Merkredo, Majo 29, 2019 - 17:29

Ziko van Dijk
Tuj apude. Gvidilo tra la kvartalo de la Centra Oficejo de UEA. Humphrey Tonkin. Rotterdam: UEA, 2008. 56p. 20cm. ISBN 9789290171065.
Prezo: € 7,50

Pri kelkaj libroj oni vere miras ke ili ne aperis jam antaŭ jaroj. Ĉu ne estas tute okulfrape ke malmulto estas tiel senchava kiel esperantlingva gvidlibro tra Roterdamo? Humphrey Tonkin entreprenis tion okaze de la Universala Kongreso de 2008, komune kun Peter Bulthuis kaj Francisco Veuthey.

Mardo, Majo 28, 2019 - 17:56


Komuna ŝatado de fotado kaj homaj rilatoj, kuniĝo de fotisto amatora kun esperantistino ebligas al ni montri al niaj tutmondaj geamikoj niajn fotojn kaj vojaĝigi tra la mondo dank' al fotoj el niaj turismaj, familiaj aŭ kamparaj promenadoj.

Lundo, Majo 27, 2019 - 18:39

Anna Löwenstein
Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo: portreto de japana urbeto.
Ĵuniĉi Saga. Trad. Judyta Szczerbicka-Yamato. Jelenia Góra: AD REM, 2006. 265p. 25cm. ISBN 8389863464.
Prezo: € 31,20

Fiŝkaptistoj, komercistoj, metiistoj, gejŝoj: jen nur kelkaj el la homoj, kiuj kontribuis al ĉi tiu tre interesa libro. Temas pri memoroj de la pasinteco (ĉefe el la komenco de la ĵus pasinta jarcento) kolektitaj de maljunuloj vivantaj apud la Lago Kasumigaura, 70 kilometrojn nordoriente de Tokio. En sesdeko da mallongaj intervjuoj ili donas bildon de la tuta socio de la pinto ĝis la fundo.

Dimanĉo, Majo 26, 2019 - 19:34

Sten Johansson
Ĉu vi konas Blaise Cendrars?
Manuel de Seabra. Vieno: IEM, 2007. 86 p. 23cm. ISBN 3010000332.
Prezo: € 12,30

En la Esperanta romanarto superregas kelkaj kategorioj. En fruaj epokoj ofte temis pri verkoj ideaj aŭ idealismaj en iom eksmoda stilo. En la lastaj jardekoj krimromanoj, ofte sen tre altaj pretendoj literaturaj, okupis ampleksan parton.
Inter la relative malgranda parto, kiu ambicias iom pli, dominas tradicia rakonta stilo. Eĉ kiam la lingvo estas eksperimenta, la strukturo kaj verka tekniko ĝenerale restas pli klasika. Kaj malofte oni trovas realisman rilaton al nia moderna socia kunteksto.

Sabato, Majo 25, 2019 - 18:52

Luiza Carol
Paolo, la lernanto de Leonardo da Vinĉi.
Hans Ulrich. Trad. Benata Hengstmengel-Koopmans. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2008. 111p. 20cm. ISBN 9788087169018.
Prezo: € 9,90

Kun granda plezuro mi legis ĉi tiun libron, kiu plej taŭgas por mezgradaj lernejanoj, sed povas interesi kaj amuzi ankaŭ pli aĝajn adoleskantojn kaj plenkreskulojn. La romano estas kvazaŭ panorama rigardo al Florenco en la 15-a jarcento, kiel la fronta kovrilo sugestas. La teksto prezentiĝas kiel rememoraĵo verkita de plenkreskulo, pri sia infanaĝo en Florenco. Tiu rakontas pri la periodo kiam li estis unu el la lernantoj de Leonardo da Vinĉi, dum lia edzino Giraga (kiu nun helpas al li rememori detalojn) estis la sklavino de nobela familio. Paolo, la eksa lernanto de Leonardo, surpaperigas tiun ĉi rakonton por sciigi al sia filo familian sekreton: tiu ĉi estas la nepo de la murdita nobelo Juliano de la Mediĉoj.

Vendredo, Majo 24, 2019 - 17:53

Virto

La 26-an de januaro 2019 ekis la unua Esperanto-kurso en Shenzhen-Esperantista Hejmo.
Shenzhen estas grava kaj granda urbo en provinco Guangdong ĉe la suda marbordo de Ĉinio. Antaŭe neniam okazis Esperanto-kurso en la urbo, kvankam tie ekzistas nemalmultaj esperantistoj kaj eĉ kreiĝis Esperantista Hejmo pasintjare. La Esperantista Hejmo en Shenzhen estas domo kun 6 ĉambroj kaj pli ol 10 litoj por vizitantaj esperantistoj el diversaj lokoj de la tuta mondo.

Ĵaŭdo, Majo 23, 2019 - 18:17

István Ertl

L’esperanto in Italia. Alla ricerca della democrazia linguistica.
Carlo Minnaja. Padova: Il Poligrafo, 2007. 225p. 21cm. ISBN 9788871155463.
Prezo: € 23,70

Kiom da homoj interesiĝas pri la historio de la itala Esperanto-movado sufiĉe por preti legi monografion 225-paĝan? Kelkcento, mi supozas. Kiom el tiuj regas la italan lingvon? Kelkdeko, mi imagas. Tiu aferstato bedaŭrindas, ĉar se ankaŭ nekonantoj de la itala povus trafoliumi la verkon de Carlo Minnaja kun kompreno, ili facile kaptiĝus kiel aĉetantoj. La erudicia libro sin legigas kvazaŭ streĉromano, kun vivoplene priskribitaj protagonistoj — ekde Marignoni kaj Ghez tra la familio Minnaja, la fratoj Migliorini aŭ Clelia Conterno, ĝis Corsetti kaj De Salvo — kaj kun same tridimensiaj flank-figuroj kiel... nu, sed neniun ni ofendu per la epiteto „flanka“.

Merkredo, Majo 22, 2019 - 17:09


Ĉi-numere la Redakcio decidis paroli kun Jo Haazen. Li estas konata flandra muzikisto kaj esperantisto. Li ege famiĝis kiel kariljonisto kaj instruisto. Jo Haazen ricevis plurajn premiojn, distingojn kaj dekoraciojn, inter kiuj: la ordenon “Honors of Music” (Universitato de Kaliformio, 1980), Civilan Ordenon Unuaklasan (Belga Ministerio pri Internaj Aferoj, 1995,), Honora Eŭropa Senatano Pro Pace et Unitate, e meritu et honoris causa (BVSE-UEF, 2000), honorigan diplomon de la urbo Sankt-Peterburgo (2004), “Ordenon de la Amikeco” pro sia “unika kontribuo al la revivigo de la mu­ziktradicioj en la fortikaĵo de Petro kaj Paŭlo, siatempe kreitaj fare de la imperiestro Petro la Granda” (Rusio, 2004, enmanigis la prezidanto de Rusio Vladimir Putin), Komandoro en la Ordeno de la Krono (distingis la belga reĝo Albert II, 2012) kaj multajn aliajn. Pliajn informojn pri li vi povas trovi en Vikipedio – https://eo.wikipedia.org/wiki/Jo_Haazen.
Li aktive kontribuas al la Esperanto-movado, prelegas dum Esperanto-aranĝoj, ekzemple, dum IKU-sesioj en la Universalaj Kongresoj.

Mardo, Majo 21, 2019 - 18:35

Carlo Minnaja

Alia Venecio.
Predrag Matvejević. Trad. T. Chmielik. Czeladź: Hejme — Libro-Mondo, 2006. 144p. 19cm. ISBN 8392028929.
Prezo: € 12,00.
Mediteranea breviero.
Predrag Matvejević. Trad. T. Chmielik. Bydgoszcz / Svidniko: Skonpres / Libro-Mondo, 2007. 231p. 21cm. ISBN 9788389962065.
Prezo: € 17,70

La historio de Venecio estas skribita kaj mi ne scias, kion novan mi povus aldoni; per tiu frazo komenciĝas unu el la sennumeraj ĉapitretoj de la verko Alia Venecio, de la kroato Predrag Matvejević, doktoro de Sorbono, orda profesoro pri slavistiko en Romo, pluruniversitate honora doktoro, verkisto, vicprezidanto de PEN-klubo, gajninto de sennombraj premioj, vojaĝanto, intelektulo por kiu la sorto de Mediteraneo ne estas indiferenta. Male al lia diro, en la menciita verko troviĝas multo nova pri malnovaĵoj, pri detaloj, pri eta vivo, pri kutimoj, pri historiaj nomoj, nu, entute multo, kion oni ne trovas en la turistaj gvidlibroj. Troviĝas tio, kion supraĵa turisto ne serĉas, blindigite de aliaj briloj kiel Placo Sankta Marko aŭ la Granda Kanalo. Por rakonti pri kanaletoj, fiŝkaptistoj, patronaj sanktuloj necesas Venecion ne nur koni, sed ankaŭ ami. Tial la leganto estas mane tenata, sekvante la rakontojn pri panistoj kaj panspecoj, pri barbiroj kaj iliaj raziloj, pri la tombejo por hundoj, aŭ pri la malnovaj, ordinaraj, nerenomaj gastejoj, kiujn la aŭtoro nomas „la plej belaj, sovaĝaj floroj de Venecio“.

Paĝoj