Bonvenon ĉe Joël, fotisto kaj Raymonde, esperantistino



Komuna ŝatado de fotado kaj homaj rilatoj, kuniĝo de fotisto amatora kun esperantistino ebligas al ni montri al niaj tutmondaj geamikoj niajn fotojn kaj vojaĝigi tra la mondo dank' al fotoj el niaj turismaj, familiaj aŭ kamparaj promenadoj.
Nia blogo volas esti plusa ligilo inter populara arto, sed internacia kaj la universala lingvo, kaj ni deziras ke ĝi estu pli kaj pli disvastigita. Tiu blogo en Esperanto ebligas al la novaj lernantoj ekzerci pri legado.
Nia blogo celas montri al niaj amikoj ĉirkaŭ la mondo, la turismajn lokojn... rimarkindajn... konatajn, malpli konatajn aŭ ne konatajn… Montri ilin per arkitektura kaj historia rigardo kaj nedevige per turisma rigardo…
Vi sendube rimarkos, ke ne estas tiom da rakontoj pri la esperantistaj renkontiĝoj. Kial do?
Ĉar aliaj tion bonege faras kaj plie ni ne povas multon partopreni pro manko da tempo...
Vi vidos multajn raportojn pri motorcikla klubo, kiun ni gvidas kaj pri familiaj renkontiĝoj.
Karaj geamikoj ĉirkaŭ la mondo, sekvu la ligilon:

http://raymondejoelfotografistoj.blogspot.com

Bonan viziton. Ne hezitu skribi viajn komentojn aŭ sugestojn!