Esplorante la rilaton inter finnoj kaj kafo



Pauline Curtet

Ĉu vi scias, ke finnoj estas unu el la plej grandaj kafo-trinkantoj en la mondo? Ni demandis kelkajn el ili, kial tiel estas.

Surtablaĵoj de 1970, dizajnita de Arabia, finna vazara fabrikanto fondita en 1873.
Holger Ellgaard/Wikimedia.org (Permesilo: CC BY-SA 3.0)

Kiu povus diveni? La finnoj estas inter la plej grandaj kafo-trinkantoj en la mondo, kaj tiel estas de jardekoj. Ĉiu finno havas siajn proprajn kialojn por ami kafon.
Kiam ŝi komencas paroli pri kafo, Erja Korhonen estas preskaŭ nehaltigebla. Televida scenaristo, ŝi konfesas, ke ŝi ne povas komenci sian tagon sen trinki du grandajn tasojn, preparitajn laŭ tipa finna maniero kun iom da lakto kaj sen sukero. “Mi ŝatas kiel mi sentas min post la trinkado”, diras Korhonen, aldonante, ke ŝi ankaŭ estas sufiĉe postulema pri sia kafo.
Finna kafo estas ofte farita el leĝere rostitaj grajnoj kaj gustas iomete acide. Tamen la gustoj diversiĝis, kaj nuntempe finnaj produktantoj kaj la elvolviĝanta kafo-kulturo de la lando provizas kafon al ĉiuj preferoj, ofertante spektron de leĝere al nigre rostitaj grajnoj.

Po dek du kilogramoj jare


Kahvimummo (1895) – “Kafa avino”, oleo sur kanvaso de la finna pentristino Anna Sofia Sahlstén (1859-1915).
Reprodukto el Naistaiteilijat Suomessa – keskiajalta modernismin murrokseen (“Artistinoj el Finnlando: de la Mezepoko al la Transformado de la Modernismo”), de Riita Konttinen, Tammi, Helsinko, 2007/Wikimedia.org (Permesilo: publika havaĵo)

Laŭ la Internacia Kafo-Asocio ĉiu finno konsumas po 12 kilogramoj da kafo jare. Tio faras el Finnlando la duan plej grandan landon en la mondo rilate laŭkapan kafo-konsumon. Se oni kalkulus tion laŭ alia metodo, ĝi povus esti eĉ sur la unua vico: Luksemburgio nuntempe posedas la antaŭecon, ne pro la kafaj kutimoj de ĝiaj loĝantoj, sed pro translima komercado kun siaj najbaroj.
La amrakonto inter finnoj kaj ilia kahvi okazas de pli ol jarcento. Finnaj romanoj, pentraĵoj kaj eseoj de la frua 20-a jarcento montras, kiom grava la trinkaĵo jam estis fariĝinta tiuepoke.

Eĉ nuntempe finnoj ofte ŝatas rakonti anekdotojn pri la rilato de siaj antaŭuloj al kafo. Maria Oiva, alia finna kafamanto, ridetas, kiam ŝi parolas pri sia avo. “Li estis teatra reĝisoro en Helsinko”, ŝi diras. “Kiam li laboris, lia kafo-taso devis ĉiam esti plena. Unu tagon li havis kelkajn sanproblemojn. La kuracisto demandis al li, kiom da kafo li trinkas ĉiutage. Li havis nenian ideon! Do li komencis kalkuli. Li alvenis al 35 tasoj en unu tago. Tio estas ege tro!”.
Kiam ŝi rakontas tion al siaj finnaj amikoj, Maria diras, ke principe ili tre surpriziĝas. “Sed tiam ili pensas dum iom da tempo kaj diras: ‘Nu, jes, eble tio povus okazi ankaŭ al ni’”.

Varma trinkaĵo glacirompas


Kafopaŭzo en finna fervojista grupo de kontinua studado (Helsinko, 1955).
Reino Kalevi Lehtonen/Wikimedia.org (Permesilo: CC BY-SA 4.0)

Lasse Vidman, premiita finna kafofaristo, diras, ke sian pasion pri la varma trinkaĵo li ne povas facile klarigi. “Parto de la kialo povus esti pro tio, ke ni vivas en malvarma lando, do ni bezonas trinki varmajn, fortodonajn trinkaĵojn”, li diras.
Li ankaŭ sugestas alian, pli sentimentalan kialon. “Kafo ankaŭ estas ligita al niaj plej bonaj memoroj. Ekzemple, kiam mi estis infano, mi amis iri glaci-fiŝkapti dum la vintro, kun varmbotelo plena je bona, varma kafo en mia sako. Mi ankaŭ certas, ke ĉiu finno memoras, kie li aŭ ŝi estis, kiam la unuan fojon gustumis kafon”.
Kafo ankaŭ formas gravan parton de socia interago en Finnlando. Korhonen rimarkis tion en sia laborejo. “Kafo rompas la glacion”, ŝi diras. “Dum la kafo mi kaj miaj kolegoj parolas pri aliaj aferoj ol laboro. Ni ekkonas unu la alian. Kaj ĉio tio danke al kafo. Ĉu vi povas kredi tion?”.

Aperis unue en junio 2015 ĉe ThisisFinland: https://finland.fi/arts-culture/exploring-the-finnish-affinity-for-coffee/

Traduko el angla (kun afabla permeso de la aŭtorino) kaj foto-elektado de: Fernando Maia Jr.

Ĉu vi ankoraŭ ne aliĝis al la 104-a UK en Lahtio, Finnlando? Uzu do nian retaliĝilon – https://uea.org/kongresoj/alighilo – kaj bonvenon al la plej grava Esperanto-evento de la jaro!