En la 110-a UK, Brno, reokazos la Faka Forumo kaj Premio Pirlot, kaj aperos nova Premio Power por sciencaj prelegoj. Komuniko 1237

Same kiel en pasintaj UK-oj okazos en Brno (Burno) la Faka Forumo, dum kiu Fakaj Asocioj povos prezenti siajn aktivecon kaj perspektivojn por estonta agado kaj kunlaboro. Aparta temo por la ĉi-jara Faka Forumo estos la sinprezentado de Fakaj Asocioj en la Almanako, kiun UEA iniciatas anstataŭ la Jarlibro, lastfoje aperinta en 2018. Por ebligi bonan planadon de la evento, reprezentantoj de Fakaj Asocioj kiuj intencas partopreni, bv. informi la estraranon pri Scienca kaj Faka Agado, Amri Wandel, ĉe amri@huji.ac.il.
Dum la UK en Brno okazos ankaŭ disdono de Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj libroj eldonitaj en la lastaj jaroj, kiu estas organizita ĉiun duan jaron de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Lastfoje ĝi estis disdonita en 2023 en Torino.
La limdato por proponoj estis plilongigita ĝis la 15-a de julio.
Krom la limdato, ankaŭ la sumoj de Premio Pirlot estis modifitaj: la unua premio estos 500 eŭroj, la dua – 300 kaj la tria – 200 eŭroj. La ĉi-jara konkurso estas dediĉita al la memoro de Renato Corsetti, kiu servis kiel sekretario de la Premio ekde 2017.
Ĉi-jare revenos la branĉo por sciencaj prelegoj, kiu portos la nomon de Charles Power (Karlo Pov), iama KKS (1977-1982), verkisto, tradukisto kaj ŝatanto de scienco kaj sciencfikcio, kiu forpasis en aprilo 2025. La gajnintoj de la Premioj Pirlot kaj Charles Power estos publike anoncitaj en la Scienca Forumo, okazonta dum la UK en Brno (Burno), vendrede posttagmeze. Ambaŭ premioj estas aŭspiciitaj de UEA.
La nova premio Power estos aljuĝita en du kategorioj: longa prelego, kiel la prelegoj de Internacia Kongresa Universitato (IKU), kaj mallonga prelego kiel tiuj de Scienca Kafejo (SK). Povas partopreni ĉiu scienca prelego okazinta lastjare (aŭ okazonta ĝis la fino de la burna UK) en internacia E-kunveno. Por kvalifikiĝi estas bezonata anticipa prijuĝo (kiel ekzemple okazas por IKU- kaj SK-prelegoj), aŭ skriba raporto de almenaŭ du aŭskultantoj. La unua premio en ĉiu el la du kategorioj estos 300 eŭroj, la dua – 200 kaj la tria – 100 eŭroj. Proponojn por la premioj Pirlot kaj Power bv. sendi al amri@huji.ac.il ĝis la 15-a de julio.