Sabato, Junio 22, 2019 - 18:57

Mikaelo Bronŝtejn
Internacia lingvo.
Daniel Haddad. Curitiba: La aŭtoro, 2007. Kun tekstofolio; 42 min. KD.
Prezo: € 10,50

Antaŭ pli ol monato mi ricevis freŝproduktitan diskon de ridanta junulo Daniel Haddad. Simpatia, sincere ridetanta vizaĝo rigardas min de sur la foto. Mi gratas la nukon, ĉar jam dum kelkaj semajnoj ne regule, sed fojfoje iel pretervole mi revenas al aŭskultado de tiu muziko. Mi serĉas la kaŭzon – kial do fojfoje venas tento reaŭdi tiun aŭ alian kanton?

Vendredo, Junio 21, 2019 - 18:13


Ĉu vi scias? Nun elektronika membrokarto disponeblas por ĉiu aktuala UEA-membro. Por ekhavi vian karton aliru la sekcion Via spaco ĉe la retejo de UEA:
https://uea.org/via

Ĵaŭdo, Junio 20, 2019 - 17:27

Abonantoj jam povas elŝuti la juli-aŭgustan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la juli-aŭgusta numero:
147 | Intervjuo kun Mark Fettes
149 | Eventoj: En la Unesko-jaro de indiĝenaj lingvoj: la 96-a Germana Esperanto-Kongreso en Neumünster
150 | 90-jara jubileo: La Esperantomuzeo en Vieno festas!

Merkredo, Junio 19, 2019 - 17:03

D. Njagu
Stelsemantoj en la ora nordo. Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj.
Katalin Kováts. Den Haag: E-duKati, 2011. 159p. 24cm. Ilus. ISBN 9789078519027.
Prezo: € 18,00

Ĉu ne estas simbole ke la taskon prenis mi, hungarino? Nacia fiero rakontigas min al svedoj kaj aliaj nordiaj esperantistoj, eĉ fakte al la propra filino de Tiberio, pri la meritoj kaj laboro de Morariu kaj Cseh (du duonhungaroj) kaj aldone pri aliaj du hungaroj, grave aktivintaj en Nordio.

Mardo, Junio 18, 2019 - 18:25


Por la 106-a Universala Kongreso, post du jaroj, la Estraro de UEA elektis la “smeraldan insulon”, Irlandon, ki­el kongreslandon. La Universala Kon­gre­so la unuan fojon okazos en tiu par­to de Eŭropo. La gastiga urbo estos Belfasto, la ĉefurbo de Nord-Irlando. Grava haveno kaj pordo al la belega nord-irlanda marbordo, Belfasto su­feris dum la lasta jarcento pro armita politika konflikto, sed nun estas kon­siderata kiel unu el la plej sekuraj ur­boj en la brita insularo.

Lundo, Junio 17, 2019 - 15:30

Luiza Carol
Tri nigraj ŝipoj / Drei schwarze Schiffe / Tri ĉernyh korablja.
Margrit Vollertsen-Diewerge. En Esperanton trad. Sabine Hauge. En la rusan trad. Elena Wedel, Natalia Trockmann.
Erlangen: La aŭtoro, 2009. 32p. 21cm. ISBN9783000294976. Kun akompana KD de la tri voĉlegitaj versioj. Prezo: € 19,20

Tiu ĉi porinfana libro, originale verkita en la germana kaj tradukita en la rusan kaj Esperanton, estas la rezulto de kunlaboro inter du ĝemeliĝintaj urboj: Erlangen (en Germanio) kaj Vladimir (en Rusio). La aŭtorino kaj eldoninto loĝas en Germanio, la grafikistoj estas la lernantoj de artlernejo en Rusio, la personoj kiuj artece laŭtlegis la tekston en la germana, la rusa kaj Esperanto loĝas ĉu en Germanio, ĉu en Rusio.
En tiu ĉi libro harmonie kongruas ses artoj: literaturverkado, literatur-tradukado, deklamado, desegno, eldonarto kaj… pedagogio.

Dimanĉo, Junio 16, 2019 - 17:41


FIERU! - La GLATa Esperanto-Renkontiĝo okazos de la 25-a ĝis la 28-a de julio en la Esperanto-Stacio en Halbe ĉe Berlino. Bonvenas la tuta GLATa-komunumo - gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kaj krome ĉiuj aliaj kiuj emas.
FIERU! okazos en nova internacia renkontiĝejo, la Esperanto-Stacio — eksa stacidomo meze de naturprotekta-parko, 30 minutojn sude de Berlino.
La partoprenantoj povas libere laŭ siaj ebloj mem elekti per kiom da mono kontribui. La mono estos reinvestita por aktivaĵoj de Esperanto-Stacio kaj por ebligi venontajn eventojn.

Sabato, Junio 15, 2019 - 18:08

Heidi Goes
Esperanto kaj mi – eseoj de 180 esperantistoj el 17 aziaj landoj – Memoraĵo de la 94-a japana Esperanto-Kongreso, oktobro 2007.
Red. Hori Jasuo. Maebasi: Horizonto, 2007. 206p. 26cm. ISBN 9784939088061.
Prezo: € 13,50.

Raportoj pri la Invitprojekto – 20 invititoj el Azio al la UK en Jokohamo.
Tôkyô: Invitkomitato de Japana Esperanto-Instituto, 2007. 71p. 30cm.
Prezo: € 4,80

La ideo kolekti eseojn kun la temo ‘Esperanto kaj mi’ kreskis ĉe Hori Jasuo, la tiama prezidanto de la Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM), kiam li konsciis ke, post la UK en Japanio, sekvos aŭ devus sekvi epoko de Azio rilate la Esperanto-movadon. Ne nur UK en Azio kaj Aziaj Esperanto-Kongresoj, sed ankaŭ la organo de la menciita Komisiono ligas aziajn esperantistojn, tamen tio ne sufiĉas. Ne ĉiuj povas ĉeesti kongresojn, kaj raportoj ne estas sufiĉe personaj por koni la sentojn de esperantistoj pri Esperanto. La redaktanto deziras ke legante la eseojn de nekonataj esperantistoj loĝantaj malproksime «ni konatiĝu kaj havu pli solidaran senton unu kun la alia».

Vendredo, Junio 14, 2019 - 17:48

Julian Modest
Mia vivo kaj Esperanto.
Sepdek jaroj da esperantisteco. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2011. 52p. 21cm. ISBN 2906134945.
Prezo: € 4,50

Min, kiel verkiston kaj esperantiston, ĉiam interesas la demando kial oni komencas lerni Esperanton kaj kial Esperanto allogas homojn. La respondoj al tiuj ĉi demandoj estas multflankaj. Tial por mi estis interesa la libreto de la konata kaj elstara franca esperantisto André Cherpillod Mia vivo kaj Esperanto. Cherpillod rakontas, ke kiam li estis junulo dum la Dua Mondmilito en malgranda vilaĝo en Normandio, Francio, en vitra forcejo super la fatraso en la ĝardeno de la notario Brocart li trovis la libron Esperanto en dek lecionoj de Th. Cart. Tiu ĉi libro donis novan direkton al la vivo de Cherpillod. Li rapide ellernis Esperanton, iĝis aktiva esperantisto kaj komencis viziti Universalajn Kongresojn en diversaj landoj.

Paĝoj