Ĵaŭdo, Junio 13, 2019 - 21:30


UEA informas: se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 104-a UK, kiu okazos en Lahtio, Finnlando, de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, konsideru tion fari pere de nia reta aliĝilo ĝis la 15-a de junio: https://uea.org/kongresoj/alighilo (post tiu dato bv. aliĝi rekte surloke en la kongresejo). Helpu diskonigi tiun informon per kundivido en vian templinion.

Sur la foto vidiĝas Sibelius-halo, unu el la plej gravaj koncertejoj de Eŭropo, kiu troviĝas en Lahtio kaj kiun eblos viziti dum la 104-a UK.

Merkredo, Junio 12, 2019 - 18:38


La 9-an de junio 2019 membroj de klubo E-mental´ kreis en Prago reklamon por Esperanto. Ili pentris ĝin sur barilo ĉirkaŭ konstruata domo en vigla strato de Prago. Posedantoj de la barilo – la konstrufirmao – mem proponas al homoj, ke ili laŭplaĉe kreu.

Mardo, Junio 11, 2019 - 17:56

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunordiganto, PG-organizanto

La aranĝo „Polyglot Gathering“ (Poliglota kunveno) iĝis dum relative mallonga tempo la ĉefa evento por plurlingvemuloj (poliglotoj) de la jaro. Ĝi okazis ĉi-jare jam la 6-an fojon, inter 29.5.–2.6.2019 en Ekonomia universitato de Bratislavo, Slovakio. Trian (kaj por nun la lastan) fojon gastigis la ĉefurbo de Slovakio entute 654 poliglotojn el 67 landoj!
La aranĝo iĝas iaspeca „Universala kongreso de poliglotoj“, kun abunda kaj interesega programo, kun multaj fakuloj pri lingvaj temoj, gravuloj en la kampo de lingvo-lernado kaj aliaj eminentuloj.

Lundo, Junio 10, 2019 - 18:45

Serge Rusaki

Mi ne scias ĉu estas necese mencii ke estis mia unua fojo kiam mi partoprenis tian eventon? Eble jes. Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis pri ĉi-tiu Esperanto-aranĝo, gravegas informiĝi, ke la Komuna Seminario (KS) estas ĉiujara Esperanto-aranĝo por gejunuloj el Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio. Kaj ĉi-jare, en 2019, estis la 37-a Komuna Seminario, kiu okazis de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo.

Dimanĉo, Junio 9, 2019 - 18:24

Ulrich Becker
Amaro.
Sten Johansson. Chapecó-SC: Fonto, 2005. 222p. 21cm.
Prezo: € 16,50

Sten Johansson estas sendube unu el la plej fekundaj esperantlingvaj aŭtoroj de nia epoko. Jam dum pli ol 25 jaroj preskaŭ ĉiujare aperadas liaj noveloj, romanoj kaj eseoj, kaj kiam li ne originale verkas, li tradukas. Lia pasio por la Esperanto-literaturo kondukis lin al la establo kaj aktualigo de du ne plu malhaveblaj retaj entreprenoj: la “Originala literaturo de Esperanto” (OLE) ĉe esperanto.net/literaturo kaj la kompleta listo de ĉiuj premiitaj verkoj kaj aŭtoroj de la Belartaj Konkursoj de UEA ekde 1950 (esperanto. net/literaturo/bk).

Sabato, Junio 8, 2019 - 17:09

Leif Nordenstorm
Triopo terura.
Antoaneta Klobučar. El la kroata trad. Davor Klobučar. Ilustris Ana
Klobučar. Osijek: Liberiga stelo, 2006. 86p. 21cm. ISBN 9539808138.
Prezo: € 11,10

Kritiko, kiu iam trafas infanlibrojn en Esperanto estas ke ilia lingvaĵo estas tro komplika, plena de participoj kunligitaj kun formoj de “esti”, kun frazoj same longaj kiel tiu ĉi kaj sekve tro malfacile kompreneblaj por infanoj.

Vendredo, Junio 7, 2019 - 17:55

Ionel Oneţ
Pasio – Defio – Amikeco. Spertoj de montgrimpisto.
Eddy Raats. Monda Asembleo Socia (MAS), 2012. 95p. 21cm. Kolorilus. ISBN 9782918300700.
Prezo: € 14,40

La aŭtoro de tiu ĉi libro naskiĝis, vivis plejparton de sia vivo kaj daŭre vivas en lando ne aparte fama pro siaj montoj: la plej alta “monto” de Belgio ne superas 700m. Kio igis lin kaj tiom da liaj samlandanoj ekŝati la altajn montojn, tiom ke ili revenadas al tiuj naturaj gigantoj? Ĉu ili vere estas frenezaj masoĥistoj aŭ senkonsciaj aventuristoj? Ĉu ŝato de danĝero aŭ emo al fanfaronado? Tute ne!

Ĵaŭdo, Junio 6, 2019 - 17:56

Kelkajn voĉlegitajn numerojn de la revuo Esperanto membroj de UEA povas aŭskulti en la retejo de UEA. La tekstoj estas legitaj de volontuloj de pluraj landoj kaj eventuale estas uzeblaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto.

La voĉlegita aprila numero de la revuo Esperanto estas aŭskultebla ĉi-tie

Merkredo, Junio 5, 2019 - 17:32

Angela Tellier
Kato Koloro / Kot Kolor / Colour the Cat / Die Katze, die hieß Farbe. Miriam Rodríguez Hernández. Moises Gutierrez Raimundez. Ilustraĵoj de Renata Kaczyńska-Łuba. En Esperanton trad. Przemysław Wierzbowski. En la anglan trad. Agnieszka Hejn kaj Guy Johnston. En la germanan trad. Waldemar Kowalewski. Białystok: PRO100, 2011. 20p. 31cm. Bind. Ilus. ISBN 9788393162505.
Prezo: € 12,00

Ĉiam plaĉas al mi recenzi libron por infanoj. Estas okazo por plezure reeniri la porinfanan mondon, kaj des pli feliĉiga estas tia ekskurso, kiam apude sidas juna infano. Apud mi sidas mia nepineto, kaj al ŝi mi entuziasme prezentas la libron recenzatan.

Paĝoj