilo 29, 2025 - 22:18
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove organizas sian retan eventon Retoson (kunigo de ‘reta’ kaj ‘etoso’), okazonta de la 09-a ĝis la 12-a de majo 2025: http://retoso2025.tejo.org La evento enhavos diverstipajn programerojn inkluzive la koncertojn, atelierojn, prelegojn kaj interagajn programerojn. La programtabulo baldaŭ aperos en la retejo de Retoso. Partopreni estas tute senkosta por ĉiuj. Vi povas aliĝi ĉi tie por aperi en la listo de aliĝintoj kaj ricevi ĉiujn gravajn informojn pri la evento. Alikaze, unuopaj programeroj libere alireblos de la programtabulo. La programtabelon kaj pliajn informojn oni povas ankaŭ trovi en la Eventa servo (http://eventaservo.org/e/retoso2025) Oni povas kontribui al la programeroj per ĉi tiu ligilo : http://mallonge.net/kontribuu-al-retoso2025 |
|
Merkredo, Aprilo 23, 2025 - 12:06
En la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, Ĉeĥio, denove okazos la populara programo Kleriga Lundo, la 28-an de julio 2025. La Kleriga Lundo celas ne nur informi al kongresanoj pri diversaj temoj, sed ankaŭ doni al ili okazon praktiki kaj vivsperti pri traktataj temoj. Pro tio la programo kutime ligiĝas al interagaj sesioj kaj al metiejoj. La diversajn aktivecojn, kiuj konsistigas la Klerigan Lundon, povas gvidi ĉiuj homoj el la Esperanto-komunumo pretaj dividi spertojn kaj sciojn, tiel ke speciala celo de tiu programero ankaŭ estas krei ligon inter esperantistoj per sciodivido kaj kunvivado. Se vi interesiĝas kaj volas ion proponi, plenigu la formularon “Proponu programeron”, ankaŭ troveblan en la retejo de la UK (https://uk.esperanto.net) ĝis la 30-a de aprilo 2025. |


Kun profunda bedaŭro, UEA informas pri la forpaso de Josep Franquesa i Solé (1936-2025) la 23-an de junio 2025, en la aĝo de 88 jaroj. Li estis Honora Membro de UEA, pro siaj gravaj kontribuoj al la movado en Katalunio, Hispanio kaj al la komerca aplikado de Esperanto kiel labor- kaj faklingvo.
La temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Familioj estas "Familio-celaj politikoj por daŭripova evoluigo". Per tiu temo, Unuiĝintaj Nacioj instigas registarojn de la mondo integri familiojn en siaj evoluigaj tagordoj por trakti gravajn temojn kiel ekzemple teknologian transformadon, demografiajn ŝanĝojn, urbigon, migradon kaj klimatan ŝanĝiĝon.