Panorama rigardo al la pasinteco

Luiza Carol
Paolo, la lernanto de Leonardo da Vinĉi.
Hans Ulrich. Trad. Benata Hengstmengel-Koopmans. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2008. 111p. 20cm. ISBN 9788087169018.
Prezo: € 9,90

Mendi en la katalogo de UEA

Kun granda plezuro mi legis ĉi tiun libron, kiu plej taŭgas por mezgradaj lernejanoj, sed povas interesi kaj amuzi ankaŭ pli aĝajn adoleskantojn kaj plenkreskulojn. La romano estas kvazaŭ panorama rigardo al Florenco en la 15-a jarcento, kiel la fronta kovrilo sugestas. La teksto prezentiĝas kiel rememoraĵo verkita de plenkreskulo, pri sia infanaĝo en Florenco. Tiu rakontas pri la periodo kiam li estis unu el la lernantoj de Leonardo da Vinĉi, dum lia edzino Giraga (kiu nun helpas al li rememori detalojn) estis la sklavino de nobela familio. Paolo, la eksa lernanto de Leonardo, surpaperigas tiun ĉi rakonton por sciigi al sia filo familian sekreton: tiu ĉi estas la nepo de la murdita nobelo Juliano de la Mediĉoj. Paolo konsideras tiun tekston ne kiel beletraĵon, sed kiel rektan familian konfeson, faritan por nur unu leganto: lia filo. Ties nomo estas Leonardo; jen nomo kiu permesas al ni diveni kiom profunde Paolo kaj Giraga amas la faman Leonardo da Vinĉi.
La rakonto estas atentokapta, plena de enigmoj kaj emociaj eventoj. La aŭtoro kreas kredeblan etoson de la tiama Florenco prezentante al ni: la kruelegajn luktojn inter la nobelaj familioj, la teruran malriĉecon de la laboristoj, la sklavecon, la humiligan kondiĉon de la virinoj, la timegigan peston, la superstiĉojn, la neevoluintan staton de la medicino, la agresan praktikon de la sporto, la suferigon de la bestoj k.s.
La prilumanta personeco de Leonardo da Vinĉi donas optimismon kaj kuraĝon al la geknaboj Paolo kaj Giraga. Paolo priskribas la permanan preparadon de kolorigaĵoj por la pentraĵoj de la majstro, la sekretan studadon de homaj kadavroj fare de la majstro, la originalajn teknikajn elpensojn de la majstro (precipe la ĉapitro pri la sonĝa flugado de Paolo super Florenco per mekanikaj flugiloj ŝajnis al mi tre emocia) kaj eĉ diversajn aspektojn de la ĉiutaga vivmaniero de la majstro. Ĝuste tiuj ĉi aspektoj faras el la majstro kredeblan vivoplenan protagoniston. Ekzemple Leonardo da Vinĉi estas prezentata kiel aĉetanto de enkaĝigitaj birdoj, kiujn li desegnis kaj poste liberigis (jen atestita historia detalo) kaj Ulrich metas en lian buŝon tiajn vortojn: “Homoj kiuj manĝas birdojn ne scias kion signifas esti libera. Nur tiuj birdoj estas vere liberaj, kiuj povas forflugi.” Tiaj vortoj ja estas kredeblaj, ĉar vere Leonardo estis vegetarano ekde sia frua junaĝo, kaj li obsediĝis de flugiloj kaj flugmaŝinoj sian tutan vivon. Tiu ĉi estas tipa ekzemplo pri la kongruo inter la historia vero kaj la literatura kredebleco en la tuta romano.
Hans Ulrich estas fama instruisto, kiu kreis tre sukcesan metodon por la instruado de historio, nun uzatan en multaj nederlandaj mezgradaj lernejoj. La tradukinto decidis elnederlandigi tiun ĉi libron intervjuinte la aŭtoron pri lia instrumetodo. Mi opinias ke estus ege oportune se ŝi elnederlandigus ankaŭ tiun intervjuon. Laŭ mi, la Esperanta kulturo (pro siaj neŭtraleco kaj internacieco) tre taŭgas por la disvastigo de tiaj beletraĵoj, pensigantaj la junajn legantojn pri la kaŭzoj kaj la efikoj de gravaj pasintaj sociaj eventoj, por ke ili havu pli klaran kaj kleran vidpunkton pri la nuno.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la oktobra numero 2009. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.