Solvi la konfliktojn en Afriko

Ian Fantom

Al revuo "Esperanto": Letero



La novjara numero de Esperanto estas la plej pozitiva, kiun mi vidis dum jaroj. La redaktoroj estas gratulindaj pro kunmeto de tiuj informoj, sed, kiel diris antaŭa redaktoro: “Oni ne povas fari panon sen faruno”.
Aparte kaptis mian atenton la artikolo "Solvi la konfliktojn en Afriko: Kiel UEA povas kontribui al tio? Analizoj kaj proponoj". Dum la jaroj mi multe diskutis kun afrikanoj el ambaŭ flankoj, kaj mi scias, ke ekzistas bonvolo kaj pozitivaj fortoj en Afriko por solvi tiun konflikton. Mi plene konsentas kun la aŭtoro, Privas Tchikpe, pri liaj ideoj.


Tamen mankas unu grava demando: Kial, se la afero estus tiom simpla, la konflikto ne jam estas solvita? Por tion respondi, necesas reiri al la origino de la konflikto, tiel ke oni povu kompreni kio antaŭenpelas tiun konflikton ankoraŭ hodiaŭ.


Ŝajnas al mi tute evidente, ke tiu konflikto ekis ne en Afriko sed en Eŭropo. Plue, se ĉiuj, kiuj scias pri la afero, dirus publike tion, kion ili diras private, la konflikto jam estus solvita.


De tempo al tempo en la Esperanto-movado niaj plej pozitivaj aktivuloj estas celitaj per misfamigaj kampanjoj. Ivo Lapenna verkis libron "Hamburgo en Retrospektivo" pri siaj spertoj. Mi travivis multon kun li, kiel tiutempa membro de La Londona Esperanto-Klubo, sed mi ne estis partieca en la konflikto; mi tutsimple provis malgraŭ la konflikto daŭrigi la informan laboron por la landa asocio. Tamen tiu konflikto tiom intervenis en nia laboro, ke mi prenis iom da tempo por esplori pri la historio de la afero, kaj je mia miro, eltrovis, ke okazis io simila dudek jarojn pli frue: la Afero Connor, kiu kulminis en 1955.


Mi miris, ĉar mi esperantiĝis nur sep jarojn poste, kaj eĉ ne unu vorton mi aŭdis pri ĝi, ĝis mi mem eltrovis en 1973. Mi sugestis al Lapenna, ke eble la du aferoj havas la saman fonton, sed li opiniis, ke ne. Nur 33 jarojn poste, kiam okazis io simila al mi, mi konkludis, ke preskaŭ certe mi pravis.


Mi intencis verki libron pri miaj spertoj, sed fine konstatis, ke nur la subtenantoj de Lapenna legis lian libron, kaj nur la subtenantoj de Gbeglo Koffi legis lian libron, Sub la Verda Bluzo, pri liaj spertoj kiel Estrarano de UEA pri Afriko. Kvankam ambaŭ ie kaj tie certe eraris pri la motivoj de iuj el siaj atakantoj – kaj tio estas tute normala en tiaj cirkonstancoj – la esenca rakonto en ambaŭ kazoj entute kongruas kun tiu de la libro, kiun mi estus mem verkinta pri miaj spertoj.


Necesas ke homoj iru al la fundamento de tiu problemo, kaj ke ili ĉesu esti cerbolavitaj per la ideo de "la bezono senti nin kune".