La unua mondmilito tra la okuloj de esperantistoj: partopreniga historio en la praktiko

• Pascal Dubourg Glatigny Javier Alcalde, José Salguero. Antaŭ unu jarcento. La granda milito kaj Esperanto. Parizo: SAT-EFK, 2018. 375 p., il.
Prezo ĉe UEA: 15,60 €
Mendi en la katalogo de UEA
Historio ne estas fako nur por fakuloj, historio apartenas al ĉiuj. En la lastaj jaroj aperis nova scienca branĉo nomata publika historio, kiu ĝuste okupiĝas pri la rilato inter historiistoj kaj ilia publiko, tio estas pri la ligo inter historio kaj memoro. La celo de historio ne kuŝas nur en la prilumado de pasintaj faktoj. Ankaŭ la kolektado kaj pristudado de homa, subjektiva percepto de faktoj, travivaĵoj kaj aliaj eventoj apartenas al ĝiaj celoj. Kaj tiu percepto evoluas laŭ la tempo, tiel ke hodiaŭaj homoj ne interpretas la pasintajn faktojn ekzakte same kiel la tiutempaj travivintoj.
En la jaroj 2014–2018 lavango da novaj publikaĵoj pri la unua mondmilito aperis tra la mondo, ofte dividitaj laŭlande kaj sekvantaj naciajn vidpunktojn. Ili distingiĝas de la antaŭaj pro la specifa kunteksto, en kiu troviĝas la periodo de la unua mondmilito. Ĉar la lastaj travivintoj forpasis en la pasintaj jaroj kaj neniun atestanton oni povas plu rekte renkonti, la nuntempa ĉeesto de la milito en la memoroj evoluas kaj parte forviŝiĝas. Kiel de nun peri al junaj generacioj la konon kaj konscion de tiom amasa mondskala buĉado, kiam ĝi plu estas nur abstrakta surpapera kaj tombeja faktaro? La defion alfrontis la redaktoroj de ĉi tiu impona verko, J. Alcalde kaj J. Salguero, kiuj kunmetis novajn dokumentojn kaj socian rememoron de la evento. Entute preskaŭ kvardeko da plumoj, antaj kaj intaj, verŝis sian inkon al tiu historia kolektiva monumento. Plejmulto de la tekstoj estas nun unuafoje publikigitaj, sed ankaŭ aliaj gravaj dokumentoj estas represitaj.
La unua parto de la libro ilustras la hodiaŭan memoron de la milito por nunaj esperantistoj. Ne nur el Rusio aŭ Francio sed ankaŭ el landoj, kiujn oni ne tuj rilatigas al la temo: Aŭstralio, Hispanio, Portugalio... Iuj mem verkis surbaze de familiaj rememoroj, aliaj elektis kaj tradukis tekston pri sia regiono, ekzemple, el la japana, korea kaj ĉina komuna trilanda historia lernolibro (2005), aliaj preferis verki pri la milito aliloke, kiel Kurdio, tiaj regionoj, kie la militintaj nacioj forgesis sian promesaron. Elstaras en tiu unua parto la taglibro de la skoto Robert Murray, adoleskulo, kiu entuziasme aliĝis al la milito kaj laŭgrade enprofundiĝis en hororon proporcie al sia malproksimiĝo de la hejma tero, ekde Francio, tra Grekio, Egiptio kaj ĝis Palestino. Originale verkita en Esperanto kaj neniam antaŭe publikigita, la teksto okupas grandan parton (110-paĝan) de tiu ĉapitro.
Tiu grava unua parto, kiu atestas pri la nuntempa kolektiva konscio de la esperantistaro pri la unua mondmilito, eble malpli allogos la movademan legantaron, ol la dua, kiu liveras kvanton da novaj faktoj pri la fenomeno Esperanto ĝuste dum la mondmilito. Se ne mankas la konataj faktoj pri la nuligita UK en Parizo, la sinteno de Zamenhof rilate la geo-politikan situacion kaj la promilita esperantistiĝo de Eugène Lanti, abundas ankaŭ novaj elementoj. Pioniras la studo de Javier Guerrero pri la Esperanta gazetaro, kiu lumigas la uzon de la internacia lingvo por propagandaj celoj de la registaroj, interalie la germana. Troviĝas ankaŭ nekonataj raportoj de germanaj UEA-delegitoj pri militkaptitejoj en Germanio, Anglio kaj Francio. Tiu serio nur pensigas, ke la rolo de la dummilita UEA, kies interpersona perado-agado estas ofte menciata, restas ĝis nun nur supraĵe studita. Konkludas tiun parton artikolo de Javier Alcalde, kiu aliras la problemon en nekutima maniero, demandante sin pri la ligo inter esperantismo kaj pacifismo kaj rekonstruante multajn fadenojn ĉu personajn ĉu ideajn.
La lasta ĉapitro de Antaŭ unu jarcento estas dediĉita al personaj rememoroj speciale kolektitaj por la volumo. Ĝi konsistas el interesa kaj originala provo konstrui iun partoprenigan aliron al historio. La redaktoroj pridemandis serion de diverslandaj esperantistoj pri iliaj personaj kaj familiaj memoroj. Kion oni plu memoras hodiaŭ post unu jarcento pri la unua mondmilito? Ĉu la konstantan limoŝanĝon? Ĉu la kreskon de antisemitismo, antaŭanoncon de la dua mondmilito? Ĉu la rolon de virinoj en la tiamaj socioj, fakton substrekatan de la historiografio ekde la sepdekaj jaroj? Tiu ĉapitro brile kunligas la laboron de la historiistoj kun la efektiva memoro.
La ĝeneralan enkondukon de la libro verkis Brigid O’Keeffe, profesoro pri soveta historio ĉe Brooklyn College en Novjorko kaj fakulo pri la Esperanto-movado en la carisma kaj intermilita periodo. Ŝi montras kiel la milito ne nur «influis la vojiron de Esperanto kaj esperantismo en la mondhistorio», donante al ĝi fortan baton, kiel oni kutime asertas, sed ankaŭ kiel ĝi, surbaze interalie de la fama alvoko de Zamenhof al la diplomatoj, donis novan energion al la movado kaj renovigis ĝian mondbildon kaj mesaĝon nun senbalastigitan de iu frua malmatura romantismo.
Antaŭ unu jarcento, grava kolekto de dokumentoj kaj studoj, montras kial, malgraŭ sia marĝena socia influo, la esperantista movado, specifa preternacia observopunkto al la monda historio, ebligas lumigi makrofaktojn per freŝaj okuloj.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.