Venecio kaj Mediteraneo

Carlo Minnaja

Alia Venecio.
Predrag Matvejević. Trad. T. Chmielik. Czeladź: Hejme — Libro-Mondo, 2006. 144p. 19cm. ISBN 8392028929.
Prezo: € 12,00.

Mendi en la katalogo de UEA

Mediteranea breviero.
Predrag Matvejević. Trad. T. Chmielik. Bydgoszcz / Svidniko: Skonpres / Libro-Mondo, 2007. 231p. 21cm. ISBN 9788389962065.
Prezo: € 17,70

Mendi en la katalogo de UEA

La historio de Venecio estas skribita kaj mi ne scias, kion novan mi povus aldoni; per tiu frazo komenciĝas unu el la sennumeraj ĉapitretoj de la verko Alia Venecio, de la kroato Predrag Matvejević, doktoro de Sorbono, orda profesoro pri slavistiko en Romo, pluruniversitate honora doktoro, verkisto, vicprezidanto de PEN-klubo, gajninto de sennombraj premioj, vojaĝanto, intelektulo por kiu la sorto de Mediteraneo ne estas indiferenta. Male al lia diro, en la menciita verko troviĝas multo nova pri malnovaĵoj, pri detaloj, pri eta vivo, pri kutimoj, pri historiaj nomoj, nu, entute multo, kion oni ne trovas en la turistaj gvidlibroj. Troviĝas tio, kion supraĵa turisto ne serĉas, blindigite de aliaj briloj kiel Placo Sankta Marko aŭ la Granda Kanalo. Por rakonti pri kanaletoj, fiŝkaptistoj, patronaj sanktuloj necesas Venecion ne nur koni, sed ankaŭ ami. Tial la leganto estas mane tenata, sekvante la rakontojn pri panistoj kaj panspecoj, pri barbiroj kaj iliaj raziloj, pri la tombejo por hundoj, aŭ pri la malnovaj, ordinaraj, nerenomaj gastejoj, kiujn la aŭtoro nomas „la plej belaj, sovaĝaj floroj de Venecio“.
Post legado de ĉi tiu libro vizitu Venecion kun alia sento de enpenetro en la vivon, kvankam, kompreneble, ne neglektante la admiradon de famaj monumentoj. Sed estu avertita: penetras la verkon sento de melankolio, de nostalgio pri urbo kiu ne ekzistas plu, de kiu nur paliĝintaj ŝildoj aŭ formortantaj vortoj atestas pri iama vivintenso. Ŝajne la aŭtoro volas surpaperigi ion rapide, por ke la vento de forgeso ne forportu tion, kio Venecio estis kaj kio faris ĝin unika: la ĉiutaga vivo de la unuopuloj, ne ja de la doĝoj; la peno de la ŝipanoj, ne ja la brilo de la admiraloj, la senkverela kaj harmonia kunvivo de multaj etnoj, kiuj ĉiuj trovis en Venecio sian hejmon, sian deponejon, sian panodonan komercon, sian prosperon. Kaj harmonie kunvivis multaj lingvoj, multaj monsistemoj, kvankam la Venecia dukato, kun ora titro senŝanĝe stabila dum kvar jarcentoj, estis la monunuo universale akceptata de la tuta centra-orienta Mediteraneo. Patinon de pasinteco aldonas ankaŭ la multaj malnovaj kaj raraj planoj kaj desegnoj de Venecio, kiuj ornamas la ĉapitrodividajn paĝojn. Interkulturon peras la cito de multaj etnolingvaj vortoj el la itala, turka, kroata, hispana, dalmatia dialekto ktp.
Perfekte kongruas kun la verko la antaŭparolo de Renato Corsetti, kiu vidas en la sereneco de la iama venecia vivo la plenan respekton de diverskultureco kaj de la „nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio“; tiu respekto nun ne estas plu, kaj oni devas strebi al ĝia reakiro.
Alia samaŭtora libro estas Mediteranea breviero. La titolo ĉekomence dubigas, ĉu temas, laŭ la NPIV-difinoj pri „latina preĝlibro por katolikaj pastroj“, aŭ pri „konstante kaj volonte relegata libro“; jam ĉe la unua paĝo evidentas ke temas pri la dua signifo. La libro konsistas el tri partoj, fikcie disigitaj kvazaŭ malsamaj, sed ili konsistigas kontinuon: samas la stilo rakonta, samas la gusto privorta, samas la respekto al diverseco.
La unua parto, Breviero, temas pri longa ekskurso de unu bordo al la alia de Mediteraneo, renkonte al popoloj kaj kutimoj, al havenoj kaj urboj.
La dua parto, Mapoj, prezentas grandan nombron de vidperspektivoj: vidas la maron ne nur ni, do ni atentu ankaŭ, kiel vidas ĝin la aliaj. La kolekto de antikvaj mapoj estas ege interesa, kaj kutime ne prezentata kune en unu verko.
La tria parto, Glosaro, estas, se tiel diri, la plej amuza. Ĝuste diverseco de vortoj kaj de kutimoj amuzas la aŭtoron: la fono estas la maro, la havenoj, la surmaraj trafikiloj, la surmaraj trafikantoj, la submaraj vivuloj, la apudmara flaŭro, la ĉemaraj popoloj, la maraj bordoj, do entute fono homogena, kie maro estas vidata, aŭdata, spirata, priparolata de ĉiuj protagonistoj. Sed la vortoj estas tute malsamaj, unu popolo evidentigas unu econ, alia alian: „la maro estas absoluta, kaj ĝiaj nomoj – relativaj“. Ĉi tiu parto estas longa ekskurso ne en la diversaj lokoj, kiel la unua parto, sed en la diversaj nomoj de la marrilataj objektoj, kun abundaj historiaj citaĵoj, kun referencoj al tekstoj kaj aŭtoroj malmulte konataj. Tiel sub la leĝera masko de rakontoj sin kaŝas veraj leksikografiaj lekcioj: trovas ĉi tie sian historion nomoj de lokoj, de bestoj, de aĵoj, de metioj, de plantoj; paragrafoj malofte pli ol dupaĝaj, ĉiu kun specifa subtemo, sed ĉiam traktataj kun humuro kaj, ĉu dirinde? kun ioma melankolio. La aŭtoro estas ankaŭ (li diras: ĉefe) defendanto de la homaj rajtoj, aparte atenta pri la evoluo de la politika situacio en la balkanaj landoj, kiun li pritraktas en pluraj libroj. Bedaŭrinde la ora epoko en kiu Mediteraneo estis konko de paca kunesto, se iam ĝi estis entute, formortis, kaj tiun bedaŭron oni sentas en liaj paĝoj.
Entute, ambaŭ verkoj ege legindas: oni multon lernas pri historio per historioj, oni ekemas ami Venecion kaj Mediteraneon, oni amuziĝas per la ĉarmo de la rakontado. Laste, sed ne plej malgrave, la lingvaĵo de la traduko de Tomasz Chmielik el la kroata estas glata kaj facila, kvankam neniam ŝablona aŭ banala, ĝuebla kaj por ĵusaj komencantoj kaj por spertaj literaturistoj.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2009. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.