Celo bona – rezulto nur duona

Angela Tellier
Mummy, why can’t we all speak the same language? A books about languages. Nicole Else. Redfern: AEA, 2005. 38p. 30cm. ISBN 095866515X.
Prezo: € 7,20

Bone konata estas la bedaŭrinda fakto, ke britaj infanoj, ĝenerale, ne montras entu ziasman intereson pri fremdaj lingvoj; peniga estas la tasko klopodi stimuli ĉe ili iun ajn lingvo-konscion. Pro tio tre bonvena estas nova stimulilo por angleparolantaj infanoj, kun ĝuste tiu celo.
La libro estas eldonita broŝurformate de Aŭstralia Esperanto-Asocio kun la titolo Mummy, why can’t we all speak the same language? (Panjo, kial ne ni ĉiuj povas paroli la saman lingvon?). Ĉiu el la dek kvin partoj traktas apartan faceton de lingva diverseco. La dekstra paĝo prezentas kaj klarigas la temon, la kontraŭa paĝo invitas al kvizo. Infano do legu la informon, kaj elektu, el tri aŭ kvar eblaj respondoj al rilata demando, la ĝustan.
La temo de lingvo-diverseco estas vasta, kaj la libro necese limiga. Nicole Else, la aŭtorino, tamen prezentas interesajn kaj variajn erojn, ekzemple: tradukadon, gestlingvojn, malsamajn alfabetojn kaj gramatikojn, Esperanton, la bezonon por komuna lingvo, diversajn skribmanierojn, brajlon.
Mi mem hezitus doni la libron al brita infano 10-12-jara (la celata aĝgrupo proksimuma) por memstudado, ĉar foje la tekstoj estas iom densaj, kaj ne ĉiam eblas trovi tie respondon al kvizdemando. Sed, mi konjektas pro la titolo, ke ‘Panjo’ kunlegu kaj estu apude por klarigi se necese. Malmultaj britaj infanoj, tamen, nomas sian patrinon ‘Mummy’ post la aĝo de 7, kaj estus bedaŭro se la titolo forpuŝus la emon esplori ene. Cetere la familieca titolo povus malhelpi al klasĉambra uzo, kie la libro estus tre utila. Se oni min demandus, ĉu kiel rimedo por tia uzo aŭ por pli aĝa infano memstudi ĝi estus taŭga mi senhezite jesus, dirante, ke jen bone digesteblaj ‘buloj’ da informo, prezentitaj laŭ la konata instrumetodo de ‘teksto kun demandoj’. La teknika aspekto iomete lamas, kaj ĝi meritas multe pli belan traktadon. Se oni volus iam refari, mi rekomendus la aldonon de kelkaj bildoj, pli rigoran kontroladon de la teksto por la celata aĝgrupo, kaj eblan modifon de la titolo. Resume, celo bona... rezulto nur duona.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2008. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.