Alvoko al la enlernejaj Esperanto-instruantoj
• A. Andre; G. Camy; M. Juy,
Franca komisiono «Esperanto-ĉe-abituro»
Kiun el ni neniam iu demandis (aŭ kiu eĉ neniam sin demandis) kiom da Esperanto-parolantoj, kiom da Esperanto-kluboj aŭ kiom da Esperanto-kursoj en lernejoj estas nacie kaj tutmonde?
Tiam, kion respondi krom, ĝenate, “verdire, mi ne scias!”?
Tamen, laŭ la kunteksto de la demando la konsekvencoj de tia respondo ege gravos por niaj agadoj. Fakte ni devas konscii, ke nun pli kaj pli da regantoj interesiĝas pri nia movado; do, tio nin devigas disponi aktualajn registraĵojn kaj statistikojn ĉiam ĝisdatigitajn, por senhezite kaj alloge respondi.
Ekzemple: baldaŭ la franca landa asocio Espéranto-France devos prezenti al la franca edukado-ministerio bilancon de la unuaj dujaraj eksperimentoj de Esperanto-instruado en lernejoj. Ankaŭ pluraj instruistoj klopodas, por ke ilia lernejo kuniĝu kun tiu eksperimento, sed ili malfacile konvinkas sian estraron pro manko de altirfortaj argumentoj. Tiukaze estus mirinde povi proponi larĝan eblecon de lernejaj interrilatoj kaj eĉ de ĝemeliĝoj internaciaj. Krome oni povas konsideri, ke se pli da lernejoj partoprenos en Francio tiam ankaŭ pli da alilandaj lernejoj malfermiĝos al la instruado de nia komuna lingvo – ĉu tiu kondiĉo ne esencas por ĝia evoluado?
Bedaŭrinde, tiuteme ni tute ne kapablas pruvi tion, kion oni ofte diras, t.e. ke mondskale en multaj lernejoj Esperanto instruiĝas. Tamen, la aparta
ilo de Edukado.net https://edukado.net/ prie/sinprezento/statistiko?tipo=lernejajkursoj, kien oni registru tiajn kursojn, enhavas entute malpli ol dekduon da lernejoj bazaj kaj mezaj! Espereble, tio ne spegulas la veron!
Konsekvence estas lanĉita plej larĝe kiel eble diskonigenda alvoko, por ke ĉiu Esperanto-instruanto en lernejoj nepre registru sian kurson aldonante ĝin al la ĉi-supra listo de kursejoj.
La sukceso de nia movado postulas daŭrajn sciigon, kunlaboron, partnerecon, por ke ni ĉiuj povu efike argumenti favore al la enkonduko de Esperanto en lernejojn. Tiucele ĉiu el ni faru sian veran eblon!