Intervjuo kun Jo Haazen

Zamenhof-Festo en belga konsulejo en Sankt-Peterburgo. Foto: Alexander Egorin
Ĉi-numere la Redakcio decidis paroli kun Jo Haazen. Li estas konata flandra muzikisto kaj esperantisto. Li ege famiĝis kiel kariljonisto kaj instruisto. Jo Haazen ricevis plurajn premiojn, distingojn kaj dekoraciojn, inter kiuj: la ordenon “Honors of Music” (Universitato de Kaliformio, 1980), Civilan Ordenon Unuaklasan (Belga Ministerio pri Internaj Aferoj, 1995,), Honora Eŭropa Senatano Pro Pace et Unitate, e meritu et honoris causa (BVSE-UEF, 2000), honorigan diplomon de la urbo Sankt-Peterburgo (2004), “Ordenon de la Amikeco” pro sia “unika kontribuo al la revivigo de la muziktradicioj en la fortikaĵo de Petro kaj Paŭlo, siatempe kreitaj fare de la imperiestro Petro la Granda” (Rusio, 2004, enmanigis la prezidanto de Rusio Vladimir Putin), Komandoro en la Ordeno de la Krono (distingis la belga reĝo Albert II, 2012) kaj multajn aliajn. Pliajn informojn pri li vi povas trovi en Vikipedio – https://eo.wikipedia.org/wiki/Jo_Haazen.
Li aktive kontribuas al la Esperanto-movado, prelegas dum Esperanto-aranĝoj, ekzemple, dum IKU-sesioj en la Universalaj Kongresoj.
Katedralo de Petro kaj Paŭlo en Sankt-Peterburgo
Revuo Esperanto: 2018 estis nomita la Jaro de la Esperanto-kulturo. Kion laŭ vi signifas Esperanto-kulturo?
J.H.: La Esperanto-kulturo estas fondita sur etika bazo, ligita kun la humanismaj konceptoj de d-ro L. L. Zamenhof, kiu estas rekonita de Unesko kiel “valora persono en la kampoj de edukado, scienco kaj kulturo”. La Esperanto-kulturo estas esence humana ĉar ĝi celas la pacan unuiĝon de la homaro per facile lernebla “neŭtrala” lingvo, kontraŭe al naciismaj tendencoj kiuj ĉefe okupiĝas pri propraj politikaj, ekonomiaj kaj strategiaj interesoj. Esperanto estas do grava socia fenomeno, animita de forta interna ideo de interpopola amikeco, idealo kiu daŭre inspiras milojn da homoj. Evidente la Esperanto-kulturo havas ankaŭ literaturajn valorojn: romanojn, poezion ktp. Krome, tre gravas komunikado – parola kaj skriba, same kiel studado kaj praktikado de nia lingvo por ke ni parolu modele, klare, logike kaj elokvente. Jen kelkaj atentindaj aspektoj de la Esperanto-kulturo.
Revuo Esperanto: Kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj dum aliaj aranĝoj vi faras sciencajn prelegojn pri artoj, speciale pri la kariljono, via muzika instrumento. Kiel vi taksas la nunan staton de sciencaj esploroj en Esperantujo?
J.H.: Sciencaj esploroj kaj publikaĵoj en Esperanto ĉiam ekzistis, speciale en la kampo de lingvistiko, sed ankaŭ pri medicinaj, matematikaj, astrofizikaj
kaj soci-politikaj temoj. Kompreneble, sciencaj esploroj en Esperantujo ankoraŭ ne estas tiel multnombraj kiel en teknike progresintaj landoj, kvankam
rimarkeblas modesta, daŭra progreso. Citindas sciencaj eldonaĵoj de diverslandaj esperantlingvaj universitataj sesioj kaj la altnivelaj publikaĵoj de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), redaktataj de prof. Amri Wandel.
Prelego kadre de la Internacia Kongresa Universitato, 102-a UK en Seulo
Revuo Esperanto: Ĉu vi povus iom rakonti pri via Esperanta kaj eksteresperanta agado en Rusio?
J.H.: Post miaj taskoj kiel muzikisto (municipa kariljonisto) en Antverpeno kaj post tridekjara gvidado de la Reĝa Kariljon-Instituto en Meĥleno (Belgio) mi revivigis la kariljonan arton en Rusio, importitan en la 18-a jarcento de la Rusa imperiestro Petro la Granda. En 2001 mi starigis novan kariljonon en la historia fortikaĵo de Sankt-Peterburgo. La projekto altiris centojn da sponsoroj el multaj landoj, inter kiuj ankaŭ estas esperantistoj. Ĉar temis pri translima amikeco kaj internacia kunlaboro, la projekto altiris la atenton de eminentuloj, diplomatoj kaj politikistoj kiujn mi de tempo al tempo atentigis pri la valoro kaj la rolo de la universala lingvo. Dum multnombraj vojaĝoj kaj koncertoj en ĉiuj kontinentoj mi ofte havis okazojn por paroli pri Esperanto, memorante la vortojn de d-ro Zamenhof: “…Ni semas kaj semas konstante…”. En 2006 la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato malfermis Fakultaton pri Artoj, kie mi fariĝis profesoro pri kariljonado. Intertempe mi konatiĝis kun rusiaj esperantistoj, kun kiuj okazis interesaj interŝanĝoj de ideoj por reunuigi samideanojn en Sankt-Peterburgo, urbo kiu antaŭ kvindek jaroj ĝemeliĝis kun Antverpeno dank’ al kontaktoj inter belgaj kaj rusaj esperantistoj dum la Universalaj Kongresoj en Antverpeno en 1911 kaj 1928.
Revuo Esperanto: Vi estas la motoro de la Esperanto-societo en Sankt-Peterburgo, societo kiu nomiĝas “Kariljono”. Ĉu vi povas iom rakonti pri tio?
La kariljono en Sankt-Peterburgo
J.H.: La Esperanto-movado en Rusio jam en la 19-a jarcento estis tre aktiva kaj pli-malpli sukcese – ni diru “modeste” – travivis plurajn sociajn, politikajn kaj historiajn obstaklojn, inter kiuj la Oktobran Revolucion en 1917. Post la disfalo de Soveta Unio en 1991, la rusiaj esperantistoj ekaktivis pli individue ol antaŭe, kio ŝajnis al mi ne aklaminda. Homoj ja devas vive renkonti unu la alian por kreskigi siajn kolektivajn, sociajn intencojn. Tamen la movado iom post iom reorganiziĝis en pluraj urboj, ankaŭ en Sankt-Peterburgo, kie nuntempe esperantistoj kunvenas ĉiun monaton en la sino de la Ŝtata Muzeo pri la Historio de Sankt-Peterburgo, pli precize en la fama Petropaŭla fortikaĵo, kie troviĝas maŭzoleo kun la tomboj de ĉiuj rusiaj imperiestroj depost la 18-a jarcento. La maŭzoleo havas imponan 123-metrojn altan orumitan turon kun grandega muzika instrumento nomata “kariljono”, konsistanta el kvar-oktava klavaro kun 51 sonoriloj. Tie aŭdiĝas regule la Esperanto-himno de Félicien de Ménil, pro kio lokaj samideanoj entuziasme elektis por sia klubo en 2008 novan nomon: Esperanto-Societo “Kariljono”! La klubo eĉ havas orkestr(et)on nomatan “Blua Ponto”.
Leciono en la Sankt-Peterburga Universitato
Revuo Esperanto: Oni scias, ke dum Zamenhof-Tagoj vi organizas imponajn festadojn en Peterburgo. Kie kaj kiel ili okazas?
J.H.: La historio de Esperanto montras multajn interesajn momentojn, ekzemple la uzadon de Esperanto en 1921 fare de la Internacia Labora Oficejo (ILO); la unuan interŝtatan rekonon de Esperanto kiel “klara” lingvo por telegrafio fare de la Ligo de Nacioj en 1924; la Ĝenevajn somerajn universitatajn kursojn pri psikologio, elektrotekniko, internacia juro kaj lingvoscienco de 1925 ĝis 1927; la ĉiujarajn Universalajn Kongresojn de Esperanto; la rekonon de nia lingvo fare de Unesko en Montevideo en 1954; multnombrajn radio-elsendojn en la universala lingvo, ktp. Sed unu el la plej atentindaj eventoj sendube estas la ĉiujara Zamenhof-Tago, la 15-a de decembro, tago kiu post la decido de Unesko en Parizo en 2015 okazis en 2017 sub ĝia patroneco. Tiurilate leviĝis la demando: kiel organizi pli altnivelajn, dignajn Zamenhofajn memorigojn? La Sankt-Peterburgaj esperantistoj decidis kunlabori kun la loka belga konsulejo, kies antaŭa konsulo, s-ino Marie-Louise Vanherk, estis esperantisto. Krome, ili invitis la polan konsulon, ĉar d-ro Zamenhof estis ne nur mondcivitano, sed ankaŭ apartenas al la panteono de la pola kulturo. Tiel dum la pasintaj jaroj okazis pluraj altnivelaj Zamenhofaj vesperoj en belaspektaj, oficialaj salonoj, kun enkondukaj vortoj de la konsulo, klasika koncerto fare de studentoj de la Fakultato pri Artoj de la universitato, signifoplena festparolado kaj bongusta, ampleksa bufedo. Lastfoje ambaŭ konsuloj miris pri la digna okazaĵo kaj pri la elokvente prezentata, belsona lingvo: “Verdire, ni estas forte impresitaj…”!
Jen ekzemplo de agado kiu trafe diskonigas nian lingvon kaj kontribuas al ĝia bona renomo. Sed Sankt-Peterburgo ne estas la sola urbo kie okazas altnivelaj Zamenhofaj vesperoj. Pluraj urboj en la mondo jam okazigas samspecajn eventojn.
Jo Haazen daŭre klopodas altiri la novan generacion, – Dum la 102-a UK en Seulo
Revuo Esperanto: Ĉu diplomatoj gravas en la Esperanto-movado?
J.H.: UEA disponas pri aro da meritplenaj fak- kaj ĉefdelegitoj, sed oni ne
povas ilin konsideri diplomatoj. Profesia diplomato povas per sia oficiala aŭtoritato ludi tre gravan rolon en kaj ekster nia movado. Tiaj diplomatoj in-
dividue aktivis de la komenco en niaj rangoj kaj ankoraŭ aktivas. Sed mi opinias ke UEA devas solidigi ilian agadon starigante veran diplomatian korpuson kun unu profesia ambasadoro, ĉirkaŭita de pluraj profesiaj konsuloj. Ni diru “la diplomatia korpuso de Esperantujo”!
Revuo Esperanto: Ĉu vi opinias ke la Esperanto-kluboj estas bona bazo por la Esperanto-movado? Kia estis la unua Esperanto-klubo kiun vi vizitis?
J.H.: La unua klubo kiun mi vizitis, estis la Reĝa Antverpena Esperanto-Societo “La Verda Stelo”. Mi opinias ke vivaj renkontiĝoj inter esperantistoj estas same gravaj kiel interretaj kontaktoj. Necesas kuraĝigi ambaŭ. Sed mi pensas ke la fondinto de Universala Esperanto-Asocio, Hector Hodler, tre ĝojus se UEA iniciatus reformadon de la tradiciaj Esperanto-kluboj en la mondo, sekvante la ekzemplojn de “The British Council”, “L’Alliance Française”, “Das Goethe Institut” la “Instituto Cervantes” aŭ Lions- kaj Rotary-kluboj. Jen altvaloraj kaj prestiĝaj organizaĵoj kiuj ĉie en la mondo tre aktivas kaj digne reklamas siajn idealojn kaj ambiciojn. Mi scias ke la financaj rimedoj de la Esperanto-movado estas limigitaj, sed UEA – oficiale kunlaboranta kun UN kaj Unesko – meritas pli firman organizadon de siaj kulturaj strukturoj. Ja, krom la instruado de Esperanto ankaŭ la organizado de bone funkciantaj kulturaj kluboj (i.a. retorikaj societoj) ege gravas por la kreskado, la disradiado kaj la prestiĝo de nia movado. Necesas bone ellabori tiun ĉi ideon kaj trovi konvenan nomon por tiuj kluboj, kiu reflektu la altajn lingvajn kaj kulturajn ambiciojn de UEA.
Kun la Belga ministro pri eksterlandaj aferoj (en Sankt-Peterburgo) Didier Reynders
Revuo Esperanto: Ni scias ke vi estas fervora radio-aŭskultanto. Kion vi opinias pri la valoro de esperantlingvaj radio-elsendoj?
J.H.: Esperantlingvaj radio-elsendoj estas ege gravaj por la disvolviĝo kaj la diskonigo de nia lingvo. Ni ĝoju pri tio ke pluraj oficialaj kaj privataj radiostacioj regule elsendas en Esperanto, i.a. radio Varsovio, Rio-de-Janeiro, Pekino, Havano, Vatikano, Kaliningrado, Muzaiko… Bedaŭrinde la Esperanto-gazetoj ne sufiĉe atentigas sian legantaron pri tiuj elsendoj, kio evidente kaŭzas nesufiĉajn reagojn de aŭskultantoj. Tiel ni perdis en la pasinteco plurajn oficialajn, tre profesiajn radio-staciojn kiel radio Vieno, Romo, Belgrado, Zagrebo, Berno, Hilversumo, Budapeŝto… La redaktoroj de tiuj stacioj ja devas pruvi al siaj direkcioj kiom da reagoj de aŭskultantoj ili ricevas, kaj se mankas reagoj, la Esperanto-stacioj fermiĝas, kio bedaŭrinde jam tro ofte okazis. Kial ni ade neglektas niajn akiritajn prerogativojn, kiuj montras eĉ al plej obstinaj skeptikuloj la praktikan valoron kaj la uzadon de nia lingvo per oficialaj kanaloj? Krome, aŭskultado de Esperanto per la radio (aŭ interrete) tre helpas esperantistojn kaj komencantojn perfektigi sian lingvouzon dank’ al profesiaj radio-redaktoroj, kiuj ĝenerale parolas tre bone, flue kaj modele. Do, ni ne plu neglektu tiun gravan aferon kaj regule anoncu esperantlingvajn radio-elsendojn en niaj revuoj, same kiel okazas en multe da alilingvaj gazetoj kaj ĵurnaloj en la tuta mondo!
Revuo Esperanto: Ĉu vi havas aldonan deziron aŭ konsilon?
J.H.: Mi deziras al ĉiuj legantoj kuraĝon, esperon kaj konfidon!
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la marta numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.